1兩筐無花果的比喻巴比倫王尼布甲尼撒把猶大王約雅敬的兒子耶哥尼雅,和猶大的眾領袖、工匠與鐵匠從耶路撒冷擄到巴比倫去。這事以後,耶和華使我看見在耶和華的殿前面擺著兩筐無花果。
1La Eternulo montris al mi:jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaux la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la cxarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon.
2一筐是極好的無花果,像初熟的無花果;另一筐是極壞的無花果,壞到不能吃。
2Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la figoj plej frue maturigxintaj; la dua korbo estis kun figoj tre malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas mangxi.
3於是耶和華問我:“耶利米啊,你看見甚麼?”我回答:“我看見無花果。那些好的無花果極好,壞的卻極壞,壞到不能吃。”
3Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis:Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin mangxi.
4好無花果耶和華的話臨到我,說:
4Tiam aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
5“耶和華以色列的 神這樣說:‘被擄去的猶大人,就是我打發離開這地方到迦勒底人之地去的,我必看他們如同這些好的無花果一樣,眷顧他們。
5Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Simile al cxi tiuj bonaj figoj, Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis de cxi tiu loko en la landon HXaldean;
6我必關注他們,眷顧他們,領他們歸回這地。我必建立他們,必不拆毀;我必栽植他們,必不拔除。
6kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en cxi tiun landon, kaj Mi arangxos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elsxiros.
7我必賜給他們一顆認識我的心,知道我就是耶和華;他們要作我的子民,我要親自作他們的 神,因為他們必一心歸向我。’”
7Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; cxar ili konvertigxos al Mi per sia tuta koro.
8壞無花果“但耶和華這樣說:‘我怎樣處置那些壞到不能吃的壞無花果,我也必照樣對待猶大王西底家、他的眾領袖和耶路撒冷的餘民,不論是餘剩在這地的,或是住在埃及地的。
8Sed koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas mangxi pro ilia malboneco, tiele diras la Eternulo:Al ili Mi similigos Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en cxi tiu lando kaj kiuj logxas en la lando Egipta;
9我必使他們成為地上萬國所驚恐、所討厭的;在我趕逐他們到的各地方,成為被人羞辱、譏笑、嘲弄、咒詛的對象。
9kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en cxiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur cxiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin;
10我必打發刀劍、饑荒、瘟疫去攻擊他們,直到他們從我賜給他們和他們列祖的土地上都消滅了。’”
10kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, gxis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.