聖經新譯本

Esperanto

Jeremiah

25

1責猶大人不聽 神的警告猶大王約西亞的兒子約雅敬第四年,就是巴比倫王尼布甲尼撒第一年,有話臨到耶利米,是關於猶大眾民的。
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, regxo de Babel,
2耶利米先知就把這話告訴猶大眾民和耶路撒冷所有的居民,說:
2kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda popolo kaj al cxiuj logxantoj de Jerusalem, dirante:
3“從猶大王亞們的兒子約西亞第十三年直到今日,這二十三年來,常有耶和華的話臨到我,我也不斷對你們傳講,你們卻不聽從。
3De post la dek-tria jaro de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, gxis la nuna tago, en la dauxro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne auxskultis.
4耶和華雖然不斷差遣他的僕人眾先知到你們那裡去;但你們卻沒有聽從,毫不留心。
4La Eternulo sendis al vi cxiujn Siajn servantojn, la profetojn; cxiutage Li sendadis; sed vi ne auxskultis, vi ne alklinis vian orelon, por auxskulti.
5他們對你們說:‘你們各人要悔改,離開自己的惡道和邪惡的行為,就可以住在耶和華賜給你們和你們列祖的土地上,直到永永遠遠。’”
5Ili diris:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj logxu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de cxiam kaj por cxiam;
6“你們不要隨從別的神,不要事奉敬拜他們,也不可容你們手所作的惹我發怒;這樣,我就不會使禍患臨到你們。
6kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorklinigxante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritajxo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon.
7但你們沒有聽從我,竟容你們手所作的惹我發怒,自招禍害。”這是耶和華的宣告。
7Sed vi ne auxskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritajxo de viaj manoj por via malbono.
8預言被擄七十年因此,萬軍之耶和華這樣說:“因為你們沒有聽從我的話,
8Tial tiele diras la Eternulo Cebaot:Pro tio, ke vi ne auxskultis Miajn vortojn,
9看哪!我要打發人去徵召北方的眾族,和我的僕人巴比倫王尼布甲尼撒,領他們來攻擊這地和這地的居民,以及周圍的列國;我要把他們徹底消滅,使他們成為令人驚駭,受人嗤笑的對象,和永遠荒廢的地方。”這是耶和華的宣告。
9jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo.
10“我要從他們中間除掉歡喜和快樂的聲音,新郎和新婦的聲音,推磨的聲音和燈的亮光。
10Kaj Mi cxesigos cxe ili la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno.
11這地要全變為荒廢,令人驚駭;這些國家要服事巴比倫王七十年。
11Kaj cxi tiu tuta lando farigxos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la regxo de Babel dum sepdek jaroj.
12事後懲罰巴比倫“七十年滿了以後,我要按著他們的罪孽懲罰巴比倫王和那國,就是迦勒底人之地,使它永遠荒涼。”這是耶和華的宣告。
12Sed kiam finigxos la sepdek jaroj, Mi punos la regxon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro gxiaj malbonagoj, kaj la landon HXaldean, kaj Mi faros gxin eterna dezerto.
13“我必使我所說攻擊那地的一切話應驗在那地;我所說的,就是一切記錄在這書上的,是耶利米攻擊列國所說的預言。
13Kaj Mi plenumos super tiu lando cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri gxi, cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro, kion Jeremia profetis pri cxiuj nacioj.
14因為許多國家和大君王將要奴役迦勒底人,我必按著他們的作為和他們手所作的報應他們。”
14CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj.
15 神審判列國耶和華以色列的 神對我這樣說:“你從我的手中拿這杯烈怒的酒,給列國喝,就是我差遣你去的列國。
15CXar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.
16他們喝了,就會東倒西歪,瘋狂亂性,因為我打發刀劍到他們中間去。”
16Ili trinku, ili sxanceligxu kaj frenezigxu antaux la glavo, kiun Mi sendos sur ilin.
17於是我從耶和華的手中接過這杯,給列國喝,就是耶和華差遣我去的列國,
17Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al cxiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:
18包括耶路撒冷、猶大的城鎮,和她的君王、領袖,使這些城鎮荒廢,成為令人驚駭、被人嗤笑、咒罵的對象,好像今天一樣。
18al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj regxoj kaj al iliaj eminentuloj, por fari ilin dezertajxo kaj ruino, mokatajxo kaj malbenatajxo, kiel tio estas nun;
19又包括法老,就是埃及王,和他的臣僕、王侯,以及全體人民,
19al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta popolo;
20並所有外族的人;還有烏斯地的眾王、非利士人之地的眾王,就是亞實基倫、迦薩,以革倫和亞實突餘剩的人的王;
20kaj al cxiuj diversgentaj popoloj kaj al cxiuj regxoj de la lando Uc kaj al cxiuj regxoj de la lando Filisxta kaj al Asxkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restajxo de Asxdod;
21並有以東、摩押、亞捫、
21al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj;
22推羅的列王、西頓的列王、海外島嶼的列王、
22kaj al cxiuj regxoj de Tiro kaj al cxiuj regxoj de Cidon kaj al la regxoj de la insuloj trans la maro;
23底但、提瑪、布斯,所有剃除鬢髮的部落、
23al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al cxiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj;
24阿拉伯的列王、住在沙漠的外族人的列王、
24kaj al cxiuj regxoj de Arabujo, kaj al cxiuj regxoj de la diversgentaj popoloj, logxantaj en la dezerto;
25心利的列王、以攔的列王、瑪代的列王、
25kaj al cxiuj regxoj de Zimri kaj al cxiuj regxoj de Elam kaj al cxiuj regxoj de Medujo;
26北方遠近的列王,一個一個,以及地上的萬國,就是在這地面上的列國,都喝了;他們喝了以後,示沙克王也要喝。
26kaj al cxiuj regxoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraux la alia, kaj al cxiuj regnoj de la mondo, kiuj trovigxas sur la tero; kaj la regxo de SXesxahx trinkos post ili.
27“你要對他們說:‘萬軍之耶和華以色列的 神這樣說:你們要喝,並要喝醉,嘔吐,以致跌倒,不能再起來,因為我打發刀劍到你們中間去。’
27Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Trinku kaj ebriigxu, vomu kaj falu, kaj ne levigxu antaux la glavo, kiun Mi sendas sur vin.
28如果他們不肯從你的手中接過這杯來喝,你就要對他們說:‘萬軍之耶和華這樣說:你們一定要喝。
28Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Vi nepre devas trinki.
29因為,看哪!我既然在那稱為我名下的城中先降災禍,你們真可免受懲罰嗎?你們必不能免受懲罰,因為我要呼喚刀劍來攻擊這地所有的居民。’”這是萬軍之耶和華的宣告。
29CXar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; cxu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, cxar Mi vokas glavon sur cxiujn logxantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.
30“因此你要對他們宣講這一切話,對他們說:‘耶和華必從高天吼叫,從他的聖所發聲;他必大聲吼叫攻擊自己的羊圈;他要對地上所有的居民呼喊,像那些踹葡萄的人呼喊一樣。
30Profetu al ili cxion cxi tion, kaj diru al ili:La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta logxejo Li auxdigos Sian vocxon; Li forte ekbruos kontraux Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super cxiuj logxantoj de la tero.
31吶喊的聲音要傳到地極,因為耶和華要控告列國,也要審判萬人;至於惡人,他必把他們交給刀劍。’”這是耶和華的宣告。
31La bruo atingos gxis la fino de la tero; cxar la Eternulo havos jugxon kontraux la popoloj, Li jugxos cxiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.
32萬軍之耶和華這樣說:“看哪!必有災禍發出,從這國直到那國;必有大風暴從地極颳起。”
32Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego levigxos de la randoj de la tero.
33到那日,從地的這邊到地的那邊,都必有被耶和華刺死的人;必沒有人為他們悲哀,沒有人收殮他們、埋葬他們;他們都必在地面上成為糞肥。
33Kaj la mortigitoj de la Eternulo en tiu tago estos de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; ili ne estos priplorataj, ne estos kolektataj, nek enterigataj; ili farigxos sterko sur la suprajxo de la tero.
34牧人啊,你們要哀號,呼叫!羊群的領袖啊,你們要在灰塵中打滾!因為你們被宰殺的日子已經到了;我要粉碎你們,你們要跌倒,像珍貴的器皿跌碎一樣。
34Ploru, ho pasxtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la sxafoj; cxar venis por vi la tempo de bucxo; Mi disjxetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo.
35牧人無處逃避,羊群的領袖無法逃脫。
35Kaj ne ekzistos forkuro por la pasxtistoj, nek forsavigxo por la regantoj de la sxafaro.
36聽啊!牧人的哀叫,羊群的領袖的悲號,因為耶和華正在毀壞他們的牧場。
36Estos auxdata kriado de la pasxtistoj kaj plorado de la regantoj de la sxafaro, cxar la Eternulo faros ekstermon en ilia sxafaro.
37因為耶和華猛烈的怒氣,平靜的羊圈毀壞了。
37Disfalos la pacaj logxejoj antaux la flama kolero de la Eternulo.
38他像獅子離開了洞穴,使他們的國土變成荒野,因為殘酷的刀劍(“刀劍”有古抄本作“猛烈”),和他猛烈的怒氣臨到他們。
38Li forlasis Sian lauxbon kiel leono; ilia lando farigxis dezerto de la kolero de la atakanto kaj de Lia flama kolero.