1警告人民悔改猶大王約西亞的兒子約雅敬開始執政的時候,有這話從耶和華那裡臨到耶利米,說:
1En la komenco de la regxado de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, aperis jena vorto de la Eternulo:
2“耶和華這樣說:‘你要站在耶和華殿的院子裡,對來自猶大各城,到耶和華殿敬拜的人,把我吩咐你對他們說的一切話,一字不漏告訴他們。
2Tiele diras la Eternulo:Starigxu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj parolu pri cxiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la Eternulo por adorklinigxi, cxiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi diri al ili; ne mankigu ecx unu vorton.
3或者他們肯聽從,各人轉離自己的惡道,我就回心轉意,不把我因為他們的惡行原想要施行的災禍,降給他們。
3Eble ili auxskultos kaj returnos sin cxiu de sia malbona vojo; kaj tiam Mi fordecidos la malbonon, kiun Mi intencas fari al ili pro iliaj malbonaj agoj.
4你要對他們說:耶和華這樣說:如果你們不聽從我,不遵行我設立在你們面前的律法,
4Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Se vi ne obeos Min, por agadi laux Mia instruo, kiun Mi donis al vi,
5不聽從我差遣到你們那裡去的我的僕人眾先知的話(我不斷差遣他們,但你們一直都不聽從),
5por obei la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne auxskultis:
6我就必使這殿像示羅一樣,使這城成為地上列國咒詛的對象。’”
6tiam Mi agos kun cxi tiu domo kiel kun SXilo, kaj cxi tiun urbon Mi faros malbeno por cxiuj popoloj de la tero.
7耶利米受審耶利米在耶和華殿裡所說的這些話,眾祭司、眾先知和眾民都聽見了。
7Kaj auxdis la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, kiel Jeremia parolis tiujn vortojn en la domo de la Eternulo.
8耶利米說完了耶和華吩咐他對眾民所說的一切話,眾祭司、眾先知和眾民就抓住他,說:“你必要死!
8Kiam Jeremia finis la paroladon de cxio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante:Vi devas morti!
9你為甚麼奉耶和華的名預言,說:‘這殿必像示羅一樣,這城必變為荒場,沒有人居住呢?’”於是眾民在耶和華的殿裡集合到耶利米那裡。
9Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante:CXi tiu domo farigxos kiel SXilo, kaj cxi tiu urbo dezertigxos tiel, ke estos en gxi neniu logxanto? Kaj la tuta popolo amasigxis cxirkaux Jeremia en la domo de la Eternulo.
10猶大的領袖聽見了這些事,就從王宮上到耶和華的殿,坐在耶和華殿裡新門的入口。
10Kiam la eminentuloj de Judujo auxdis pri tio, ili iris el la regxa domo en la domon de la Eternulo kaj sidigxis cxe la enirejo de la nova pordego de la domo de la Eternulo.
11祭司和先知對領袖和眾民說:“這人應該處死,因為他說預言攻擊這城,正如你們親耳聽見的。”
11Kaj la pastroj kaj la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:Al morto estas kondamninda cxi tiu homo, cxar li profetis kontraux cxi tiu urbo, kiel vi auxdis per viaj oreloj.
12耶利米對眾領袖和眾民說:“耶和華差遣我預言你們所聽見,一切攻擊這殿和這城的話。
12Tiam Jeremia diris al cxiuj eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:La Eternulo sendis min, por profeti kontraux cxi tiu domo kaj cxi tiu urbo cxion, kion vi auxdis.
13現在,你們要改善你們所行所作的,聽從耶和華你們的 神的話,耶和華就必回心轉意,不把所說的災禍降給你們。
13Plibonigu do nun viajn vojojn kaj vian konduton, kaj obeu la vocxon de la Eternulo, via Dio; kaj tiam la Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri vi.
14至於我,我在你們手中;你們看怎樣好,怎樣對,就怎樣待我吧!
14Kaj mi estas nun en viaj manoj; faru kun mi tion, kion vi trovas bona kaj justa.
15不過你們要確實知道,如果你們殺死我,就必使無辜的人的血歸到你們和這城,以及這城的居民頭上,因為耶和華實在差遣了我到你們中間,把這一切話傳到你們耳中。”
15Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi sxargxos per senkulpa sango vin kaj cxi tiun urbon kaj gxiajn logxantojn; cxar vere la Eternulo sendis min al vi, por diri en viajn orelojn cxiujn tiujn vortojn.
16領袖人民均為耶利米辯護於是眾領袖和眾民對祭司和先知說:“這人不應該處死,因為他奉耶和華我們 神的名對我們說話。”
16Tiam la eminentuloj kaj la tuta popolo diris al la pastroj kaj al la profetoj:CXi tiu homo ne estas kondamninda al morto, cxar li parolis al ni en la nomo de la Eternulo, nia Dio.
17那地的長老中有幾個人起來,對集合在場的全體人民說:
17Kaj levigxis kelkaj el la plejagxuloj de la lando, kaj diris al la tuta amaso de la popolo jene:
18“在猶大王希西家的日子,摩利沙人彌迦對猶大的眾民說預言:‘萬軍之耶和華這樣說:錫安要像田地被耕犁,耶路撒冷必成為廢墟,這殿的山必變為雜樹叢生的高岡。’
18Mihxa, la Moresxetano, profetis en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj diris al la tuta Juda popolo jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem farigxos ruinajxo, kaj la monto de la templo farigxos arbara altajxo.
19猶大王希西家和猶大眾人可曾把他處死呢?希西家不是敬畏耶和華,求他開恩,以致耶和華回心轉意,沒有把他所說的災禍降在他們身上嗎?但我們現在竟自招大禍。”
19CXu mortigis lin HXizkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj Judoj? ili timis ja la Eternulon kaj pregxis antaux la Eternulo, kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, kiun Li diris pri ili. Kaj ni farus grandan malbonon kontraux niaj animoj.
20烏利亞被殺曾有一個人,就是基列.耶琳人示瑪雅的兒子烏利亞,他奉耶和華的名說預言,攻擊這城和這地,他的預言和耶利米所說的一樣。
20Ankaux alia homo profetis en la nomo de la Eternulo, Urija, filo de SXemaja, el Kirjat-Jearim; li profetis kontraux cxi tiu urbo kaj cxi tiu lando, simile al cxio, kion diris Jeremia.
21約雅敬王和他所有的勇士,以及猶大的眾領袖聽見了烏利亞的話,王就想要殺他。烏利亞聽見了,就懼怕,就逃往埃及去。
21Kaj liajn vortojn auxdis la regxo Jehojakim kaj cxiuj liaj potenculoj kaj cxiuj eminentuloj, kaj la regxo intencis mortigi lin; sed Urija tion auxdis, kaj ektimis, kaj forkuris kaj venis en Egiptujon.
22約雅敬王打發人到埃及去,就是派亞革波的兒子以利拿單和一些人同到埃及去。
22Kaj la regxo Jehojakim sendis homojn en Egiptujon:Elnatanon, filon de Ahxbor, kune kun aliaj homoj li sendis en Egiptujon;
23他們就把烏利亞從埃及帶出來,送到約雅敬王那裡。王用刀殺死他,把他的屍體拋在平民的墳地裡。
23kaj ili elkondukis Urijan el Egiptujo kaj venigis lin al la regxo Jehojakim; kaj cxi tiu mortigis lin per glavo kaj jxetis lian kadavron inter la tombojn de la simpla popolo.
24亞希甘維護耶利米然而沙番的兒子亞希甘卻保護耶利米,不許人把耶利米交在人民的手中處死。
24Tamen la mano de Ahxikam, filo de SXafan, protektis Jeremian, ne lasante transdoni lin en la manojn de la popolo, por mortigi lin.