聖經新譯本

Esperanto

Jeremiah

31

1以色列必回歸與復興“到那時,我必作以色列各家族的 神,他們要作我的子民。”這是耶和華的宣告。
1En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi estos Dio de cxiuj familioj de Izrael, kaj ili estos Mia popolo.
2耶和華這樣說:“在刀劍下倖存的人民,在曠野蒙受了恩寵;以色列來到她安息之處。”
2Tiele diras la Eternulo:En la dezerto trovis favoron popolo, kiu restis ne ekstermita de la glavo; Izrael iras al sia trankviligxo.
3耶和華在古時(“在古時”或譯:“從遠處”)曾向以色列(“以色列”按照《馬索拉抄本》應作“我”,現參照《七十士譯本》翻譯)顯現,說:“我以永遠的愛愛你,因此,我對你的慈愛延續不息(“我對你的慈愛延續不息”或譯:“我要以慈愛吸引你”)。
3De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante:Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.
4童女以色列啊!我要再次建立你,你就必被建立。你要再次拿起鈴鼓,出去和那些歡樂的人一同跳舞。
4Denove Mi arangxos vin, kaj vi estos arangxita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj.
5你要再次在撒瑪利亞的眾山上栽種葡萄園,栽種的人栽種了,必可享用所結的果子。
5Denove vi plantos vinbergxardenojn sur la montoj de Samario; oni plantos kaj ricevos fruktojn.
6因為有一天,守望的人要在以法蓮山上呼叫,說:‘起來吧!我們上錫安去朝見耶和華我們的 神。’”
6CXar venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos:Levigxu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio.
7耶和華這樣說:“你們要為雅各喜樂歡呼,要為那在列國為首的呼喊。你們要宣告,要頌讚,說:‘耶和華啊!求你拯救你的子民,就是以色列的餘民。’
7CXar tiele diras la Eternulo:Kantu gxojon al Jakob kaj gxojkriu antaux la kapoj de la nacioj, proklamu, gloru, kaj diru:Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restajxon de Izrael.
8看哪!我必把他們從北方之地領回來,把他們從地極招集起來;在他們中間有瞎眼的、瘸腿的、孕婦、產婦,都在一起;他們成群結隊返回這裡。
8Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos cxi tien.
9我引導他們的時候,他們必哭著而來,並且向我乞恩懇求。我要使他們走在溪水旁,行在平直的路上,他們必不會絆跌;因為我是以色列的父親,以法蓮是我的長子。
9Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.
10雅各得蒙救贖“列國啊!你們要聽耶和華的話,要在遠方的海島傳揚,說:‘那趕散以色列的 神,必再招集他們;必看守他們,像牧人看守自己的羊群一樣。’
10Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru:La disjxetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, kiel pasxtanto sian pasxtataron.
11因為耶和華買贖了雅各,從比他更強的人手中把他救贖了出來。
11CXar la Eternulo elacxetis Jakobon kaj liberigis lin el la mano de plifortulo.
12他們必來到錫安的高處歡呼;他們必容光煥發,因為耶和華賜他們各樣的美物,就是五穀、新酒和油,還有羊羔和牛犢。他們必像有水灌溉的園子,永不再枯乾。
12Kaj ili venos kaj kantos sur la altajxo de Cion; kaj ili rapidos al la bonajxoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la sxafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoricxa gxardeno, kaj ili ne plu havos malgxojon.
13那時,童女必歡樂跳舞,年輕的和年老的一起歡樂。我必使他們的悲哀變為喜樂,我必安慰他們,使他們從憂愁中得著歡樂。
13Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaux junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.
14我必用肥脂使祭司的心滿足;我的子民必因我的美物飽足。”這是耶和華的宣告。
14Kaj la animon de la pastroj Mi satigos per grasajxoj, kaj Mia popolo satigxos per Miaj bonajxoj, diras la Eternulo.
15耶和華這樣說:“在拉瑪聽見有聲音,是痛哭哀號的聲音;拉結為她的兒女哀哭,不肯受安慰,因為他們都不在了。”
15Tiele diras la Eternulo:Vocxo estas auxdata en Rama, gxemado kaj maldolcxa plorado:Rahxel priploras siajn filojn, ne volas konsoligxi pri siaj infanoj, cxar ili forestas.
16耶和華這樣說:“止住你的聲音,不要哭泣,抑制你的眼睛不要再流淚,因為你所作的必有果效;他們必從仇敵之地回來。”這是耶和華的宣告。
16Tiele diras la Eternulo:Detenu vian vocxon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj; cxar ekzistas rekompenco por via laboro, diras la Eternulo, kaj ili revenos el la lando de la malamiko.
17“你的前途必有希望;你的兒女必返回自己的地方。”這是耶和華的宣告。
17Kaj ekzistas espero por via idaro, diras la Eternulo, kaj la filoj revenos en siajn limojn.
18“我清楚聽見以法蓮為自己哀歎,說:‘你管教了我,我像一頭不馴服的牛犢受管教;求你使我回轉,我就得以回轉,因為你是耶和華我的 神。
18Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.
19我回轉以後,就深深悔悟;我醒覺以後,就拍腿悔恨。因為我承受年幼時的恥辱,我感到羞恥和慚愧。’
19Kiam mi konvertigxis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi rugxigxis, cxar mi portas la malhonoron de mia juneco.
20以法蓮是我親愛的兒子嗎?是我喜悅的孩子嗎?每逢我說話攻擊他,我必再次記念他。因此,我的心戀慕他;我必定憐憫他。”這是耶和華的宣告。
20CXu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? cxar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraux rememoras lin; tial Mia interno afliktigxas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo.
21你要為自己設立路標,豎立路牌;你要留心大路,就是你走過的路。童女以色列啊,回轉吧!回到你這些城市那裡。
21Starigu al vi gvidajn sxtonojn, arangxu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laux kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en cxi tiujn viajn urbojn.
22轉離正道的女兒哪,你轉來轉去要到幾時呢?因為耶和華在地上創造了一件新事,就是女的要環繞男的。
22GXis kiam vi turnados vin, ho defalinta filino? CXar la Eternulo kreis ion novan sur la tero:virino cxirkauxos viron.
23耶和華眷愛自己的子民萬軍之耶和華以色列的 神這樣說:“我使被擄的人歸回的時候,他們在猶大地,在猶大的城鎮裡,必再說這樣的話:‘公義的居所啊,聖山哪,願耶和華賜福給你!’
23Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ankoraux oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en gxiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn:La Eternulo vin benu, ho logxejo de justeco, sankta monto!
24猶大各城的人、耕地的和領著群畜遊牧的,都要一起住在猶大。
24Kaj logxos apud gxi Jehuda kune kun cxiuj siaj urboj, la terkultivistoj kaj la vagantoj kun pasxtataroj.
25疲倦的人,我必使他振作;愁苦的人,我必使他滿足。”
25CXar Mi sensoifigos animon lacan, kaj cxiun animon malgxojan Mi satigos.
26這時,我醒過來,四周觀看;我睡得很香甜。
26CXe tio mi vekigxis kaj ekrigardis, kaj mia songxo estis agrabla por mi.
27“看哪!日子快到(這是耶和華的宣告),我必使以色列家和猶大家人口和牲畜繁殖。
27Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi prisemos la domon de Izrael kaj la domon de Jehuda per semo de homo kaj semo de bruto.
28我先前怎樣留意把他們拔出、拆毀、傾覆、毀滅和降災;將來我也必照樣留意把他們建立和栽種起來。”這是耶和華的宣告。
28Kaj tiel same, kiel Mi maldormis super ili, por elradikigi, elsxiri, detrui, pereigi, kaj malfelicxigi, tiel Mi maldormos super ili, por konstrui kaj planti, diras la Eternulo.
29“在那些日子,人必不再說:‘父親吃了酸葡萄,兒子的牙齒酸倒了。’
29En tiu tempo oni ne plu diros:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis;
30因為各人必因自己的罪孽死亡;吃酸葡萄的,那人的牙齒必酸倒。
30sed cxiu mortos pro sia propra kulpo, la dentoj agacigxos cxe tiu, kiu mangxis la nematurajn vinberojn.
31訂立新約“看哪!日子快到(這是耶和華的宣告),我要與以色列家和猶大家訂立新的約。
31Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:
32這新約不像從前我拉他們祖先的手,領他們出埃及地的日子,與他們所立的約;我雖然是他們的丈夫,他們卻違背了我的約。”這是耶和華的宣告。
32ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo;
33“但那些日子以後,我要與以色列家所立的約是這樣(這是耶和華的宣告):我要把我的律法放在他們裡面,寫在他們的心裡。我要作他們的 神,他們要作我的子民。
33sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo:Mi metos Mian legxon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi gxin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
34他們各人必不再教導自己的鄰舍和自己的同胞,說:‘你們要認識耶和華。’因為所有的人,從最小到最大的都必認識我。我也要赦免他們的罪孽,不再記著他們的罪惡。”這是耶和華的宣告。
34Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.
35那使太陽白晝發光,派定月亮和星辰照耀黑夜,又攪動海洋,使海浪澎湃的,萬軍之耶和華是他的名,他這樣說:
35Tiele diras la Eternulo, kiu donas la sunon por lumo en la tago, legxojn al la luno kaj al la steloj por lumo en la nokto; kiu kvietigas la maron, kiam bruas gxiaj ondoj; kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot:
36“這些定律若能從我面前廢掉,以色列的後裔也就會在我面前斷絕,永遠不再成為一個國家。”這是耶和華的宣告。
36Se cxi tiuj legxoj neniigxos antaux Mi, diras la Eternulo, tiam ankaux la idaro de Izrael cxesos esti eterne popolo antaux Mi.
37耶和華這樣說:“人若能量度在上的諸天,測透地下面的根基,我也就會因以色列後裔所作的一切,棄絕他們眾人。”這是耶和華的宣告。
37Tiele diras la Eternulo:Se oni povos mezuri la cxielon supre kaj esplori la fundamenton de la tero malsupre, tiam Mi forpusxos la tutan idaron de Izrael pro cxio, kion ili faris, diras la Eternulo.
38“看哪!日子快到(這是耶和華的宣告),這城從哈楠業城樓直到角門,必為耶和華重建起來。
38Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam denove konstruigxos la urbo al la Eternulo, de la turo HXananel gxis la Pordego Angula.
39量度的準繩還要往外量,直到迦立山,繞到歌亞。
39Kaj la mezura sxnuro iros pluen gxis la monteto Gareb kaj turnigxos al Goa.
40拋屍和倒灰的整個山谷,以及從汲淪溪直到東邊馬門拐角一帶所有的墓地,都必歸耶和華為聖,永遠不再拔出,不再傾覆。”
40Kaj la tuta valo de kadavroj kaj de cindro, kaj cxiuj kampoj gxis la torento Kidron, gxis la angulo de la Pordego de CXevaloj oriente, estos sanktaj al la Eternulo, ne detruigxos kaj ne plu ruinigxos eterne.