聖經新譯本

Esperanto

Jeremiah

32

1耶利米被囚猶大王西底家第十年,就是尼布甲尼撒第十八年,從耶和華那裡有話臨到耶利米。
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la deka jaro de Cidkija, regxo de Judujo, tio estas en la dek-oka jaro de Nebukadnecar.
2那時,巴比倫王的軍隊正在圍困耶路撒冷,耶利米先知被囚禁在猶大王宮中衛兵的院子裡。
2Tiam la militistaro de la regxo de Babel siegxis Jerusalemon, kaj la profeto Jeremia estis malliberigita sur la korto de la malliberejo, kiu estis apud la domo de la regxo de Judujo.
3因為猶大王西底家把他囚禁起來,說:“你為甚麼預言:‘耶和華這樣說:看哪!我必把這城交在巴比倫王的手中,他必攻取這城;
3Tie malliberigis lin Cidkija, regxo de Judujo, dirante:Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel, kiu gxin venkoprenos;
4猶大王西底家必不能逃脫迦勒底人的手,他必交在巴比倫王的手中;他們必面對面彼此說話,眼對眼互相對看。
4kaj Cidkija, regxo de Judujo, ne savigxos el la manoj de la HXaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de la regxo de Babel, kies busxo parolos kun lia busxo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn;
5巴比倫王必把西底家帶到巴比倫去;西底家必留在那裡,直到我眷顧他的時候(這是耶和華的宣告)。即使你們和迦勒底人作戰,你們必不能戰勝’?”
5kaj en Babelon li forkondukos Cidkijan, kaj cxi tiu restos tie, gxis Mi vizitos lin, diras la Eternulo; se vi militos kontraux la HXaldeoj, vi ne sukcesos?
6耶利米奉命買哈拿篾之田耶利米說:“耶和華的話臨到我,說:
6Kaj Jeremia diris:Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
7‘看哪!你叔叔沙龍的兒子哈拿篾必來見你,說:請你買下我在亞拿突的那塊田地,因為你有近親的權利和義務去買那田地。’
7Jen HXanamel, filo de via onklo SXalum, iras al vi, por diri:Acxetu al vi mian kampon, kiu estas en Anatot, cxar al vi apartenas la rajto de parenco, por acxeti.
8我叔叔的兒子哈拿篾果然照著耶和華的話,到衛兵的院子裡來見我,對我說:‘請你買下我在便雅憫境內亞拿突的那塊田地,因為你有那產業的繼承權,以及近親的權利和義務;請你把它買下吧。’於是我知道這是耶和華的話。
8Kaj venis al mi HXanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi:Acxetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; cxar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elacxeto; acxetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo.
9我就向我叔叔的兒子哈拿篾,買下了在亞拿突的那塊田地,稱了一百九十三克銀子給他。
9Kaj mi acxetis de HXanamel, filo de mia onklo, la kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep siklojn da argxento.
10把田契交給巴錄“我在契約上簽了名,把契封好了,又請了證人作證,就用天平把銀子稱給他。
10Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la argxenton per pesilo.
11然後我取了買賣契約,一份是封好的,一份是沒有加封的,上面都有各種細則和條件。
11Kaj mi prenis la dokumenton de acxeto, la sigelitan laux juro kaj legxo, kaj la nefermitan.
12當著我叔叔的兒子哈拿篾眼前,當著那些在買賣契約上簽名作證的人眼前,以及當著所有坐在衛兵院子裡的猶大人眼前,我把買賣契約交給了瑪西雅的孫子、尼利亞的兒子巴錄。
12Kaj mi donis la dokumenton de acxeto al Baruhx, filo de Nerija, filo de Mahxseja, antaux la okuloj de mia kuzo HXanamel, kaj antaux la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de acxeto, kaj antaux la okuloj de cxiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo.
13我當著這些人眼前吩咐巴錄說:
13Kaj mi ordonis al Baruhx antaux iliaj okuloj, dirante:
14‘萬軍之耶和華以色列的 神這樣說:你要拿這兩份買賣契約,就是那封好的和沒有加封的,放在一個瓦器裡,使它們可以長久保存。
14Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Prenu cxi tiujn dokumentojn, cxi tiun dokumenton de acxeto, la sigelitan, kaj cxi tiun nefermitan, kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konservigxu dum longa tempo.
15因為萬軍之耶和華以色列的 神這樣說:將來在這地必再有人買房屋、田地和葡萄園。’
15CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Oni denove acxetos domojn, kampojn, kaj vinbergxardenojn en cxi tiu lando.
16耶利米之禱告“我把買賣契約交給尼利亞的兒子巴錄以後,就向耶和華禱告,說:
16Kaj, transdoninte la dokumentojn de acxeto al Baruhx, filo de Nerija, mi ekpregxis al la Eternulo, dirante:
17‘主耶和華啊!你看,你曾用大能和伸出來的膀臂創造了天地;在你並沒有難成的事。
17Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la cxielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;
18你向千萬人施慈愛,又把父親的罪孽都報應在他們的兒女身上。你是偉大、有能力的 神,萬軍之耶和華是你(“你”原文作“他”)的名。
18Vi faras favorkorajxon al miloj, kaj pro la malbonagoj de la patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili. Vi, Dio granda, potenca, kies nomo estas Eternulo Cebaot,
19你的計劃偉大,你的作為滿有能力;你的眼睛睜開,察看世人一切所行的,要照著各人的行為,和各人所作的事應得的結果來報應各人。
19granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super cxiuj vojoj de la homidoj, por redoni al cxiu laux lia konduto kaj laux la fruktoj de liaj agoj;
20你曾在埃及地行神蹟奇事,你在以色列和全人類中間直到今日也是這樣,使你自己得了名聲,好像今日一樣。
20Vi, kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta gxis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi estas nune;
21你曾用神蹟奇事、有力的手、伸出來的膀臂,和大而可畏的事,把你的子民以色列從埃及地領出來。
21kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per etendita brako, kaj per granda teruro;
22你把這地賜給他們,就是你向他們列祖起誓,要賜給他們的流奶與蜜之地。
22kaj Vi donis al ili cxi tiun landon, pri kiu Vi jxuris al iliaj patroj, ke Vi donos al ili, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;
23他們進去,得到這地為業,卻不聽從你的話,也不遵行你的律法;你吩咐他們行的一切事,他們都沒有行,因此你使這一切災禍臨到他們身上。
23kaj ili venis kaj ekposedis gxin, tamen ili ne auxskultis Vian vocxon kaj ne sekvis Vian instruon, ne faris cxion, kion Vi ordonis al ili; kaj Vi venigis sur ilin cxi tiun tutan malfelicxon.
24看哪!敵人已經迫近,築壘攻取這城。這城要因刀劍、饑荒和瘟疫的緣故,交在攻擊他們的迦勒底人手中;你所說的都實現了,你也親眼看見了。
24Jen remparoj alproksimigxas al la urbo, por venkopreni gxin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj, kiuj militas kontraux gxi; kion Vi diris, tio farigxas, kaj Vi tion vidas.
25但主耶和華啊!是你對我說:“你要用銀子買下那塊田地,請證人作證。”其實這城已經交在迦勒底人的手中了。’”
25Kaj Vi, Sinjoro, ho Eternulo, diris al mi:Acxetu al vi la kampon pro mono, kaj starigu atestantojn; dume la urbo estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj.
26民必被擄、城必被毀耶和華的話臨到耶利米,說:
26Tiam la vorto de la Eternulo aperis al Jeremia, dirante:
27“看哪!我是耶和華,是全人類的 神;在我有難成的事嗎?
27Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de cxiu karno; cxu ekzistas por Mi io nefarebla?
28因此耶和華這樣說:‘看哪!我必把這城交在迦勒底人的手中,交在巴比倫王尼布甲尼撒的手中,他必攻取這城。
28Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonas cxi tiun urbon en la manojn de la HXaldeoj, kaj en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj li venkoprenos gxin.
29攻打這城的迦勒底人必進來,放火燒城,城中的房屋都必燒光,因為這城的居民曾在那些房屋的屋頂上向巴力燒香,向別神澆奠祭,惹我發怒。
29Kaj venos la HXaldeoj, kiuj militas kontraux cxi tiu urbo, kaj ekbruligos cxi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos gxin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis versxoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min.
30事實上,以色列人和猶大人自幼以來,就專行我眼中看為惡的事;以色列人的手所作的,無不惹我發怒。’這是耶和華的宣告。
30CXar la Izraelidoj kaj la Judoj faradis nur malbonon antaux Miaj okuloj detempe de sia juneco; cxar la Izraelidoj nur kolerigadis Min per la faroj de siaj manoj, diras la Eternulo.
31‘因為這城自從建造的那天,直到今日,都不斷惹起我的怒氣和烈怒,以致我要把她從我面前除掉。
31CXar nur por Mia kolero kaj por Mia cxagreno ekzistis cxi tiu urbo de la tago, kiam oni konstruis gxin, gxis la nuna tago, tiel, ke Mi devas forpusxi gxin de antaux Mia vizagxo,
32這是因為以色列人和猶大人的一切惡行,就是他們和他們的君王、領袖、祭司、先知,以及猶大每一個人和耶路撒冷居民所行的,都惹我發怒。
32pro cxiuj malbonajxoj de la Izraelidoj kaj Jehudaidoj, kiujn ili faris, por Min kolerigi, ili, iliaj regxoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, iliaj profetoj, la Judoj, kaj la logxantoj de Jerusalem.
33他們以背向我,不以臉向我;我不斷教導他們,他們卻不肯聽從,不接受管教;
33Ili turnis al Mi la dorson, ne la vizagxon; Mi instruadis ilin, konstante instruadis, sed ili ne auxskultis, ne akceptis admonon.
34竟把他們可憎的偶像安放在稱為我名下的殿中,污穢了這殿。
34Siajn abomenindajxojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj ili malpurigis gxin.
35他們在欣嫩子谷中,建造了巴力的邱壇,使自己的兒女經火獻給摩洛。這不是我吩咐的,也沒有在我心裡想過;他們竟行了這可憎惡的事,使猶大犯罪。’
35Kaj ili arangxis la altajxojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Molehx, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindajxon, por pekigi Judujon.
36回歸故土的應許“論到這城,就是你們說:‘因為刀劍、饑荒和瘟疫的緣故,交在巴比倫王手中的’,現在耶和華以色列的 神卻這樣說:
36Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri cxi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke gxi estas transdonata en la manon de la regxo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto:
37‘看哪!我曾在怒氣、烈怒和大忿怒中,把以色列人趕逐到各地,將來我必從那裡把他們招聚出來,領他們回到這地方,使他們安然居住。
37Jen Mi kolektos ilin el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur cxi tiun lokon kaj logxigos ilin sendangxere.
38他們必作我的子民,我也必作他們的 神。
38Kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
39我要使他們有同一的心志和同一的行為,終生敬畏我,使他們和他們的子孫都得到福樂。
39Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili cxiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili.
40我要和他們立永遠的約,我必不離開他們,必使他們得到福樂;我也必把敬畏我的心賜給他們,使他們不會離開我。
40Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne deklinigxos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturnigxu de Mi.
41我必喜歡他們,使他們得到福樂;我必全心全意、真誠地把他們栽種在這地上。’
41Kaj Mi gxojos pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en cxi tiu lando fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo.
42“因為耶和華這樣說:‘我怎樣使這一切大災禍臨到這人民,我也必照樣使我應許他們的福樂臨到他們。
42CXar tiele diras la Eternulo:Kiel Mi venigis sur cxi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun Mi eldiris pri ili.
43你們說:“這地荒涼,沒有人煙,也沒有牲畜,是交在迦勒底人手中的。”但將來在這地上,必有人買賣田地。
43Kaj kampoj estos acxetataj en cxi tiu lando, pri kiu vi diras, ke gxi estas dezerta, ke ne trovigxas en gxi homoj nek brutoj, ke gxi estas transdonita en la manojn de la HXaldeoj.
44在便雅憫地,在耶路撒冷周圍的各處,在猶大各城,以及在山地、高地和南地的各城,人必用銀子買賣田地,在地契上簽名,把契封好,又請證人作證;因為我必使他們被擄的人歸回。’”這是耶和華的宣告。
44Oni acxetos kampojn per mono, oni enskribos en dokumentojn kaj sigelos, kaj starigos atestantojn, en la lando en Benjamen, en la cxirkauxajxo de Jerusalem, en la urboj de Judujo, en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, kaj en la urboj de la sudo; cxar Mi revenigos ilin el la kaptiteco, diras la Eternulo.