1利甲族謹守先祖戒酒的遺訓在猶大王約西亞的兒子約雅敬作王的日子,耶和華有話臨到耶利米,說:
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la tempo de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:
2“你去見利甲族的人,和他們交談,領他們進入耶和華殿裡的一個房間,給他們酒喝。”
2Iru en la domon de la Rehxabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la cxambroj, kaj trinkigu al ili vinon.
3於是我把哈巴洗尼雅的孫子、雅利米雅的兒子雅撒尼亞,以及他的兄弟、他的眾子和利甲全族的人,
3Kaj mi prenis Jaazanjan, filon de Jeremia, filo de HXabacinja, kaj liajn fratojn kaj cxiujn liajn filojn kaj la tutan domon de la Rehxabidoj;
4都領進耶和華的殿裡,進了神人伊基大利的兒子哈難眾子的房間;這房間是在眾領袖的房間旁邊,在沙龍的兒子守衛殿門的瑪西雅的房間上面。
4kaj mi venigis ilin en la domon de la Eternulo, en la cxambron de la filoj de HXanan, filo de Jigdalja, homo de Dio, kiu estas apud la cxambro de la princoj, super la cxambro de Maaseja, filo de SXalum, gardisto de pordego.
5然後我把盛滿酒的酒壺和酒杯,擺放在利甲族人的面前,對他們說:“請喝酒!”
5Kaj mi starigis antaux la filoj de la domo de la Rehxabidoj pokalojn plenajn de vino, kaj kalikojn, kaj mi diris al ili:Trinku vinon.
6但他們說:“我們不喝酒,因為我們的祖先利甲的兒子約拿達曾吩咐我們說:‘你們和你們的子孫永遠都不可喝酒。
6Sed ili diris:Ni ne trinkas vinon, cxar nia patro Jonadab, filo de Rehxab, ordonis al ni, dirante:Ne trinku vinon, vi kaj viaj infanoj, eterne;
7你們也不可建造房屋,不可撒種,不可栽種或擁有葡萄園;你們一生的日子只可住帳棚,使你們在寄居的地上活得長久。’
7kaj domon ne konstruu, kaj semon ne semu, kaj vinbergxardenon ne plantu kaj ne posedu, sed logxu en tendoj dum via tuta vivo, por ke vi vivu longan tempon sur la tero, sur kiu vi logxas fremdule.
8我們的祖先利甲的兒子約拿達吩咐我們的一切話,我們都聽從了;我們和我們的妻子兒女,終生都不喝酒,
8Kaj ni obeis la vocxon de nia patro Jonadab, filo de Rehxab, en cxio, kion li ordonis al ni, ne trinkante vinon dum nia tuta vivo, nek ni, nek niaj edzinoj, nek niaj filoj, nek niaj filinoj,
9不建造房屋居住,也沒有葡萄園、田地和種子。
9kaj ne konstruante domojn por nia logxado, kaj ne havante por ni vinbergxardenon, nek kampon, nek semadon;
10我們只住帳棚;我們聽從祖先約拿達吩咐我們的一切話,並且照著去行。
10sed ni logxas en tendoj, kaj obeas, kaj faras cxion tiel, kiel ordonis al ni nia patro Jonadab.
11但是,巴比倫王尼布甲尼撒上來攻打這地的時候,我們就說:‘來吧!為了迦勒底和亞蘭人的軍隊的緣故,我們到耶路撒冷去。’這樣,我們才住在耶路撒冷。”
11Kaj kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, venis kontraux la landon, ni diris:Venu, ni iru en Jerusalemon, for de la militistaro de la HXaldeoj kaj de la militistaro de Sirio; kaj ni restis en Jerusalem.
12責備人民不遵守 神的誡命耶和華的話臨到耶利米,說:
12Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
13“萬軍之耶和華以色列的 神這樣說:你去對猶大人和耶路撒冷的居民說:‘你們不接受管教,不聽我的話嗎?’這是耶和華的宣告。
13Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Iru kaj diru al la Judujanoj kaj al la logxantoj de Jerusalem:CXu vi ne akceptos moralinstruon, obeante Miajn vortojn? diras la Eternulo.
14‘利甲的兒子約拿達吩咐他的子孫不可喝酒的話,他們已經實行了,他們直到今日都不喝酒,因為他們聽從了他們祖先的吩咐。至於我,我不斷告誡你們,你們卻不聽從我。
14Plenumataj estas la vortoj de Jonadab, filo de Rehxab, kiujn li ordonis al siaj filoj, ke ili ne trinku vinon, kaj ili ne trinkas gxis nun, cxar ili obeas la ordonon de sia patro; sed Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min.
15我不斷差遣我的僕人眾先知到你們那裡去,對你們說:你們各人要悔改,離開自己的惡道,改正你們的行為,不可隨從事奉別神;這樣,你們就可以住在我賜給你們和你們列祖的土地上。只是你們毫不在意,也沒有聽從我。
15Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min.
16利甲的兒子約拿達的子孫實行了他們祖先吩咐他們的命令,但這人民沒有聽從我。’
16La filoj de Jonadab, filo de Rehxab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al ili; sed cxi tiu popolo ne obeis Min.
17因此,耶和華萬軍的 神、以色列的 神這樣說:‘看哪!我必使我對他們預告過的一切災禍,臨到猶大人和耶路撒冷所有的居民,因為我對他們說話,他們卻不聽從;我呼喚他們,他們卻不回應。’”
17Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Judujon kaj sur cxiujn logxantojn de Jerusalem la tutan malbonon, kiun Mi eldiris pri ili, pro tio, ke Mi parolis al ili kaj ili ne auxskultis, Mi vokis al ili kaj ili ne respondis.
18利甲族因謹守遺訓而得福耶利米對利甲族人說:“萬軍之耶和華以色列的 神這樣說:‘因為你們聽從了你們祖先約拿達的吩咐,謹守他的一切命令,又照著他吩咐你們的一切去行。’
18Sed al la domo de la Rehxabidoj Jeremia diris:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Pro tio, ke vi obeis la ordonon de via patro Jonadab kaj observis cxiujn liajn ordonojn, kaj agis konforme al cxio, kion li rekomendis al vi,
19所以,萬軍之耶和華以色列的 神這樣說:‘利甲的兒子約拿達必永遠不斷有人在我面前侍立。’”
19pro tio tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Neniam mankos cxe Jonadab, filo de Rehxab, viro, staranta antaux Mi.