聖經新譯本

Esperanto

Jeremiah

36

1耶和華命令耶利米寫書卷猶大王約西亞的兒子約雅敬第四年,耶和華那裡有這話臨到耶利米,說:
1En la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo:
2“你取一卷書卷來,在上面寫下我在約西亞作王的時候開始,直到今日,對你所說論到以色列和猶大,以及列國的一切話。
2Prenu al vi libron-rulajxon, kaj skribu en gxin cxiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri cxiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Josxija gxis la nuna tago.
3或者猶大家聽見我想要降給他們的一切災禍,各人就回轉,離開自己的惡道,我就赦免他們的罪孽和罪惡。”
3Eble la domo de Jehuda auxdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon.
4耶利米吩咐巴錄宣讀書卷於是耶利米把尼利亞的兒子巴錄叫了來,巴錄就從耶利米口中,把耶和華向耶利米所說的一切話,都寫在書卷上。
4Kaj Jeremia alvokis Baruhxon, filon de Nerija; kaj Baruhx enskribis en libron-rulajxon sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li.
5耶利米吩咐巴錄說:“我被阻止,不能進耶和華的殿裡去。
5Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruhx:Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la Eternulo;
6所以你要進去,趁禁食的日子,在耶和華的殿裡,向眾人宣讀書卷上的話,就是你從我口中所錄下耶和華的話。你要向從猶大各城來的人宣讀。
6iru do vi, kaj legu laux la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaux en la orelojn de cxiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion.
7也許他們會向耶和華懇求,各人回轉,離開自己的惡道,因為耶和華向這人民所說要發的怒氣和烈怒是很大的。”
7Eble falos ilia pregxo antaux la Eternulo, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo; cxar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri cxi tiu popolo.
8尼利亞的兒子巴錄就照著耶利米先知吩咐的一切去行,在耶和華的殿裡宣讀書上耶和華的話。
8Kaj Baruhx, filo de Nerija, plenumis cxion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li vocxlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo.
9猶大王約西亞的兒子約雅敬第五年九月,耶路撒冷的眾民,和所有從猶大各城來到耶路撒冷的人民,都在耶和華面前宣告禁食。
9En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, en la nauxa monato, oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon.
10巴錄就在耶和華的殿裡,向眾民宣讀書上耶利米的話。那時他是在沙番的兒子書記基瑪利雅的房間裡,這房間是在上院,靠近耶和華殿裡新門的入口。
10Kaj Baruhx vocxlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la cxambro de Gemarja, filo de la kanceliero SXafan, sur la supra korto, cxe la nova pordego de la domo de la Eternulo, lauxte al la tuta popolo.
11沙番的孫子基瑪利雅的兒子米該亞,聽見了書上耶和華的一切話,
11Kaj Mihxaja, filo de Gemarja, filo de SXafan, auxdis el la libro cxiujn vortojn de la Eternulo;
12就下到王宮,進入書記的房間裡;所有領袖都在那裡坐著,他們是書記以利沙瑪、示瑪雅的兒子第萊雅、亞革波的兒子以利拿單、沙番的兒子基瑪利雅、哈拿尼雅的兒子西底家和所有其餘的領袖。
12kaj li iris en la domon de la regxo, en la cxambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis cxiuj eminentuloj:la kanceliero Elisxama, Delaja, filo de SXemaja, Elnatan, filo de Ahxbor, Gemarja, filo de SXafan, Cidkija, filo de HXananja, kaj cxiuj eminentuloj.
13米該亞就把所聽見的一切都告訴他們,就是巴錄向眾人宣讀那書的時候,他所聽見的。
13Kaj Mihxaja raportis al ili cxiujn vortojn, kiujn li auxdis, kiam Baruhx legis el la libro en la orelojn de la popolo.
14於是所有的領袖差派古示的曾孫、示利米雅的孫子、尼探雅的兒子猶底,去見巴錄,說:“請你把向眾人宣讀的那書卷親自拿來。”尼利亞的兒子巴錄就把書卷親自帶到他們那裡。
14Tiam cxiuj eminentuloj sendis al Baruhx Jehudin, filon de Netanja, filo de SXelemja, filo de Kusxi, por diri:La skribrulajxon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruhx, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulajxon, kaj venis al ili.
15他們對他說:“請坐下,念給我們聽。”巴錄就向他們宣讀。
15Kaj ili diris al li:Sidigxu, kaj vocxlegu gxin al ni. Kaj Baruhx vocxlegis al ili.
16他們聽見這一切話,就驚懼起來,面面相覷,對巴錄說:“我們必須把這一切話稟告王。”
16Kiam ili auxdis cxiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaux la alia, kaj ili diris al Baruhx:Ni raportos al la regxo cxiujn cxi tiujn vortojn.
17他們向巴錄說:“請告訴我們,你怎樣寫下這一切話,是耶利米親口說的嗎?”
17Kaj ili demandis Baruhxon, dirante:Diru al ni, kiamaniere vi skribis cxiujn tiujn vortojn el lia busxo?
18巴錄對他們說:“這一切話是他親口向我講述的,我就用墨寫在書上。”
18Kaj Baruhx respondis al ili:El sia busxo li elparolis al mi cxiujn tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko.
19眾領袖對巴錄說:“你和耶利米都要去躲藏起來;不要給人知道你們在甚麼地方。”
19Kaj la eminentuloj diris al Baruhx:Iru kaj kasxigxu, vi kaj Jeremia, ke neniu sciu, kie vi estas.
20王焚燒書卷眾領袖把書卷存在書記以利沙瑪的房間裡,然後進內院去見王,把這一切話都稟告給王聽。
20Ili venis al la regxo en la palacon, kaj la skribrulajxon ili restigis en la cxambro de la kanceliero Elisxama; kaj ili raportis al la regxo cxiujn vortojn.
21於是王差派猶底去把書卷拿來;猶底就從書記以利沙瑪的房間裡把書卷取來,向王和所有侍立在王左右的領袖宣讀。
21Tiam la regxo sendis Jehudin, por preni la skribrulajxon; kaj Jehudi prenis gxin el la cxambro de la kanceliero Elisxama, kaj vocxlegis gxin al la regxo, kaj al cxiuj eminentuloj, kiuj staris apud la regxo.
22那時正是九月,王坐在冬宮裡,在他面前有一盆炭火燒著。
22La regxo sidis en la vintra domo en la nauxa monato, kaj antaux li brulis fajrujo.
23每逢猶底宣讀完三四段,王就用書記的小刀把書割破,丟進盆中的火裡,直到全卷都在盆中的火裡燒盡了。
23Kaj cxiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aux kvar kolumnojn, la regxo detrancxis ilin per trancxileto de skribisto, kaj jxetis en la fajron, kiu estis en la fajrujo, gxis la tuta skribrulajxo forbrulis sur la fajro, kiu estis en la fajrujo.
24王和他所有聽見這一切話的臣僕,都不驚懼,也不撕裂衣服。
24Kaj ne timis kaj ne dissxiris siajn vestojn la regxo, nek cxiuj liaj servantoj, kiuj auxdis cxiujn tiujn vortojn.
25雖然以利拿單、第萊雅和基瑪利雅懇求王不要燒這書卷,王卻不聽他們,
25Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la regxon, ke li ne forbruligu la skribrulajxon, li ne obeis ilin.
26更吩咐王子耶拉篾、亞次列的兒子西萊雅和亞伯疊的兒子示利米雅,去捉拿文士巴錄和耶利米先知;但耶和華把他們隱藏起來。
26Kaj la regxo ordonis al Jerahxmeel, filo de la regxo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al SXelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruhx kaj la profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kasxis.
27預言焚燒書卷者必遭重災王燒了那載有巴錄從耶利米口中錄下的話的書卷以後,耶和華的話又臨到耶利米,說:
27Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la regxo forbruligis la skribrulajxon, kaj la vortojn, kiujn Baruhx skribis sub diktado de Jeremia:
28“你再取一書卷來,把猶大王約雅敬燒掉的前一書卷裡原來的一切話,都寫在書卷上面。
28Prenu al vi denove alian skribrulajxon, kaj skribu sur gxi cxiujn antauxajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulajxo, kiun forbruligis Jehojakim, regxo de Judujo.
29論到猶大王約雅敬你要說:‘耶和華這樣說:你燒了那書卷,說:你為甚麼在上面寫著說:巴比倫王一定來,毀滅這地,使地上的人畜都滅絕呢?
29Kaj pri Jehojakim, regxo de Judujo, diru:Tiele diras la Eternulo:Vi forbruligis tiun skribrulajxon, dirante:Kial vi skribis sur gxi, ke venos la regxo de Babel kaj ruinigos cxi tiun landon kaj ekstermos sur gxi homojn kaj brutojn?
30因此,耶和華論到猶大王約雅敬這樣說:他的後代必沒有人坐在大衛的王位上;他的屍體必拋棄在外,日間受炎熱,夜間受寒霜。
30Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, regxo de Judujo:Ne estos cxi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos jxetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto;
31我必懲罰他和他的後裔,以及他臣僕的罪孽;我必使我對他們預告過的一切災禍,臨到他們和耶路撒冷的居民,以及猶大人的身上;他們卻不聽從。’”
31kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la logxantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne auxskultis.
32命巴錄重寫書卷於是耶利米取了另一卷書卷,交給尼利亞的兒子文士巴錄;巴錄就從耶利米的口中,把猶大王約雅敬在火中燒掉的那書上的一切話,都寫在書卷上,還加上很多類似的話。
32Kaj Jeremia prenis alian skribrulajxon, kaj donis gxin al la skribisto Baruhx, filo de Nerija; kaj tiu skribis sur gxi sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la libro, kiun Jehojakim, regxo de Judujo, forbruligis per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraux multaj similaj vortoj.