1西底家求耶利米代禱約西亞的兒子西底家代替約雅敬的兒子哥尼雅作王;西底家是巴比倫王尼布甲尼撒所立在猶大地作王的。
1Kaj ekregxis la regxo Cidkija, filo de Josxija, anstataux Konja, filo de Jehojakim, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, faris lin regxo en la Juda lando.
2西底家和他的臣僕,以及那地的人民,都不聽從耶和華藉耶利米先知所傳的話。
2Li kaj liaj servantoj kaj la popolo de la lando ne obeis la vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris per la profeto Jeremia.
3西底家王差派示利米雅的兒子猶甲和瑪西雅祭司的兒子西番雅,去見耶利米先知,說:“請你為我們向耶和華我們的 神禱告。”
3Tamen la regxo Cidkija sendis Jehuhxalon, filon de SXelemja, kaj Cefanjan, filon de la pastro Maaseja, al la profeto Jeremia, por diri:Pregxu, mi petas, por ni al la Eternulo, nia Dio.
4那時,耶利米還可以在民眾中間自由行動,因為他們還沒有把他關進監獄裡。
4Jeremia tiam iradis libere inter la popolo, kaj oni ne metis lin en malliberejon.
5法老的軍隊已經從埃及出來;那些圍困耶路撒冷的迦勒底人聽見了他們的風聲,就從耶路撒冷撤退了。
5Dume la militistaro de Faraono eliris el Egiptujo, kaj kiam la HXaldeoj, kiuj siegxis Jerusalemon, tion auxdis, ili foriris de Jerusalem.
6那時,耶和華的話臨到耶利米先知,
6Kaj aperis vorto de la Eternulo al la profeto Jeremia, dirante:
7“耶和華以色列的 神這樣說:你們要對差派你們來求問我的猶大王這樣說:‘看哪!那出來幫助你們的法老的軍隊,必回到他們的埃及本地去。
7Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tiele diru al la regxo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min:Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo.
8迦勒底人必回來,攻擊這城,佔領這城,放火燒毀這城。’
8Kaj la HXaldeoj revenos kaj militos kontraux cxi tiu urbo, kaj prenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro.
9耶和華這樣說:你們不要自己欺騙自己,說:‘迦勒底人必定離開我們!’因為他們必不離開。
9Tiele diras la Eternulo:Ne trompu vin mem, dirante:La HXaldeoj foriros de ni; cxar ili ne foriros.
10即使你們擊敗了那攻打你們的迦勒底全軍,他們中間只剩下一些受重傷的人,他們也必各從自己的帳棚裡起來,放火燒毀這城。’”
10CXar se vi ecx venkobatus la tutan militistaron de la HXaldeoj, kiu militas kontraux vi, kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj, cxi tiuj levigxus cxiu el sia tendo kaj forbruligus cxi tiun urbon per fajro.
11耶利米被囚禁迦勒底人的軍隊因懼怕法老的軍隊而從耶路撒冷撤退的時候,
11Kiam la militistaro de la HXaldeoj, timante la militistaron de Faraono, foriris de Jerusalem,
12耶利米離開耶路撒冷,往便雅憫地去,要在那裡,在同鄉中間,取得自己的產業。
12tiam Jeremia eliris el Jerusalem, por iri en la landon de Benjamen, por ricevi sian tiean heredajxon inter la popolo.
13他到了便雅憫門,那裡有一個守衛的長官,名叫伊利雅,是哈拿尼雅的孫子、示利米雅的兒子;他拿住耶利米先知,說:“你想去投降迦勒底人!”
13Sed kiam li estis cxe la Pordego de Benjamen, tie estis la gardistestro, kies nomo estis Jirija, filo de SXelemja, filo de HXananja; li kaptis la profeton Jeremia, dirante:Vi volas transkuri al la HXaldeoj.
14耶利米說:“這是謊話!我並不是去投降迦勒底人。”但伊利雅不聽他,仍拿住他,把他帶到眾領袖那裡。
14Jeremia diris:Tio estas malvero, mi ne volas transkuri al la HXaldeoj. Sed tiu ne auxskultis lin; kaj Jirija kaptis Jeremian kaj alkondukis lin al la eminentuloj.
15眾領袖都惱怒耶利米,就吩咐人打他,並且把他關進監裡,就是在書記約拿單的房子裡,因為他們已把這房子改作監獄。
15La eminentuloj ekkoleris kontraux Jeremia, kaj batis lin, kaj metis lin en malliberejon, en la domo de la skribisto Jonatan, cxar tiun domon oni faris malliberejo.
16耶利米進了地牢裡的一個囚房,在那裡監禁了多日。
16Post kiam Jeremia venis en la malliberejon kaj en karceron, kaj Jeremia estis sidinta tie longan tempon,
17後來,西底家王派人去把他帶出來;王在自己的宮中私下問他,說:“從耶和華那裡有話來嗎?”耶利米回答:“有!”又說:“你必交在巴比倫王的手中。”
17la regxo Cidkija sendis kaj prenis lin, kaj la regxo sekrete en sia domo demandis lin, dirante:CXu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj Jeremia diris:Estas:vi estos transdonita en la manon de la regxo de Babel.
18耶利米再對西底家王說:“我有甚麼得罪你,或你的臣僕,或這人民,你竟然把我送進監獄裡呢?
18Kaj Jeremia diris al la regxo Cidkija:Per kio mi pekis antaux vi aux antaux viaj servantoj aux antaux cxi tiu popolo, ke vi metis min en malliberejon?
19你們的先知曾向你們預言說:‘巴比倫王必不會來攻擊你們和這地。’他們現今在哪裡呢?
19Kaj kie estas viaj profetoj, kiuj profetis al vi, ke la regxo de Babel ne venos kontraux vin kaj kontraux cxi tiun landon?
20我主我王啊!現在求你垂聽,求你容我向你懇求!不要把我送回書記約拿單的房子去,免得我死在那裡。”
20Nun auxskultu, mia sinjoro, ho regxo, mia petego falu antaux vi:ne revenigu min en la domon de la skribisto Jonatan, mi ne mortu tie.
21於是西底家王下令,把耶利米拘留在衛兵的院子裡;他們每天從餅鋪街拿一個餅給他,直到城裡的餅都吃光了。耶利米就這樣留在衛兵的院子裡。
21Tiam la regxo Cidkija ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj oni donadis al li bulon da pano cxiutage el la strato de la bakistoj, gxis konsumigxis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.