1耶利米為猶大悲傷但願我的頭是水井,我的眼是淚的泉源;我好為我同胞(“同胞”原文作“人民的女子”)中被殺的,晝夜哭泣。(本節在《馬索拉抄本》為8:23)
1Ho, se mia kapo havus suficxe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo.
2但願我在曠野有一個旅客住宿的地方,好使我離開我的同胞,可以離他們而去;因為他們都是行姦淫的,是行詭詐之徒。(本節在《馬索拉抄本》為9:1)
2Ho, se mi havus en la dezerto rifugxejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, cxar ili cxiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj.
3“他們彎曲舌頭,像彎弓一樣;在這地得勢的是虛謊,不是誠實;因為他們變本加厲地作惡,連我也不認識。”這是耶和華的宣告。
3Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortigxas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo.
4“你們各人要提防自己的鄰舍,不要信靠兄弟;因為每一個兄弟都在欺騙人,每一個鄰舍都搬弄是非。
4Gardu vin unu kontraux alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn.
5他們各人都欺騙自己的鄰舍,不說誠實話。他們訓練自己的舌頭說謊話,竭力作孽,以致他們不能回轉(本句按照《馬索拉抄本》意思難確定;現參照《七十士譯本》翻譯)。
5Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado.
6欺凌加上欺凌,詭詐加上詭詐,他們不肯認識我。”這是耶和華的宣告。
6Vi logxas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.
7因此,萬軍之耶和華這樣說:“看哪!我要熬煉他們,試驗他們;因我子民(“我子民”原文作“我子民的女子”)的罪惡,我還可以作甚麼呢?
7Tial tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi fandos kaj elprovos ilin; cxar kiel alie Mi povas agi kun la filino de Mia popolo?
8他們的舌頭是殺人的利箭,嘴裡說的是詭詐;跟鄰舍說話滿口甜言蜜語,心底裡卻設計陷害他。
8Ilia lango estas vundanta sago, gxi parolas trompe; per sia busxo ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras insidon kontraux li.
9我因這些事怎能不懲罰他們呢?像這樣的國家,我怎能不親自報復呢?”這是耶和華的宣告。
9CXu pro tio Mi povas ne puni ilin? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?
10我要為眾山哭泣哀號,為曠野的草場唱哀歌;因為都已成為荒涼,無人經過,也聽不到牲畜的叫聲;無論空中的飛鳥,地上的走獸,都逃走跑掉了。
10Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; cxar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne auxdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la cxielo gxis la brutoj cxio diskuris, foriris.
11“我要使耶路撒冷變成亂堆,成為野狗的巢穴;我要使猶大的城市荒涼,無人居住。”
11Mi faros Jerusalemon amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu logxanto.
12誰是智慧人可以解明這事?耶和華的口向誰說過,以致他可以傳講這事?為甚麼這地被毀壞,像曠野般荒涼,無人經過呢?
12CXu ekzistas homo sagxa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la busxo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra gxi?
13耶和華說:“這是因為他們離棄了我擺在他們面前的律法,不聽從我的話,沒有遵行我的律法;
13Kaj la Eternulo diris:Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne auxskultis Mian vocxon kaj ne sekvis gxin,
14反而隨從自己頑梗的心行事,照他們列祖所教訓的,隨從眾巴力。”
14sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj:
15因此,萬軍之耶和華以色列的 神這樣說:“看哪!我要使這人民吃苦堇,喝毒水。
15tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi mangxigos al tiu popolo vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan;
16我要把他們分散在列國中,就是他們和他們的列祖都不認識的列國;我要使刀劍追殺他們,直到把他們滅絕。”
16kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, gxis Mi tute ekstermos ilin.
17萬軍之耶和華這樣說:“你們要思想,要把唱哀歌的婦女召來,把那些擅長哀哭的婦女請來;
17Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sercxu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu.
18叫他們趕快為我們舉哀,使我們的眼流下眼淚,使我們的眼皮湧出淚水。
18Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekversxigxu akvo.
19因為從錫安可以聽到哀聲,說:‘我們何等衰敗!我們多麼羞恥!因我們丟棄了這地,我們的家園被拆毀了。’”
19Vocxo de funebra plorado estos auxdata el Cion:Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! cxar ni forlasis nian landon kaj estas eljxetitaj el niaj logxejoj.
20婦女們哪!你們要聽耶和華的話,你們的耳朵要領受他口中的話;要教導你們的女兒舉哀,各人要彼此學習哀歌。
20Auxskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia busxo:Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.
21因為死亡從窗戶上來,進入我們的堡壘;要從街上剪除孩童,從廣場上剪除年輕人。
21CXar la morto eniras en niajn fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi infanojn de ekstere, junulojn de la stratoj.
22你要這樣說(這是耶和華的宣告):“人的屍體橫臥著,像田野上的糞肥,又像遺留在收割者後面的麥穗,無人拾取。”
22Diru, ke tiele diras la Eternulo:La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn kaj kiel garboj malantaux la rikoltanto, kaj neniu ilin enkolektos.
23甚麼是值得誇口的事耶和華這樣說:“智慧人不可誇耀自己的智慧,勇士不可誇耀自己的勇力,財主不可誇耀自己的財富。
23Tiele diras la Eternulo:Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco;
24誇口的卻要因了解我,認識我而誇口;認識我是耶和華,我在地上施行慈愛、公正、公義;因為我喜悅這些事。”這是耶和華的宣告。
24sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavorajxon, jugxon, kaj justajxon sur la tero; cxar cxi tio placxas al Mi, diras la Eternulo.
25“看哪!日子快到(這是耶和華的宣告),我必懲罰所有只在身體受過割禮,內心卻未受割禮的人,
25Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi punvizitos cxiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn,
26就是埃及、猶大、以東、亞捫、摩押和所有剃除鬢髮,住在曠野的人;因為列國的人都沒有受過割禮,甚至以色列全家的內心也沒有受過割禮。”
26Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj cxiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj logxas en la dezerto; cxar cxiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.