聖經新譯本

Esperanto

Job

1

1約伯的德行與財富烏斯地有一個人,名叫約伯。這人完全、正直,敬畏 神,遠離罪惡。
1Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.
2他生了七男三女。
2Al li naskigxis sep filoj kaj tri filinoj.
3他的家產有七千隻羊、三千匹駱駝、五百對牛、五百頭母驢,並且有許多僕婢。這人在全東方的人中至為尊貴。
3Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.
4他的兒子素常輪流各按自己的日子在家擺設筵席,並且邀請他們的三個姊妹來一同吃喝。
4Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de cxiu el ili, cxiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por mangxi kaj trinki kun ili.
5輪流設宴的日子一過,約伯就差人去叫他們自潔。他清早起來,按他們的數目獻上燔祭。因為他心裡想:“說不定孩子犯了罪,心中褻瀆了 神。”約伯經常這樣作。
5Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj; cxar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam.
6撒但的控告有一天, 神的眾子都來侍立在耶和華面前,撒但也來到他們中間。
6Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo, venis inter ili ankaux Satano.
7耶和華問撒但:“你從哪裡來?”撒但回答耶和華說:“我在地上徘徊,走來走去。”
7Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur gxi.
8耶和華問撒但:“你有沒有注意到我的僕人約伯?世上再也沒有一個人像他那樣完全、正直,敬畏 神,遠離罪惡。”
8Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.
9撒但回答耶和華說:“約伯敬畏 神,難道是無緣無故的嗎?
9Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:CXu vane Ijob timas Dion?
10你不是在他四周圍上籬笆保護他嗎?他的家和他所有的一切,以及他手所作的,你都賜福,他的家產也在地上增添。
10Vi sxirmis ja cxiuflanke lin kaj lian domon, kaj cxion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastigxis sur la tero.
11只要你伸手打擊他所有的一切,他一定當面褻瀆你。”
11Sed etendu nur Vian manon, kaj ektusxu cxion, kion li havas; Vi vidos, cxu li ne blasfemos Vin antaux Via vizagxo.
12耶和華對撒但說:“好吧,他所有的一切都交在你手中,只是不可以伸手害他。”於是撒但從耶和華面前退去。
12Tiam la Eternulo diris al Satano:Jen cxio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaux la Eternulo.
13約伯第一次受試煉有一天,約伯的兒女正在他們長兄的家裡吃飯喝酒的時候,
13Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato,
14有報信的來見約伯,說:“牛正在耕田,母驢在附近吃草的時候,
14venis sendito al Ijob, kaj diris:Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis pasxtigxantaj apud ili,
15示巴人忽然來侵襲,把牛驢擄去,又用刀殺了僕人,只有我一個人逃脫,來向你報告。”
15superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
16這個人還在說話的時候,又有人來說:“ 神的火從天上降下來,把群羊和僕人都燒光了,只有我一個人逃脫,來向你報告。”
16Kiam ankoraux tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la cxielo, bruligis la sxafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
17他還在說話的時候,又有人來說:“迦勒底人分成三隊突襲駱駝,把牠們擄去,又用刀殺了僕人,只有我一個人逃脫,來向你報告。”
17Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:La HXaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
18他還在說話的時候,又有人來說:“你的兒女正在他們長兄的家裡吃飯喝酒的時候,
18Dum tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato;
19沒想到有一陣狂風,從曠野那邊颳來,吹襲房屋的四角,房屋倒塌在他們身上,他們就都死了,只有我一個人逃脫,來向你報告。”
19kaj jen granda vento levigxis de la flanko de la dezerto, pusxis la kvar angulojn de la domo, kaj cxi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
20約伯的堅忍於是約伯起來,撕裂外袍,剃了頭,俯伏在地上敬拜,
20Tiam Ijob levigxis, dissxiris sian veston, pritondis sian kapon, jxetis sin sur la teron, kaj adorklinigxis;
21說:“我赤身出於母胎,也必赤身歸去。賞賜的是耶和華,收回的也是耶和華;耶和華的名是應當稱頌的。”
21kaj li diris:Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.
22在這一切事上,約伯並沒有犯罪,也沒有歸咎於 神。
22Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraux Dio.