1約拿不悅約拿對這事非常不高興,並且發起怒來,
1Tio tre forte cxagrenis Jonan, kaj li ekkoleris.
2就向耶和華禱告,說:“耶和華啊!我還在本國的時候,不是這樣說過嗎?我知道你是有恩典有憐憫的 神,不輕易發怒,並且有豐盛的慈愛,轉意不降災禍,所以我才急忙逃往他施去。
2Kaj li ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, tion mi ja diris, kiam mi estis ankoraux en mia lando; kaj tial mi preferis forkuri en Tarsxisxon, cxar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema kaj kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedauxras malbonon.
3耶和華啊!現在求你取去我的性命吧,因為我死了比活著還好。”
3Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon; cxar pli bone por mi estas morti, ol vivi.
4主安排一棵蓖麻耶和華回答說:“你這樣發怒對不對呢?”
4La Eternulo diris:CXu vi havas grandan cxagrenon?
5約拿出了城,在城東坐下;他在那裡搭了一座棚,坐在棚蔭之下,要看看那城究竟怎樣。
5Jona eliris el la urbo, sidigxis oriente de la urbo, faris al si tie lauxbon, kaj sidigxis sub gxi en la ombro, gxis li vidos, kio estos kun la urbo.
6耶和華 神安排一棵蓖麻,使它長起來高過約拿,成了陰影遮蓋他的頭,免他受苦;約拿因這棵蓖麻,就大大歡暢。
6Dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj gxi elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberigxu el sia suferado. Kaj Jona forte ekgxojis pro la hedero.
7次日黎明的時候, 神安排一條蟲子,蛀蝕這棵蓖麻,蓖麻就枯槁了。
7Sed kiam levigxis la matenrugxo de la sekvanta tago, Dio aperigis vermon, kiu difektis la hederon, kaj gxi forvelkis.
8日出的時候, 神又安排炎熱的東風。烈日曬在約拿的頭上,以致發昏,他就為自己求死,說:“我死了比活著還好。”
8Kaj kiam ekbrilis la suno, Dio aperigis bruligan orientan venton, kaj la suno turmentis la kapon de Jona tiel, ke li senfortigxis kaj petis por si morton; li diris:Pli bone por mi estas morti, ol vivi.
9 神問約拿:“你因這棵蓖麻這樣發怒,對不對呢?”約拿說:“我發怒以至於死都是對的。”
9Tiam Dio diris al Jona:CXu vi havas grandan cxagrenon pro la hedero? Li respondis:Mi havas grandan cxagrenon, ecx gxis deziro al morto.
10主教訓約拿耶和華說:“這棵蓖麻,不是你栽種的,也不是你使它長大的,一夜長成,一夜死去,你尚且愛惜它,
10La Eternulo tiam diris:Vi domagxas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis;
11何況這尼尼微大城,其中不曉得分辨左右手的有十二萬多人,並且有許多牲畜,我怎能不愛惜呢?”
11kaj cxu Mi povus ne domagxi Nineven, la grandan urbon, en kiu trovigxas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?