1陀拉亞比米勒之後,有以薩迦人朵多的孫子,普瓦的兒子陀拉,興起拯救以色列人;他住在以法蓮山地的沙密。
1Post Abimelehx levigxis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isahxarido. Li logxis en SXamir, sur la monto de Efraim.
2陀拉治理以色列人二十三年,就死了,埋葬在沙密。
2Kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en SXamir.
3睚珥在他之後,有基列人睚珥興起治理以色列人二十二年。
3Post li levigxis Jair, Gileadano, kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek du jaroj.
4他有三十個兒子,騎著三十頭驢駒;他們有三十座城,叫作哈倭特.睚珥,直到今日都是在基列地。
4Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; gxis nun oni ilin nomas Vilagxoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead.
5睚珥死了以後,就埋葬在加們。
5Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.
6以色列人違背 神的惡果以色列人又行了耶和華看為惡的事,服事眾巴力和亞斯他錄,以及亞蘭的神、西頓的神、摩押的神、亞捫人的神、非利士人的神;他們離棄了耶和華,不再服事他。
6Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filisxtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.
7耶和華的怒氣向以色列人發作,就把他們交在非利士人的手中和亞捫人的手中。
7Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la Amonidoj.
8從那一年起,他們就迫害欺壓以色列人,就是所有在約旦河東邊,住在亞摩利人之地的以色列人,共十八年。
8Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, cxiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead.
9亞捫人又渡過約旦河去攻打猶大、便雅憫和以法蓮家,以色列人就非常困苦。
9Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaux kontraux Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata.
10以色列人向耶和華哀求,說:“我們得罪了你,因為我們離棄了我們的 神,服事眾巴力。”
10Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante:Ni pekis antaux Vi, cxar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj.
11耶和華對以色列人說:“我不是曾經拯救你們脫離埃及人、亞摩利人、亞捫人和非利士人嗎?
11Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filisxtoj.
12西頓人、亞瑪力人、馬雲人也都壓迫你們;你們向我哀求,我也拯救你們脫離他們的手。
12Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj;
13你們竟離棄了我,服事別的神,因此我不再拯救你們了。
13kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin.
14你們去向你們揀選的神呼求吧!讓他們在你們遭遇患難的時候拯救你們吧。”
14Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.
15以色列人對耶和華說:“我們犯了罪了,你任意對待我們吧;只求你今日拯救我們。”
15Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni cxion, kio placxas al Vi; nur savu nin hodiaux.
16以色列人就從他們中間除去外族人的神,事奉耶和華;耶和華的心因以色列人所受的患難,就很著急。
16Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.
17當時亞捫人聚集起來,在基列安營;以色列人也聚集,在米斯巴安營。
17Kaj kolektigxis la Amonidoj kaj starigxis tendare en Gilead; kolektigxis ankaux la Izraelidoj kaj starigxis tendare en Micpa.
18基列的人民和眾領袖彼此說:“誰先去攻打亞捫人,誰就可以作基列所有居民的首領。”
18Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj:Kiu komencos batalon kontraux la Amonidoj, tiu estos estro de cxiuj logxantoj de Gilead.