聖經新譯本

Esperanto

Judges

11

1耶弗他基列人耶弗他是個英勇的戰士;他是個妓女的兒子;耶弗他是基列所生的。
1Jiftahx, la Gileadano, estis heroa militisto, sed li estis filo de malcxastulino. De Gilead naskigxis Jiftahx.
2基列的妻子也給他生了幾個兒子。他妻子的兒子長大了,就把耶弗他趕出去,對他說:“你不可以在我們的父家繼承產業,因為你是另一個婦人的兒子。”
2Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandigxis, ili forpelis Jiftahxon, kaj diris al li:Vi ne heredos en la domo de nia patro; cxar vi estas filo de alia patrino.
3耶弗他就從他的兄弟面前逃跑,住在陀伯地;有些無賴聚集到他那裡,與他一起出入。
3Tiam Jiftahx forkuris de siaj fratoj kaj eklogxis en la lando Tob. Kaj kolektigxis al Jiftahx sentauxgaj homoj kaj eliradis kun li.
4過了些日子,亞捫人與以色列人爭戰。
4Post kelka tempo ekmilitis la Amonidoj kontraux Izrael.
5亞捫人與以色列人爭戰的時候,基列的眾長老就去,把耶弗他從陀伯請回來。
5Kaj kiam la Amonidoj militis kontraux Izrael, la plejagxuloj de Gilead iris, por preni Jiftahxon el la lando Tob.
6他們對耶弗他說:“請你來作我們的統帥,我們好攻打亞捫人。”
6Kaj ili diris al Jiftahx:Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos kontraux la Amonidoj.
7耶弗他對基列的長老說:“從前你們不是恨我,趕逐我離開我的父家嗎?現在你們遭遇患難的時候,為甚麼到我這裡來呢?”
7Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero?
8基列的長老對耶弗他說:“現在我們回到你這裡來,是要你與我們一同回去,與亞捫人爭戰,你要作我們基列所有居民的首領。”
8Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:Pro tio ni nun revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraux la Amonidoj, kaj vi estos cxe ni estro de cxiuj logxantoj de Gilead.
9耶弗他對基列的長老說:“如果你們帶我回去,攻打亞捫人,耶和華把他們交在我面前,那麼我就可以作你們的首領嗎?”
9Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Se vi revenigas min, por batali kontraux la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, cxu tiam mi estos via estro?
10基列的長老對耶弗他說:“有耶和華在我們中間作證,我們必定照著你的話行。”
10Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:La Eternulo estu auxskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.
11於是耶弗他與基列的長老一同回去了,眾人就立耶弗他作他們的首領,作他們的統帥;耶弗他在米斯巴,在耶和華面前,把自己的一切話都說了出來。
11Tiam Jiftahx iris kun la plejagxuloj de Gilead, kaj la popolo faris lin super si estro kaj kondukanto, kaj Jiftahx eldiris cxiujn siajn vortojn antaux la Eternulo en Micpa.
12耶弗他先與亞捫人交涉耶弗他派遣使者去見亞捫人的王,說:“我跟你有甚麼關係呢?你竟到我這裡來攻打我的土地呢?”
12Jiftahx sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraux mia lando?
13亞捫人的王對耶弗他的使者說:“因以色列人從埃及上來的時候,奪了我的土地,從亞嫩河到雅博河,直到約旦河;現在你要把它和和平平地交還。”
13Kaj la regxo de la Amonidoj diris al la senditoj de Jiftahx:Pro tio, ke Izrael prenis mian landon, kiam li iris el Egiptujo, de Arnon gxis Jabok kaj gxis Jordan; nun redonu gxin al mi en paco.
14耶弗他又再派使者去見亞捫人的王,
14Tiam Jiftahx duan fojon sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj,
15對他說:“耶弗他這樣說:‘以色列人並沒有奪取過摩押地和亞捫人的土地。
15kaj dirigis al li:Tiel diris Jiftahx:Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj;
16以色列人從埃及上來的時候,是走過曠野到紅海,到了加低斯;
16cxar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto gxis la Rugxa Maro kaj venis al Kadesx;
17就派遣使者去見以東王,說:求你讓我們經過你的領土。以東王卻不答應;又派遣使者去見摩押王,摩押王也不肯;以色列人就住在加低斯。
17kaj tiam Izrael sendis senditojn al la regxo de Edom, por diri:Permesu al mi trairi vian landon; sed la regxo de Edom ne konsentis; ankaux al la regxo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadesx;
18以後,他們走過曠野,繞過以東地和摩押地,到了摩押地的東邊,在亞嫩河那邊安營;他們並沒有進入摩押境內,因為亞嫩河是摩押的邊界。
18kaj li iris tra la dezerto kaj cxirkauxis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj starigxis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, cxar Arnon estas la limo de Moab.
19以色列人又派遣使者去見亞摩利人的王西宏,就是希實本王,對他說:求你讓我們經過你的領土,到我們自己的地方去。
19Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, regxo de HXesxbon, kaj Izrael diris al li:Permesu al ni trairi vian landon gxis mia loko;
20西宏卻不信任以色列人,不讓他們經過他的境界;西宏聚集了他所有的人民,在雅雜安營,與以色列人爭戰。
20sed Sihxon ne volis, ke Izrael trairu liajn limojn; kaj Sihxon kolektis sian tutan popolon, kaj ili starigxis tendare en Jahac kaj batalis kontraux Izrael.
21耶和華以色列的 神,把西宏和他所有的人民都交在以色列人手中,以色列人擊殺了他們,奪取了住在那地的亞摩利人的全地,
21Kaj la Eternulo, Dio de Izrael, transdonis Sihxonon kaj lian tutan popolon en la manojn de Izrael, kiu venkobatis ilin; kaj Izrael ekposedis la tutan landon de la Amoridoj, kiuj logxis en tiu lando.
22佔領了亞摩利人四周的境界,從亞嫩河到雅博河,從曠野直到約旦河。
22Kaj ili ekposedis la tutan regionon de la Amoridoj, de Arnon gxis Jabok kaj de la dezerto gxis Jordan.
23現在耶和華以色列的 神,已經把亞摩利人從他的子民以色列人面前趕走了,你竟要佔有這地嗎?
23Tiamaniere la Eternulo, Dio de Izrael, forpelis la Amoridojn de antaux Lia popolo Izrael; kaj vi volas preni gxian posedajxon?
24你不是應佔有你的神基抹要你佔有的地嗎?我們不是應佔有耶和華我們的 神,從我們面前趕走的人的一切地嗎?
24Tion, kion posedigas al vi Kemosx, via dio, tion posedu; sed cxiun, kiun la Eternulo, nia Dio, forpelis de antaux ni, tiun ni heredos.
25現在難道你比摩押王西撥的兒子巴勒還強嗎?他曾經與以色列人爭競嗎?或是與以色列人交戰過嗎?
25CXu vi estas pli bona ol Balak, filo de Cipor kaj regxo de Moab? cxu tiu malpacis kun Izrael aux militis kontraux li?
26以色列人住在希實本和屬希實本的村鎮,亞羅珥和亞羅珥的村鎮,以及亞嫩河沿岸的一切城市,已經有三百年了;在這時期內,你們為甚麼沒有奪回這些地方呢?
26De la tempo, kiam Izrael eklogxis en HXesxbon kaj en gxiaj dependajxoj kaj en Aroer kaj en gxiaj dependajxoj, kaj en cxiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?
27我沒有得罪你,你竟惡待我,攻打我;願審判者耶和華今日在以色列人和亞捫人中間,判斷是非。’”
27Mi ne pekis kontraux vi, kaj vi faras al mi malbonon, militante kontraux mi. La Eternulo, la Jugxanto, jugxu nun inter la Izraelidoj kaj la Amonidoj.
28但亞捫人的王不聽從耶弗他差派人去對他所說的話。
28Sed la regxo de Amon ne atentis la vortojn de Jiftahx, kiujn cxi tiu sendis al li.
29耶弗他許願那時耶和華的靈臨到耶弗他身上,他就經過基列和瑪拿西,經過基列的米斯巴,又從基列的米斯巴去到亞捫人那裡。
29Kaj venis sur Jiftahxon la spirito de la Eternulo, kaj li trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj.
30耶弗他向耶和華許願,說:“如果你真的把亞捫人交在我手裡,
30Kaj Jiftahx faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn,
31我從亞捫人那裡平平安安回來的時候,無論誰先從我的家門出來迎接我,他就必歸耶和華,我也必把他當作燔祭。”
31tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi felicxe revenos de la Amonidoj-tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon.
32於是耶弗他去到亞捫人那裡攻打他們,耶和華把他們交在他手裡。
32Kaj Jiftahx venis al la Amonidoj, por batali kontraux ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn manojn.
33於是他從亞羅珥開始擊殺他們,去到米匿,直到亞備勒.基拉明,共二十座城,是一場大擊殺;這樣,亞捫人就在以色列人面前被制伏了。
33Kaj li venkobatis ilin de Aroer gxis Minit, dudek urbojn, kaj gxis Abel-Keramim-tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiligxis antaux la Izraelidoj.
34耶弗他還願耶弗他回米斯巴去,到了自己的家,不料,他的女兒拿著鼓、跳著舞,出來迎接他;她是耶弗他的獨生女,除她以外,耶弗他沒有其他的兒女。
34Kaj Jiftahx venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj sxi estis lia sola infano; krom sxi li havis neniun filon nek filinon.
35耶弗他看見了她,就撕裂自己的衣服,說:“啊!我的女兒啊,你真使我憂愁,你叫我太作難了;因為我已經向耶和華開過口許願,我不能收回。”
35Kiam li ekvidis sxin, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malgxojigis! mi malfermis mian busxon antaux la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron.
36她對他說:“我的父親啊,你既然向耶和華開過口許了願,就照著你口裡所說的向我行吧!因為耶和華已經在你的仇敵亞捫人身上,為你報了仇。”
36Kaj sxi diris al li:Mia patro! vi malfermis vian busxon antaux la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via busxo, post kiam la Eternulo faris al vi vengxon kontraux viaj malamikoj, kontraux la Amonidoj.
37她又對自己的父親說:“請你准我這件事吧:給我兩個月時間,讓我和我的同伴去漫遊山間,為我的童貞哀哭。”
37Kaj sxi diris al sia patro:Faru por mi jenon:lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj.
38耶弗他說:“你去吧!”就讓她離去兩個月;她就帶著她的同伴去了,在山上為她的童貞哀哭。
38Kaj li diris:Iru; kaj li forsendis sxin por du monatoj. Kaj sxi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj.
39兩個月後,她回到她的父親那裡,她父親就照他所許的願向她行了。她沒有與男人同過房。以後,在以色列中有個慣例:
39Kaj kiam pasis la du monatoj, sxi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur sxi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj sxi ne ekkonis viron. Kaj farigxis moro en Izrael,
40以色列的女子年年都去哀悼基列人耶弗他的女兒,每年四日。
40ke cxiujare la filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftahx, la Gileadano, dum kvar tagoj en jaro.