1先知哀歎義人絕跡我有禍了!因為我好像夏天採摘的果子,又像摘剩的葡萄,沒有一掛可吃的,也沒有我心所想望早熟的無花果。
1Ho ve al mi! cxar mi farigxis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restajxo de vinberoj, kiu ne trovas beron mangxeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.
2虔敬的人從地上滅絕了,人間也沒有正直的人,人人都埋伏著要流人的血,各人都用網羅獵取自己的兄弟。
2Malaperis piuloj en la lando, kaj ne trovigxas justulo inter la homoj; cxiuj insidas, por versxi sangon, unu la alian cxasas, por pereigi lin.
3他們雙手善於作惡,官長和審判官都要求報酬;達官貴人說出心裡的慾望;他們歪曲了一切。
3Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.
4他們中最好的,也不過像荊棘,最正直的,也不過是有刺的籬笆。你的守望者所預言的日子,和你被鑒察的時候,已經來到;現在他們必要慌亂不安。
4La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.
5不可信靠鄰舍,也不可信任朋友,要守住你的嘴唇,不可向躺在你懷中的妻子透露。
5Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo;
6兒子藐視父親,女兒抗拒母親,媳婦與婆婆作對;人的仇敵就是自己的家人。
6cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontraux sia patrino, bofilino kontraux sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.
7倚靠 神至於我,我卻要仰望耶和華,我要等候那拯救我的 神;我的 神必應允我。
7Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo; mia Dio min auxskultos.
8我的仇敵啊!不要因我的遭遇而高興;我雖然跌倒了,卻必起來;我雖然坐在黑暗裡,耶和華卻必作我的光。
8Ne gxoju pri mi, mia malamikino:kvankam mi falis, mi relevigxos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi.
9我要擔當耶和華的忿怒,因為我得罪了他,直到他審斷我的案件,為我主持公道;他必把我領出來,到光明中去,我就得見他的公義。
9La koleron de la Eternulo mi portos, cxar mi pekis antaux Li, gxis Li esploros mian aferon kaj faros jugxon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon.
10我的仇敵看見了,就必蒙羞,就是那曾經對我說:“耶和華你的 神在哪裡”的人,我必親眼看見他遭報;那時,他必被人踐踏,好像街上的泥土。
10Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto sxin kovros pro tio, ke sxi diris al mi:Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj sxin rigardos tiam, kiam sxi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.
11歸向與復興必有一天,你要重建你的城牆;到那日,你的地界必擴展到遠方。
11En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la legxo disvastigxos malproksime.
12那日,必有人來歸你,從亞述到埃及,從埃及到大河,從這海到那海,從這山到那山,必有人來歸你。
12En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo gxis la Rivero, de maro gxis maro, kaj de monto gxis monto.
13然而,大地因其中居民的緣故,又因他們行為的惡果,必一片荒涼。
13La lando estos dezerta pro gxiaj logxantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.
14主樂意施恩求你用你的杖牧放你的子民,就是你產業的羊群,他們安然獨居在樹林裡,在佳美的田園中;願他們在巴珊和基列得著牧養,像古時一樣。
14Pasxtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan sxafaron, kiu logxas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili pasxtigxu en Basxan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.
15就像你從埃及地出來的時候一樣,把奇事顯給我們看。
15Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindajxojn.
16願萬國看見,就為自己的一切勢力而慚愧;願他們用手掩口,耳朵變聾。
16La nacioj vidos kaj hontos, malgraux ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la busxon, iliaj oreloj surdigxos.
17願他們舔土像蛇,又像在地上腹行的動物。願他們戰戰兢兢地從他們的要塞出來,帶著驚慌的心來到耶和華我們的 神那裡,因你的緣故而懼怕。
17Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampajxoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kasxejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.
18主赦免罪孽有何神像你,赦免罪孽,不追究產業之餘民的過犯呢?他不永遠懷怒,因為他喜愛憐憫。
18Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari?
19他必再憐愛我們,把我們的罪孽都踐踏在腳下,又把我們的一切罪惡都投在深海裡。
19Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn.
20你必向雅各顯誠實,向亞伯拉罕施慈愛,就是古時,你起誓應許我們列祖的。
20Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.