1人民沿途埋怨,惹怒耶和華人民發怨言,惡聲達到耶和華的耳中;耶和華聽見了,就發烈怒;耶和華的火就在他們中間焚燒,燒毀了營地的邊界。
1Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfelicxo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion auxdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj gxi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro.
2人民向摩西呼求,摩西懇求耶和華,火就熄了,
2Tiam la popolo ekkriis al Moseo, kaj Moseo pregxis al la Eternulo, kaj la fajro estingigxis.
3就稱那地方作他備拉,因為耶和華的火曾在他們中間焚燒。
3Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, cxar brulis inter ili la fajro de la Eternulo.
4他們中間的閒雜人起了貪慾,甚至連以色列人也哭著說:“誰給我們肉吃呢?
4Kaj la aligxinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaux la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu mangxigos al ni viandon?
5我們記得在埃及的時候,可以不花錢吃魚,還有黃瓜、西瓜、韭菜、蔥和蒜。
5Ni memoras la fisxojn, kiujn ni mangxis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn.
6現在我們的心都枯乾了;除了這嗎哪以外,在我們眼前,甚麼都沒有。”
6Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom cxi tiu manao antaux niaj okuloj.
7這嗎哪仿佛芫荽子,又好像珍珠。
7Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj gxia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio.
8人民走來走去,把嗎哪拾起來,或用磨磨碎,或用臼搗碎,或用鍋煮,或做成餅,它的滋味好像油餅的滋味。
8La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelsxtonoj aux pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el gxi kukojn; kaj gxia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj.
9夜間露水降在營上的時候,嗎哪也隨著降下來。
9Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur gxin ankaux la manao.
10摩西聽見人民都在各人的帳棚門口哀哭,耶和華就大發烈怒,摩西也不高興。
10Moseo auxdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, cxiu cxe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis.
11摩西對耶和華說:“你為甚麼苦待你的僕人,為甚麼我沒有在你面前蒙恩呢?竟把管理這人民的重擔全放在我身上呢?
11Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min?
12這人民豈是我懷的胎,豈是我生的嗎?你竟對我說:‘把他們抱在懷裡,像養育之父抱吃奶的孩子,直抱到你起誓應許給他們們列祖的地方去。’
12CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj?
13我從哪裡得肉給這人民吃呢?因為他們都向我哭著說:‘你給我們肉吃吧!’
13Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi.
14我不能獨自擔當管理這人民的責任,因為實在太重了。
14Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi estas tro peza por mi.
15你既然這樣待我,如果我在你面前蒙恩,求你把我殺了,免得我看見自己的苦楚。”
15Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi placxas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfelicxon.
16耶和華叫摩西選立七十長老耶和華對摩西說:“你要從以色列的長老中為我召聚七十個人,就是你認識的民間的長老和官長,領他們到會幕那裡,叫他們與你一同站在那裡。
16Tiam la Eternulo diris al Moseo:Kolektu al Mi sepdek virojn el la plejagxuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la plejagxuloj de la popolo kaj gxiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al la tabernaklo de kunveno, ke ili starigxu tie kun vi.
17我要在那裡降臨,與你說話,也要把在你身上的靈,分給他們,他們就與你一同擔當管理人民的責任,免得你獨自擔當。
17Kaj Mi mallevigxos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la sxargxon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.
18你要對人民說:‘你們應當自潔,預備明天可以吃肉,因為你們哭著向耶和華說:“誰給我們肉吃呢?”所以耶和華必給你們肉吃。
18Kaj al la popolo diru:Preparigxu por morgaux, kaj vi mangxos viandon; cxar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante:Kiu mangxigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo-tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi mangxos.
19你們不是吃一天兩天,不是吃五天十天,也不是吃二十天,
19Ne dum unu tago vi mangxos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj;
20而是吃一個整月,直到肉從你們的鼻孔裡噴出來,成為你們厭惡的東西;因為你們輕視了住在你們中間的耶和華,在他面前哭著說:“我們為甚麼出埃及呢?”’”
20sed dum tuta monato, gxis gxi eliros tra viaj nazotruoj kaj farigxos al vi abomenajxo, pro tio, ke vi malsxatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaux Li, dirante:Por kio ni eliris el Egiptujo?
21摩西說:“這與我同住的人,能行的男人就有六十萬,你還說:‘我要給他們肉吃,使他們可以吃一個整月。’
21Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili mangxos dum tuta monato!
22難道把羊群和牛群都給他們宰了,就夠他們吃嗎?或是把海裡所有的魚都給他們聚了來,就夠他們吃嗎?”
22CXu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke suficxu por ili? aux cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke suficxu por ili?
23耶和華對摩西說:“耶和華的手臂縮短了嗎?現在你要看看我的話應驗不應驗。”
23Tiam la Eternulo diris al Moseo:CXu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, aux ne.
24於是摩西出來,把耶和華的話告訴人民,又從民間的長老中召聚了七十個人來,使他們站在會幕的周圍。
24Kaj Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo; kaj li kolektis sepdek virojn el la plejagxuloj de la popolo, kaj li starigis ilin cxirkaux la tabernaklo.
25耶和華在雲中降臨,對摩西說話,把摩西身上的靈,分給那七十個長老;靈停在他們身上的時候,他們就說預言,以後卻沒有再說。
25Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejagxulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne cxesis.
26那時還有兩個人留在營裡;一個名叫伊利達,一個名叫米達;靈也停在他們身上。他們原是在被錄取的人中,卻沒有到會幕那裡去;他們就在營裡說預言。
26Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito-cxar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo-kaj ili ekprofetis en la tendaro.
27有個少年人跑來,告訴摩西:“伊利達和米達在營中說預言。”
27Tiam kuris junulo kaj raportis al Moseo, kaj diris:Eldad kaj Medad profetas en la tendaro.
28摩西的侍從,嫩的兒子約書亞,就是摩西所揀選的,回答說:“我主,摩西,請你制止他們。”
28Kaj respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de lia juneco, kaj diris:Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili.
29摩西對他說:“你為我的緣故嫉妒嗎?但願耶和華的人民都是先知,但願耶和華把他的靈降在他們身上。”
29Sed Moseo diris al li:CXu vi jxaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo farigxu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin.
30於是摩西和以色列的長老,都回營去了。
30Kaj revenis Moseo en la tendaron, li kaj la plejagxuloj de Izrael.
31有風從耶和華那裡吹起,把鵪鶉由海面颳來,散落在營地;鵪鶉在營的四周,這邊約有一天的路程,那邊約有一天的路程,離地面約有一公尺。
31Kaj vento elmovigxis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj jxetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, cxirkaux la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero.
32耶和華降下鵪鶉人民起來,那一天終日終夜,並次日一整天,都在捕捉鵪鶉,最少的也捕捉了約二千公升;他們都擺在營地的四周。
32Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgauxan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek hxomerojn; kaj ili diskusxigis ilin al si cxirkaux la tendaro.
33肉在他們牙齒之間,還沒有嚼爛,耶和華的怒氣就向人民發作,用極重的災禍擊打他們。
33Kiam la viando estis ankoraux inter iliaj dentoj kaj ankoraux ne estis konsumita, ekflamis kontraux la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo.
34於是那地方名叫基博羅.哈他瓦,因為他們在那裡埋葬起了貪慾的人。
34Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-Hataava, cxar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis.
35人民從基博羅.哈他瓦起行,到哈洗錄去,就住在哈洗錄。
35De Kibrot-Hataava la popolo ekvojiris al HXacerot kaj restis en HXacerot.