聖經新譯本

Esperanto

Numbers

10

1製造銀號耶和華對摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2“你要用銀子作兩枝號,要錘出來的,可以用來召集會眾,也可以叫會眾拔營起行。
2Faru al vi du argxentajn trumpetojn, forgxitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmovigxado de la tendaroj.
3吹號的時候,全體會眾都要到你那裡,聚集在會幕的門口。
3Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektigxu al vi la tuta komunumo antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.
4如果單吹一枝,眾領袖,就是以色列的族長,都要到你那裡聚集。
4Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektigxu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.
5你們吹大聲的時候,那在東邊的營,都要起行。
5Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras oriente.
6你們第二次吹大聲的時候,那在南邊的營,都要起行;他們要起行,必須吹大聲。
6Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmovigxi.
7但召集會眾的時候,你們要吹號,卻不要吹大聲。
7Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.
8亞倫的子孫作祭司的要作吹號的;這要作你們世世代代永遠的條例。
8Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi legxo eterna en viaj generacioj.
9你們在本地與欺壓你們的仇敵作戰的時候,就要吹大聲,使你們在耶和華你們的 神面前得蒙記念,也得拯救脫離你們的仇敵。
9Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraux malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraux viaj malamikoj.
10此外,在你們快樂的日子和指定的節期,以及月朔,你們獻燔祭和平安祭的時候,也要吹號,這都要在你們的 神面前替你們作為記念;我是耶和華你們的 神。”
10Kaj en la tago de via gxojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj cxe viaj bruloferoj kaj cxe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaux via Dio:Mi estas la Eternulo, via Dio.
11由西奈起程之次序第二年二月二十日,雲彩從法櫃的帳幕收上去的時候,
11En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, levigxis la nubo de super la tabernaklo de atesto.
12以色列人就從西奈曠野按站起行;雲彩在巴蘭曠野停住了。
12Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.
13這是他們第一次照著耶和華藉摩西吩咐他們的起程。
13Kaj ili elmovigxis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.
14猶大營的旗號,按著他們的隊伍,首先起行;統領隊伍的,是亞米拿達的兒子拿順。
14Kaj unue elmovigxis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Nahxsxon, filo de Aminadab.
15統領以薩迦支派隊伍的,是蘇押的兒子拿坦業。
15Kaj super la tacxmento de la tribo de la Isahxaridoj estis Netanel, filo de Cuar.
16統領西布倫支派隊伍的,是希倫的兒子以利押。
16Kaj super la tacxmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de HXelon.
17帳幕拆下來以後,革順的子孫和米拉利的子孫,就抬著帳幕起行。
17Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmovigxis la filoj de Gersxon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.
18流本營的旗號,按著他們的隊伍起行;統領隊伍的,是示丟珥的兒子以利蓿。
18Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de Ruben laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elicur, filo de SXedeur.
19統領西緬支派的,是蘇利沙代的兒子示路蔑。
19Kaj super la tacxmento de la tribo de la Simeonidoj estis SXelumiel, filo de Curisxadaj.
20統領迦得支派隊伍的,是丟珥的兒子以利雅薩。
20Kaj super la tacxmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.
21哥轄人抬著聖物起行;他們到達之前,人已經把帳幕豎立起來。
21Kaj elmovigxis la Kehatidoj, portantaj la sanktajxojn; sed oni starigis la tabernaklon antaux ilia alveno.
22以法蓮營的旗號,按著他們的隊伍起行;統領隊伍的,是亞米忽的兒子以利沙瑪。
22Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elisxama, filo de Amihud.
23統領瑪拿西支派隊伍的,是比大蓿的兒子迦瑪列。
23Kaj super la tacxmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.
24統領便雅憫支派隊伍的,是基多尼的兒子亞比但。
24Kaj super la tacxmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.
25但營的旗號,作眾營的後隊,按著他們的隊伍起行;統領隊伍的,是亞米沙代的兒子亞希以謝。
25Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de cxiuj tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Ahxiezer, filo de Amisxadaj.
26統領亞設支派隊伍的,是俄蘭的兒子帕結。
26Kaj super la tacxmento de la tribo de la Asxeridoj estis Pagiel, filo de Ohxran.
27統領拿弗他利支派隊伍的,是以南的兒子亞希拉。
27Kaj super la tacxmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Ahxira, filo de Enan.
28這是以色列人起行的時候,按著他們的隊伍起行的次序。
28Tiaj estis la marsxoj de la Izraelidoj laux iliaj tacxmentoj. Kaj ili elmovigxis.
29摩西對自己的岳父米甸人流珥的兒子何巴說:“我們要起行到耶和華應許的地方去,他曾說:‘我要把那地賜給你們’,現在求你與我們同去,我們必善待你,因為耶和華對以色列已經應許福樂。”
29Kaj Moseo diris al HXobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo:Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris:GXin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, cxar la Eternulo promesis bonon al Izrael.
30何巴對摩西說:“我不去,我要歸回我本地本族那裡去。”
30Sed tiu diris al li:Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.
31摩西說:“求你不要離開我們,因為你知道我們應怎樣在曠野安營,你可以作我們的眼目。
31Kaj li diris:Ho, ne forlasu nin; cxar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;
32如果你與我們同去,將來耶和華用甚麼好處待我們,我們也必用甚麼好處待你。”
32se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.
33以色列人從耶和華的山起行,行了三天的路程,耶和華的約櫃在他們前面行了三天的路程,為他們尋找安息的地方。
33Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaux ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.
34他們拔營起行的時候,日間總有耶和華的雲彩在他們上頭。
34Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.
35約櫃起行的時候,摩西就說:“耶和華啊,求你起來,願你的仇敵四散;願恨你的人從你面前逃跑。”
35Kaj cxiufoje, kiam la kesto elmovigxis, Moseo diradis:Levigxu, ho Eternulo, kaj disjxetigxu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizagxo.
36約櫃停住的時候,他就說:“耶和華啊,求你歸來,回到以色列的千萬人中。”
36Kaj kiam gxi haltis, li diradis:Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.