聖經新譯本

Esperanto

Numbers

9

1在西奈守逾越節以色列人出埃及地以後,第二年正月,耶和華在西奈曠野吩咐摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato, dirante:
2“以色列人要在指定的時間守逾越節,
2La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo.
3就是本月十四日,黃昏的時候,你們要在指定的時間守這節,要照著這節的一切律例和一切典章而行。”
3En la dek-kvara tago de cxi tiu monato, cxirkaux la vespero, faru gxin en gxia tempo; laux cxiuj gxiaj legxoj kaj laux cxiuj gxiaj instrukcioj faru gxin.
4於是,摩西吩咐以色列人要守逾越節。
4Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili faru la Paskon.
5他們就在正月十四日,黃昏的時候,在西奈曠野守了逾越節;耶和華怎樣吩咐了摩西,以色列人就怎樣行了。
5Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.
6有幾個人因為觸著死人而不潔淨,以致他們不能在那一天守逾越節;當日他們來到摩西和亞倫面前。
6Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektusxo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaux Moseon kaj Aaronon en tiu tago;
7這些人對摩西說:“我們雖然因為接觸死人而不潔淨,為甚麼我們被拒絕,不能在以色列人中,在指定的時間獻耶和華的供物呢?”
7kaj tiuj homoj diris al li:Ni estas malpuraj pro ektusxo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en gxia tempo inter la Izraelidoj?
8摩西對他們說:“你們且等候,我要去聽耶和華對你們有甚麼吩咐。”
8Kaj Moseo diris al ili:Staru; mi auxskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.
9耶和華對摩西說:
9Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
10“你要告訴以色列人說:你們或你們的後代中,如果有人因為接觸死人而成為不潔淨,或因到遠方旅行,他還要向耶和華守逾越節;
10Parolu al la Izraelidoj, dirante:Se iu el vi aux el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektusxo de mortinta homo, aux se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo.
11他們要在二月十四日,黃昏的時候,守逾越節,同時要吃無酵餅和苦菜;
11En la dua monato, en la dek-kvara tago, cxirkaux la vespero ili faru gxin; kun macoj kaj maldolcxaj herboj ili gxin mangxu.
12一點也不留到早晨,羊羔的骨頭,一根也不可折斷;他們要照著逾越節的一切律例守節。
12Ili ne lasu iom el gxi gxis la mateno, kaj oston ili ne rompu en gxi; laux cxiuj ritoj de la Pasko ili faru gxin.
13但那潔淨的,又不在路上旅行的人,如果忽略守逾越節,那人就要從自己的民中被剪除,因為他沒有在指定的時間內獻上耶和華的供物,那人必擔當自己的罪。
13Sed se iu estas pura kaj ne trovigxas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermigxos el inter sia popolo, cxar oferon al la Eternulo li ne alportis en gxia tempo; sian pekon portos tiu homo.
14如果有外人寄居在你們中間,想要向耶和華守逾越節,他就必須照著逾越節的條例和典章而行;不論是外人或是本地人,只有一樣的條例。”
14Kaj se logxos cxe vi fremdulo, li ankaux faru Paskon al la Eternulo; laux la rito de la Pasko kaj laux gxia regularo li faru:sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indigxeno.
15雲彩覆蓋會幕(出40:34~38)在豎立帳幕的那一天,有雲彩遮蓋著帳幕,就是法櫃的帳幕;到了晚上,雲彩在帳幕上,形狀像火,直到早晨。
15En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaux aspekto de fajro gxis la mateno.
16常常是這樣:白天有雲彩遮蓋帳幕,夜間雲彩形狀像火。
16Tiel estis cxiam:nubo gxin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto.
17雲彩甚麼時候從會幕上收去,以色列人就起行;雲彩在甚麼地方停住,以色列人就在那裡安營。
17Kaj kiam levigxadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste elmovigxadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj.
18以色列人照著耶和華的吩咐起行,也照著耶和華的吩咐安營;雲彩在帳幕上停留多久,他們就安營多久。
18Laux la ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmovigxadis, kaj laux la ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare.
19如果雲彩多日停留在帳幕上,以色列人就遵守耶和華的吩咐,不起行。
19Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmovigxadis.
20有時雲彩停留在帳幕上只有幾天,他們就照著耶和華的吩咐安營;也照著耶和華的吩咐起行。
20Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laux la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laux la ordono de la Eternulo elmovigxadis.
21有時雲彩從晚上到早晨停住;到了早晨,雲彩一收上去,他們就起行;有時雲彩從白晝到晚上都停住;雲彩一收上去,他們就起行。
21Iufoje la nubo restadis de vespero gxis mateno; tiam, kiam la nubo levigxis matene, ili elmovigxadis; iufoje tagon kaj nokton-kiam la nubo levigxis, ili elmovigxadis.
22雲彩停留在帳幕上不論有多久,或兩天、或一月、或一年,以色列人就安營,不起行;雲彩一收上去,他們就起行。
22Iufoje du tagojn aux monaton aux pli longan tempon-kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super gxi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmovigxadis; sed kiam gxi levigxis, ili elmovigxadis.
23他們照著耶和華的吩咐安營,也照著耶和華的吩咐起行。他們遵守耶和華吩咐的,就是照著耶和華藉摩西吩咐的。
23Laux la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laux la ordono de la Eternulo ili elmovigxadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.