1以色列人第二次數點人口瘟疫以後,耶和華對摩西和亞倫的兒子以利亞撒說:
1Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante:
2“你們要把以色列會眾,從二十歲以上,在以色列中能出去打仗的,按著他們的父家,計算數目。”
2Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, laux iliaj patrodomoj, cxiujn militkapablajn en Izrael.
3於是,摩西和以利亞撒祭司在摩押曠野,就是在耶利哥附近的約旦河邊,告訴他們:
3Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jerihxa Jordan, dirante:
4“從二十歲以上的,你們都要登記數目。”這是照著耶和華吩咐摩西的。從埃及地出來的以色列人計有:
4Kalkulu la popolon en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.
5以色列的長子流本:流本的子孫,屬哈諾的,有哈諾家族;屬法路的,有法路家族;
5Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben:de HXanohx, la familio de la HXanohxidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj;
6屬希斯倫的,有希斯倫家族;屬迦米的,有迦米家族。
6de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj.
7這些是流本的家族;他們被數點的,共有四萬三千七百三十人。
7Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.
8法路的兒子是以利押;
8Kaj la filoj de Palu:Eliab.
9以利押的兒子是尼母利、大坍、亞比蘭。這大坍和亞比蘭原是從會眾中選拔出來的,他們和可拉一黨的人一起與耶和華爭吵,也與摩西和亞倫爭吵的時候,
9Kaj la filoj de Eliab:Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraux Moseo kaj Aaron en la anaro de Korahx, kiam ili ribelis kontraux la Eternulo
10地開了口,把他們和可拉吞了下去;可拉與他的同黨都死了,那時有火吞滅了二百五十個人,他們成了警戒。
10kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj Korahxon cxe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili farigxis averto.
11但是,可拉的子孫卻沒有死亡。
11Sed la filoj de Korahx ne mortis.
12西緬子孫,按著家族,屬尼母利的,有尼母利家族;屬雅憫的,有雅憫家族;屬雅斤的,有雅斤家族;
12La filoj de Simeon laux iliaj familioj:de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jahxin, la familio de la Jahxinidoj;
13屬謝拉的,有謝拉家族;屬掃羅的,有掃羅家族。
13de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj; de SXaul, la familio de la SXaulidoj.
14這些就是西緬的各家族,共有二萬二千二百人。
14Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.
15迦得子孫,按著家族,屬洗分的,有洗分家族;屬哈基的,有哈基家族;屬書尼的,有書尼家族;
15La filoj de Gad laux iliaj familioj:de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de HXagi, la familio de la HXagiidoj; de SXuni, la familio de la SXuniidoj;
16屬阿斯尼的,有阿斯尼家族;屬以利的,有以利家族;
16de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj;
17屬亞律的,有亞律家族;屬亞列利的,有亞列利家族。
17de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj.
18這些就是迦得子孫的各家族,按著他們各家族被數點的,共有四萬零五百人。
18Tio estas la familioj de la Gadidoj, laux ilia nombro kvardek mil kvincent.
19猶大的兒子是珥和俄南;這珥和俄南都死在迦南地。
19La filoj de Jehuda:Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana.
20猶大子孫,按著家族,屬示拉的,有示拉家族;屬謝拉的,有謝拉家族。
20Kaj la filoj de Jehuda laux iliaj familioj estis:de SXela, la familio de la SXelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj.
21法勒斯的子孫,屬希斯崙的,有希斯崙家族;屬哈母勒的,有哈母勒家族。
21Kaj la filoj de Perec estis:de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de HXamul, la familio de la HXamulidoj.
22這些就是猶大的各家族,按著他們各家族被數點的,共有七萬六千五百人。
22Tio estas la familioj de Jehuda, laux ilia nombro sepdek ses mil kvincent.
23以薩迦的子孫,按著家族,屬陀拉的,有陀拉家族;屬普瓦的,有普瓦家族;
23La filoj de Isahxar laux iliaj familioj:de Tola, la familio de la Tolaidoj; de Puva, la familio de la Puvaidoj;
24屬雅述的,有雅述家族;屬伸崙的,有伸崙家族。
24de Jasxub, la familio de la Jasxubidoj; de SXimron, la familio de la SXimronidoj.
25這些就是以薩迦的各家族,按著他們各家族被數點的,共有六萬四千三百人。
25Tio estas la familioj de Isahxar, laux ilia nombro sesdek kvar mil tricent.
26西布倫的子孫,按著家族,屬西烈的,有西烈家族;屬以倫的,有以倫家族;屬雅利的,有雅利家族。
26La filoj de Zebulun laux iliaj familioj:de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jahxleel, la familio de la Jahxleelidoj.
27這些就是西布倫的各家族,按著他們各家族被數點的,共有六萬零五百人。
27Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laux ilia nombro sesdek mil kvincent.
28約瑟的兒子,按著家族,有瑪拿西和以法蓮。
28La filoj de Jozef laux iliaj familioj:Manase kaj Efraim.
29瑪拿西的子孫,屬瑪吉的,有瑪吉家族;瑪吉生基列;屬基列的,有基列家族。
29La filoj de Manase:de Mahxir, la familio de la Mahxiridoj; kaj de Mahxir naskigxis Gilead; de Gilead, la familio de la Gileadidoj.
30以下就是基列的子孫:屬伊以謝的,有伊以謝家族;屬希勒的,有希勒家族;
30Jen estas la filoj de Gilead:de Iezer, la familio de la Iezeridoj; de HXelek, la familio de la HXelekidoj;
31屬亞斯列的,有亞斯列家族;屬示劍的,有示劍家族;
31kaj de Asriel, la familio de la Asrielidoj; kaj de SXehxem, la familio de la SXehxemidoj;
32屬示米大的,有示米大家族;屬希弗的,有希弗家族。
32kaj de SXemida, la familio de la SXemidaidoj; kaj de HXefer, la familio de la HXeferidoj.
33希弗的兒子西羅非哈沒有兒子,只有女兒;西羅非哈的女兒名叫瑪拉、挪阿、曷拉、密迦、得撒。
33Kaj Celofhxad, filo de HXefer, ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj la nomoj de la filinoj de Celofhxad estis:Mahxla kaj Noa kaj HXogla kaj Milka kaj Tirca.
34這些就是瑪拿西的各家族,他們被數點的,共有五萬二千七百人。
34Tio estas la familioj de Manase, laux ilia nombro kvindek du mil sepcent.
35以下就是以法蓮的子孫:按著家族,屬書提拉的,有書提拉家族;屬比結的,有比結家族;屬他罕的,有他罕家族。
35Jen estas la filoj de Efraim laux iliaj familioj:de SXutelahx, la familio de la SXutelahxidoj; de Behxer, la familio de la Behxeridoj; de Tahxan, la familio de la Tahxanidoj.
36書提拉的子孫,屬以蘭的,有以蘭家族。
36Kaj jen estas la filoj de SXutelahx:de Eran, la familio de la Eranidoj.
37這些就是以法蓮子孫的各家族,按著他們各家族被數點的,共有三萬二千五百人。按著他們的家族,這些都是約瑟的子孫。
37Tio estas la familioj de la filoj de Efraim, laux ilia nombro tridek du mil kvincent. Tio estas la filoj de Jozef laux iliaj familioj.
38便雅憫的子孫,按著家族,屬比拉的,有比拉家族;屬亞實別的,有亞實別家族;屬亞希蘭的,有亞希蘭家族;
38La filoj de Benjamen laux iliaj familioj:de Bela, la familio de la Belaidoj; de Asxbel, la familio de la Asxbelidoj; de Ahxiram, la familio de la Ahxiramidoj;
39屬書反的,有書反家族;屬戶反的,有戶反家族。
39de SXefufam, la familio de la SXefufamidoj; de HXufam la familio de la HXufamidoj.
40比拉的眾子是亞勒、乃幔;屬亞勒的,有亞勒家族;屬乃幔的,有乃幔家族。
40Kaj la filoj de Bela estis:Ard kaj Naaman; de Ard, la familio de la Ardidoj; de Naaman, la familio de la Naamanidoj.
41這些就是便雅憫的子孫,按著他們的家族,他們被數點的,共有四萬五千六百人。
41Tio estas la filoj de Benjamen laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil sescent.
42以下是但的子孫:按著家族,屬書含的,有書含家族;按著家族,這些就是但的各家族。
42Jen estas la filoj de Dan laux iliaj familioj:de SXuhxam, la familio de la SXuhxamidoj. Tio estas la familioj de Dan laux iliaj familioj.
43書含所有的家族,被數點的,共有六萬四千四百人。
43CXiuj familioj de la SXuhxamidoj prezentis la nombron de sesdek kvar mil kvarcent.
44亞設的子孫,按著他們的家族,屬音拿的,有音拿家族;屬亦施葦的,有亦施葦家族;屬比利亞的,有比利亞家族。
44La filoj de Asxer laux iliaj familioj:de Jimna, la familio de la Jimnaidoj; de Jisxvi, la familio de la Jisxviidoj; de Beria, la familio de la Beriaidoj.
45比利亞的子孫,屬希別的,有希別家族;屬瑪結的,有瑪結家族。
45De la filoj de Beria:de HXeber, la familio de la HXeberidoj; de Malkiel, la familio de la Malkielidoj.
46亞設的女兒名叫西拉。
46Kaj la nomo de la filino de Asxer estis Serahx.
47這些就是亞設子孫的各家族,按著他們各家族被數點的,共有五萬三千四百人。
47Tio estas la familioj de la filoj de Asxer, laux ilia nombro kvindek tri mil kvarcent.
48拿弗他利的子孫,按著家族,屬雅薛的,有雅薛家族;屬沽尼的,有沽尼家族;
48La filoj de Naftali laux iliaj familioj:de Jahxceel, la familio de la Jahxceelidoj; de Guni, la familio de la Guniidoj;
49屬耶色的,有耶色家族;屬示冷的,有示冷家族。
49de Jecer, la familio de la Jeceridoj; de SXilem la familio de la SXilemidoj.
50這些就是拿弗他利的各家族,按著他們各家族被數點的,共有四萬五千四百人。
50Tio estas la familioj de Naftali laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil kvarcent.
51以上就是以色列人被數點的,共有六十萬零一千七百三十人。
51Tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj:sescent unu mil sepcent tridek.
52耶和華對摩西說:
52Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
53“你要按著人名數目把地分配給他們作產業。
53Al tiuj estu dividita la tero kiel posedajxo laux la nombro de la nomoj.
54人數多的,你要把產業多分給他們;人數少的,你要把產業少分給他們;要按著數點的人數,把產業分給各人。
54Al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; al cxiu laux lia nombro estu donita lia posedajxo.
55雖然這樣,地還是要藉著抽籤分配;他們要按著自己父家支派的名字,承受產業。
55Sed per loto oni dividu la teron; laux la nomo de siaj patraj triboj ili ricevu posedajxon.
56你要按著所抽的籤,照著人數的多少,把產業分配給他們。”
56Per la loto oni dividu al cxiu lian posedajxon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj.
57以下是按著家族被數點的利未人:屬革順的,有革順家族;屬哥轄的,有哥轄家族;屬米拉利的,有米拉利家族。
57Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laux iliaj familioj:de Gersxon, la familio de la Gersxonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj.
58這些就是利未的各家族:有立尼家族、希伯倫家族、瑪利家族、母示家族、可拉家族。哥轄生暗蘭。
58Jen estas la familioj de Levi:la familio de la Libniidoj, la familio de la HXebronidoj, la familio de la Mahxliidoj, la familio de la Musxiidoj, la familio de la Korahxidoj. Kaj de Kehat naskigxis Amram.
59暗蘭的妻子,名叫約基別,是利未的女兒,是利未在埃及所生的;她給暗蘭生了亞倫、摩西和他們的姊姊米利暗。
59Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Johxebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj sxi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam.
60亞倫生拿答、亞比戶、以利亞撒、以他瑪。
60Kaj al Aaron naskigxis Nadab kaj Abihu kaj Eleazar kaj Itamar.
61拿答和亞比戶在耶和華面前獻凡火的時候,死了。
61Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaux la Eternulon.
62利未人中,從一個月以上被數點的所有男丁,共有二萬三千人。在以色列人中沒有數點他們,因為在以色列人中,沒有把產業分給他們。
62Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, cxiuj virseksuloj en la agxo de pli ol unu monato; cxar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, cxar al ili ne estis donita posedajxo inter la Izraelidoj.
63以上的人就是被摩西和以利亞撒祭司數點的;他們是在摩押平原,耶利哥對面約旦河邊數點以色列人的。
63Tio estas la nombro, kiun kalkulis Moseo kaj la pastro Eleazar, kiuj kalkulis la Izraelidojn sur la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan.
64這些人中間,沒有一個是摩西和亞倫祭司從前在西奈曠野數點以色列人的時候,數點過的。
64Kaj inter ili estis neniu el tiuj, kiujn kalkulis Moseo kaj la pastro Aaron, kiam ili kalkulis la Izraelidojn en la dezerto Sinaj.
65因為耶和華論到他們曾經說過:“他們必死在曠野。”所以除了耶孚尼的兒子迦勒和嫩的兒子約書亞以外,連一個也沒有剩下。
65CXar la Eternulo diris pri ili:Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.