聖經新譯本

Esperanto

Numbers

27

1西羅非哈之眾女兒屬約瑟的兒子瑪拿西的各家族,有瑪拿西的玄孫、瑪吉的曾孫、基列的孫子、希弗的兒子西羅非哈的女兒,名叫瑪拉、挪阿、曷拉、密迦、得撒;她們前來,
1Kaj aliris la filinoj de Celofhxad, filo de HXefer, filo de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, el la familioj de Manase, filo de Jozef; kaj jen estas la nomoj de liaj filinoj:Mahxla kaj Noa kaj HXogla kaj Milka kaj Tirca;
2站在會幕門口,在摩西和以利亞撒祭司、眾領袖和全體會眾面前,說:
2kaj ili starigxis antaux Moseo kaj antaux la pastro Eleazar kaj antaux la estroj kaj la tuta komunumo cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj diris:
3“我們的父親死在曠野,他並不是在那聚集攻擊耶和華的人之中,不屬可拉一黨的人;他死在自己的罪中,只是他沒有兒子。
3Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraux la Eternulo en la anaro de Korahx; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis.
4為甚麼因為我們的父親沒有兒子,就把他的名從他的家族中除掉呢?求你在我們父親的兄弟中,給我們產業。”
4Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, cxar li ne havis filon? Donu al ni posedajxon inter la fratoj de nia patro.
5於是摩西就把她們的案件呈到耶和華面前。
5Kaj Moseo prezentis ilian aferon antaux la Eternulon.
6耶和華對摩西說:
6Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:
7“西羅非哈的女兒說得有理,你一定要在她們父親的兄弟中,給她們產業,要把她們父親的產業給她們。
7Prave parolas la filinoj de Celofhxad; efektive donu al ili heredan posedajxon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedajxon de ilia patro al ili.
8你也要告訴以色列人說:‘一個人死時,如果沒有兒子,就要使他的產業歸給他的女兒。
8Kaj al la Izraelidoj diru jene:Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedajxon al lia filino;
9如果他沒有女兒,就要把他的產業給他的兄弟。
9kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedajxon al liaj fratoj;
10如果他沒有兄弟,就要把他的產業給他父系的兄弟。
10kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedajxon al la fratoj de lia patro;
11如果他父親沒有兄弟,你們就要把他的產業給他家族中最近的親屬,那人就要得他的產業。這要作以色列人的律例、典章,是照著耶和華吩咐摩西的。’”
11kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedajxon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu gxin. Kaj tio estu por la Izraelidoj legxa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
12約書亞承繼摩西的職位(申31:1~8)耶和華吩咐摩西說:“你要上這亞巴琳山去,看看我賜給以色列人的地。
12Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.
13看了以後,你也必歸到你的本族那裡去,像你哥哥亞倫歸去一樣。
13Kaj kiam vi estos vidinta gxin, vi alkolektigxos al via popolo, vi ankaux, kiel alkolektigxis via frato Aaron;
14因為在尋的曠野,會眾爭鬧的時候,你們違背了我的命令,沒有在湧水之地,在會眾眼前尊我為聖。”
14cxar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru cxe la akvo Mian sanktecon antaux iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco cxe Kadesx en la dezerto Cin.
15摩西對耶和華說:
15Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante:
16“願耶和華萬人之靈的 神,立一個人治理會眾,
16La Eternulo, Dio de la spiritoj de cxiu karno, starigu super la komunumo viron,
17可以在他們面前出入;帶領他們出入,免得耶和華的會眾好像沒有牧人的羊一樣。”
17kiu eliradus antaux ili kaj kiu eniradus antaux ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtiston.
18耶和華對摩西說:“你要揀選嫩的兒子約書亞,他心裡有聖靈,你要按手在他頭上,
18Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin;
19叫他站在以利亞撒祭司和全體會眾面前,當他們的面委派他。
19kaj starigu lin antaux Eleazar, la pastro, kaj antaux la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaux iliaj okuloj;
20你要把你的尊榮給他幾分,好叫以色列全體會眾都聽從他。
20kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke auxskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj.
21他要站在以利亞撒祭司面前,以利亞撒要藉著烏陵的判斷,在耶和華面前為他求問;他和以色列眾人,就是全體會眾,都要按著以利亞撒的命令出入。”
21Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.
22於是,摩西照著耶和華吩咐他的去行;他把約書亞領來,叫他站在以利亞撒祭司和全體會眾面前,
22Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaux la pastro Eleazar kaj antaux la tuta komunumo;
23按手在他頭上,委派他,是照著耶和華藉摩西吩咐的。
23kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.