聖經新譯本

Esperanto

Numbers

28

1常獻燔祭的條例(出29:38~46)耶和華對摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2“你要吩咐以色列人說:‘你們應獻給我的供物,就是獻給我作馨香的火祭的食物,要按著日期獻給我。’
2Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odorajxon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.
3你又要對他們說:‘你們要獻給耶和華的火祭是這樣:沒有殘疾、一歲的公羊羔,每天兩隻,作為常獻的燔祭。
3Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon.
4早晨要獻一隻,黃昏獻一隻;
4Unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero;
5也要獻一公斤細麵,用搗成的油一公升調和,作為素祭。
5kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo.
6這就是常獻的燔祭,是在西奈山規定,作為獻給耶和華馨香的火祭。
6Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata cxe la monto Sinaj, kiel agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo.
7為每隻公羊羔,要同獻一公升作奠祭的酒;你要在聖所中把醇酒獻給耶和華作奠祭。
7Kaj gxia versxofero estu po kvarono de hino cxe unu sxafido; en la sanktejo vi devas versxi la vinon al la Eternulo.
8晚上你要獻上另一隻公羊羔,要照著早晨的素祭,和同獻的奠祭獻上,作馨香的火祭獻給耶和華。
8Kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia versxofero faru fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.
9安息日獻的祭“‘在安息日,要獻兩隻沒有殘疾、一歲的公羊羔,也要獻兩公斤細麵,用油調和作素祭;還有同獻的奠祭。
9Sed en la tago sabata du sxafidojn jaragxajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj gxian versxoferon;
10這是安息日獻的燔祭;在那常獻的燔祭和同獻的奠祭以外。
10tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero.
11初一獻的祭“‘每月第一日,你們要把燔祭獻給耶和華,就是兩頭公牛犢、一隻公綿羊、七隻沒有殘疾一歲的公羊羔。
11Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn;
12為每頭公牛,要獻三公斤細麵,用油調和作素祭;為每隻公綿羊,要獻兩公斤細麵,用油調和作素祭;
12kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virsxafo;
13為每隻公羊羔,要獻一公斤細麵,用油調和作素祭;這是馨香的燔祭,是獻給耶和華的火祭。
13kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu sxafido; tio estas brulofero, agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo.
14每頭公牛要獻酒兩公升作奠祭,每隻公綿羊獻酒一公升半,每隻公羊羔獻酒一公升。這是每月當獻的燔祭,一年之中每個月都要這樣。
14Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro.
15又要把一隻公山羊作贖罪祭獻給耶和華,在那常獻的燔祭和同獻的奠祭以外。
15Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero.
16逾越節獻的祭(利23:5~14)“‘正月十四日,是耶和華的逾越節。
16Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo.
17這月十五日是節期;要吃無酵餅七日。
17Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn.
18第一日要有聖會,甚麼勞碌的工都不可作,
18En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
19只要獻火祭給耶和華作燔祭,就是兩頭公牛犢、一隻公綿羊和七隻一歲的公羊羔,都要完全沒有殘疾的。
19kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;
20同獻的素祭,是用油調和的細麵,為每頭公牛犢要獻三公斤;為每隻公綿羊要獻兩公斤;
20kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo;
21為那七隻公羊羔,每隻要獻一公斤;
21po unu dekono alportu por cxiu el la sep sxafidoj;
22還要獻一隻公山羊作贖罪祭,為你們贖罪。
22kaj unu virkapron, por pekliberigi vin.
23除了早晨的燔祭,就是常獻的燔祭以外,還要把這些祭物獻上。
23Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion.
24一連七日,每日都要獻上這樣的祭物,給耶和華作馨香火祭的食物,是在常獻的燔祭和同獻的素祭以外的。
24Tiel faru en cxiu el la sep tagoj; tio estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun gxia versxofero.
25第七日你們要有聖會,甚麼勞碌的工都不可作。
25Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.
26七七節獻的祭(利23:15~22)“‘在初熟日,即七七節那一天,你們把新素祭獻給耶和華的時候,要有聖會,甚麼勞碌的工都不可作,
26Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
27只要把燔祭作為馨香的祭獻給耶和華,就是兩頭公牛犢、一隻公綿羊、七隻一歲的公羊羔。
27kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:du bovidojn, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn;
28同獻的素祭,是用油調和的細麵,為每頭公牛要獻三公斤;為每隻公綿羊,要獻兩公斤;
28kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por cxiu bovido, du dekonojn por la unu virsxafo;
29為那七隻公羊羔,每隻要獻一公斤;
29po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj;
30還要獻一隻公山羊,為你們贖罪;
30unu virkapron, por pekliberigi vin.
31除了常獻的燔祭以外,你們還要獻上這些祭物和同獻的奠祭,都要沒有殘疾的。’”
31Krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero alportu tion; sendifektaj ili estu cxe vi kaj kun siaj versxoferoj.