1攻擊與殺戮米甸人耶和華對摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2“你要在米甸人身上報以色列人的仇,然後要歸到你本族那裡去。”
2Faru vengxon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektigxu al via popolo.
3摩西對人民說:“要從你們中間使一些人武裝起來去作戰,攻擊米甸人,好在米甸人身上為耶和華報仇。
3Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante:Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraux Midjan, por fari vengxon de la Eternulo sur Midjan.
4你們要從以色列眾支派中每支派打發一千人去打仗。”
4Po mil el tribo, el cxiuj triboj de Izrael, sendu en militon.
5於是從以色列千萬人中,每支派選出一千人,共有一萬二千人,都武裝起來去打仗。
5Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el cxiu tribo, dek du mil armitojn por milito.
6摩西就打發每支派的一千人去打仗,並且派遣以利亞撒祭司的兒子非尼哈與他們一同去,非尼哈手裡拿著聖所的器皿和吹大聲的號筒。
6Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pinehxason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano.
7他們就照著耶和華吩咐摩西的,去與米甸人作戰,殺死了所有的男人。
7Kaj ili militis kontraux Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis cxiujn virseksulojn.
8在那些被殺的人以外,還殺了米甸的五個王,就是以未、利金、蘇珥、戶珥和利巴;又用刀殺了比珥的兒子巴蘭。
8Kaj la regxojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj:Evin, Rekemon, Curon, HXuron, kaj Reban, la kvin regxojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo.
9以色列人擄了米甸人的婦女、孩子;又擄掠了他們所有的牲畜、羊群和財物;
9Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj cxiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedajxon kaj havon ili rabis.
10並用火燒了他們所住地方的一切城市和營寨;
10Kaj cxiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de logxado kaj cxiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro.
11把一切奪來的和擄掠的,連人帶牲畜都帶走;
11Kaj ili prenis la tutan kaptitajxon kaj rabitajxon, kiel la homojn, tiel ankaux la brutojn.
12他們把俘擄的人和擄來的,以及奪來的東西,都帶到摩押平原,約旦河邊,和耶利哥相對的營地那裡,交給摩西和以利亞撒祭司,以及以色列的會眾。
12Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitajxon kaj la rabitajxon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jerihxa Jordan.
13摩西和以利亞撒祭司,以及會眾所有的領袖,都出到營外迎接他們。
13Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj cxiuj estroj de la komunumo renkonte al ili ekster la tendaron.
14摩西對作戰回來的軍官,就是對千夫長和百夫長發怒。
14Kaj Moseo ekkoleris kontraux la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito.
15摩西對他們說:“你們讓這些婦女存活嗎?
15Kaj Moseo diris al ili:Vi lasis vivi cxiujn virinojn!
16看哪,這些婦女因巴蘭的計謀,使以色列人在毗珥的事上,得罪耶和華,以致瘟疫臨到耶和華的會眾身上。
16Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laux la vortoj de Bileam, instigo por deturnigxi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo.
17現在你們要把所有的男孩都殺了,也要殺死所有與男人發生過關係的婦人。
17Kaj nun mortigu cxiun virseksan infanon; kaj cxiun virinon, kiu ekkonis viron sur kusxejo de viro, mortigu.
18但女孩子中,沒有與男人發生過關係的,你們都可以讓她們活著。
18Sed cxiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kusxejon de viro, lasu viva por vi.
19你們要在營外駐紮七天,殺過人的和摸過死屍的,第三日和第七日都要潔淨自己,你們和你們擄來的人都要這樣行。
19Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; cxiu el vi kaj viaj kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj cxiu, kiu ektusxis mortigiton, pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago.
20你們也要潔淨一切衣服、皮具、山羊毛織的物和木器。”
20Kaj cxiun veston kaj cxiun objekton el felo kaj cxion faritan el kapra lano kaj cxiun lignan vazon pekpurigu.
21以利亞撒祭司對打仗回來的兵丁說:“這是耶和華吩咐摩西的律例:
21Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon:Tio estas la legxa instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo:
22金、銀、銅、鐵、錫、鉛,
22Nur oron, argxenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon,
23能夠經火的東西,你們都要使它經火,就算是潔淨了,但還要用除污水潔淨它;不能經火的,你們要使它經過水。
23cxion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj gxi estos pura, tamen per puriga akvo oni gxin pekpurigu; cxion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo.
24第七日,你們要洗衣服,就為潔淨;然後才可以進營。”
24Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj farigxu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.
25瓜分戰利品耶和華對摩西說:
25Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
26“你和以利亞撒祭司,以及會眾的各族長,要計算俘擄的人和掠得的牲畜的總數。
26Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitajxo, kiel de la homoj, tiel ankaux de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo.
27你要把掠奪得的分為兩半,一半給出去打仗的人,一半給全體會眾。
27Kaj dividu la prenitajxon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.
28你又要從出去打仗的人所得的,無論是人、牛、驢,或羊群之中,抽出五百分之一作貢物奉給耶和華;
28Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la sxafoj.
29你們要從他們那一半中抽出,交給以利亞撒祭司,作耶和華的舉祭。
29Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo.
30從以色列人那一半中,無論是人、牛、驢、羊群,或是各樣牲畜,都要抽出五十分之一,交給負責看守耶和華帳幕的利未人。”
30Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la bovoj, el la azenoj, kaj el la sxafoj, el cxiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo.
31於是,摩西和以利亞撒祭司照著耶和華吩咐摩西的行了。
31Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
32掠得的東西,就是打仗的人所擄掠剩下來的,共有羊六十七萬五千隻,
32Kaj la kvanto de la kaptitajxo, krom la rabitajxo, kiun rabis la militistoj, estis:da sxafoj sescent sepdek kvin mil;
33牛七萬二千頭,
33kaj da bovoj sepdek du mil;
34驢六萬一千頭,
34kaj da azenoj sesdek unu mil;
35沒有與男人發生過關係的婦人三萬二千人。
35kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro, la nombro de cxiuj estis tridek du mil.
36出去打仗的人的分,就是他們所得的那一半,羊共有三十三萬七千五百隻;
36La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis:da sxafoj tricent tridek sep mil kvincent;
37這些羊群中,歸耶和華作貢物的,有六百七十五隻。
37kaj la tributo por la Eternulo estis el la sxafoj sescent sepdek kvin;
38牛三萬六千頭,歸耶和華為貢物的,有七十二隻。
38kaj da bovoj estis tridek ses mil, kaj el ili la tributo al la Eternulo sepdek du;
39驢三萬零五百頭,歸耶和華為貢物的有六十一匹。
39kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la tributo al la Eternulo sesdek unu;
40人口一萬六千,歸給耶和華作貢物的,有三十二人。
40kaj da homoj estis dek ses mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj.
41摩西照著耶和華吩咐他的,把貢物,就是耶和華的舉祭,交給以利亞撒祭司。
41Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
42以色列人所得的那一半,就是摩西從打仗的人取來分給他們的
42Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la viroj, kiuj militis
43(屬於會眾的那一半,有羊三十三萬七千五百隻,
43(kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis:da sxafoj tricent tridek sep mil kvincent,
44牛三萬六千頭,
44kaj da bovoj tridek ses mil,
45驢三萬零五百頭,
45kaj da azenoj tridek mil kvincent,
46人口一萬六千);
46kaj da homoj dek ses mil) -
47摩西照著耶和華吩咐他的,從屬於以色列人的那一半,無論是人口或是牲畜,都抽出五十分之一,交給負責看守耶和華帳幕的利未人。
47Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitajxon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
48統領萬軍的軍長、千夫長和百夫長,都來見摩西,
48Kaj aliris al Moseo la estroj de la miloj da militistoj, la milestroj kaj la centestroj;
49對摩西說:“你僕人手下作戰的士兵,已經計算總數,沒有缺少一人。
49kaj ili diris al Moseo:Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu;
50現在我們把耶和華的供物,都送來了,就是我們各人所得的金器、腳鍊子、鐲子、打印戒指、耳環、手釧,好在耶和華面前,為我們自己贖罪。”
50tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion cxiu el ni trovis, orajn vazojn, cxenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaux la Eternulo.
51摩西和以利亞撒祭司就收了他們的金子,就是各樣金子做成的器皿。
51Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj.
52千夫長和百夫長獻給耶和華為舉祭的一切金子,共有兩百多公斤。
52Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj.
53士兵都各自奪取了財物。
53(CXar la militistoj rabis cxiu por si.)
54摩西和以利亞撒祭司就從千夫長和百夫長手中收了金子,把它帶進會幕裡去,在耶和華面前作以色列人的記念。
54Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis gxin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigajxon de la Izraelidoj antaux la Eternulo.