1河東的支派求地業(申3:12~22)流本子孫和迦得子孫的牲畜極其眾多;他們看見雅謝地和基列地都是可牧放牲畜的地方,
1La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.
2就來對摩西和以利亞撒祭司,以及會眾的首領說:
2Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene:
3“亞大錄、底本、雅謝、寧拉、希實本、以利亞利、示班、尼波、比穩,
3Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj HXesxbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon-
4就是耶和華在以色列會眾面前攻取的地,是可牧放牲畜的地,你僕人也有牲畜。”
4tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaux la komunumo de Izrael- estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn.
5他們又說:“如果我們在你眼前蒙恩,求你把這地給你的僕人作產業,不要叫我們過約旦河。”
5Kaj ili diris:Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedajxo; ne irigu nin trans Jordanon.
6摩西對迦得子孫和流本子孫說:“難道你們的兄弟去打仗,你們卻坐在這裡嗎?
6Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben:CXu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos cxi tie?
7你們為甚麼使以色列人灰心,不過河到耶和華賜給他們的地那裡去呢?
7Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo?
8我從前從加低斯.巴尼亞派你們的先祖去窺探那地的時候,他們也是這樣行。
8Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadesx-Barnea, por rigardi la landon.
9他們上到以實各谷,看了那地,就使以色列人灰心,不進耶和華賜給他們的地那裡去。
9Ili iris gxis la valo Esxkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.
10當日耶和華的怒氣發作,就起誓說:
10Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li jxuris, dirante:
11‘從埃及上來二十歲以上的人,必不得看見我對亞伯拉罕、以撒、雅各起誓應許的地,因為他們沒有專心跟從我。
11Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; cxar ili ne sekvis Min;
12唯獨基尼洗人耶孚尼的兒子迦勒,和嫩的兒子約書亞可以看見,因為他們專心跟從耶和華。’
12krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, cxar ili sekvis Min.
13耶和華的怒氣向以色列人發作,使他們在曠野飄流了四十年,等到在耶和華眼前行惡的那一代都滅盡了。
13Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, gxis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo.
14現在,你們這些罪人的族類,也來接替你們的先祖,增添耶和華對以色列的烈怒!
14Kaj jen vi levigxis anstataux viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraux plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraux Izrael.
15如果你們轉離,不跟從他,他再要把以色列人撇在曠野,這樣,你們就要把整個民族都毀滅了。”
15Se vi deturnigxos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto; kaj vi pereigos tiun tutan popolon.
16兩支派的人走到摩西跟前,對他說:“我們要在這裡給我們的牲畜築羊圈,給我們的孩子建城邑。
16Kaj ili aliris al li, kaj diris:Barajxojn por sxafoj ni konstruos cxi tie por niaj brutaroj kaj urbojn por niaj infanoj;
17我們自己卻要武裝起來,行在以色列人前頭上陣,直到把他們領到他們自己的地方,但我們的孩子因為這地居民的緣故,要住在堅固的城裡。
17sed ni mem rapidos armitaj antaux la Izraelidoj, gxis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj logxos en la fortikigitaj urboj pro la logxantoj de la lando.
18我們決不回家,直等到以色列人各自承受了產業。
18Ni ne revenos al niaj domoj, gxis la Izraelidoj ekposedos cxiu sian posedajxon.
19我們不與他們在約旦河西邊之地同受產業,因為我們的產業是坐落在約旦河東邊。”
19Ni ne prenos kun ili posedajxon transe de Jordan kaj plue; cxar ni ricevos nian posedajxon sur cxi tiu orienta flanko de Jordan.
20摩西對他們說:“如果你們這樣行,在耶和華面前武裝起來去作戰,
20Kaj Moseo diris al ili:Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaux la Eternulo en la militon,
21你們所有武裝起來的人,都要在耶和華面前過約旦河,直到他把他的仇敵從自己面前趕出去,
21kaj cxiu el vi armita transiros Jordanon antaux la Eternulo, gxis Li forpelos Siajn malamikojn antaux Si,
22直到那地在耶和華面前被征服了,然後才回家,這樣你們對耶和華和對以色列就算無罪,這地也可以在耶和華面前歸你們作產業。
22kaj la lando estos militakirita antaux la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaux la Eternulo kaj antaux Izrael, kaj cxi tiu lando estos via posedajxo antaux la Eternulo.
23如果你們不這樣行,就得罪了耶和華;你們要知道你們的罪必追上你們。
23Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaux la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.
24現在你們只管照你們口中所出的話去行,為你們的孩子建城,為你們的羊群築圈。”
24Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj barajxojn por viaj sxafoj; kaj faru tion, kio eliris el via busxo.
25迦得子孫和流本子孫告訴摩西:“你僕人必照著我主吩咐的去行。
25Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene:Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas.
26我們的孩子、妻子、羊群和所有的牲畜,都要留在基列的各城;
26Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj cxiuj niaj brutoj estos cxi tie, en la urboj de Gilead;
27但你的僕人,所有武裝起來預備打仗的,都要照著我主所說的,在耶和華面前過去作戰。”
27sed viaj servantoj, cxiuj armitaj militiste, iros antaux la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.
28於是,摩西為了他們,囑咐以利亞撒祭司和嫩的兒子約書亞,以及以色列眾支派的族長,
28Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj;
29對他們說:“迦得的子孫和流本的子孫,所有武裝起來,在耶和華面前預備去作戰的人,如果與你們一同過約旦河,那地在你們面前被征服了,你們就要把基列地給他們作產業。
29kaj Moseo diris al ili:Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, cxiuj armitaj por la milito antaux la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaux vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedajxon;
30他們若是不武裝起來,與你們一同過去,他們就要在迦南地在你們中間同得產業。”
30sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedajxon inter vi en la lando Kanaana.
31迦得的子孫和流本的子孫回答,說:“耶和華怎樣吩咐僕人,我們就怎樣行。
31Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante:Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros.
32我們要武裝起來,在耶和華面前過河,到迦南地去;只是約旦河這邊的地方,要歸我們作產業。”
32Ni transiros armitaj antaux la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedajxo estos sur cxi tiu flanko de Jordan.
33於是摩西把亞摩利王西宏的國,和巴珊王噩的國,連那地,和境內城市,以及那地周圍的城市,都給了迦得的子孫、流本的子孫和約瑟的兒子瑪拿西的半個支派。
33Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, regxo de Basxan, la landon kun gxiaj urboj laux la limoj de la urboj de la lando cxirkauxe.
34迦得的子孫修築了底本、亞他錄、亞羅珥、
34Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron
35亞他錄.朔反、雅謝、約比哈、
35kaj Atrot-SXofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan
36伯.寧拉、伯.哈蘭這些堅固的城市和羊圈。
36kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj.
37流本的子孫修築了希實本、以利亞利、基列亭、
37Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon,
38尼波、巴力.免(以上的名字是改了的)、西比瑪;又為他們修築的城市起了別的名字。
38kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.
39瑪拿西的兒子瑪吉的子孫到基列去,攻取了那地,把住在那裡的亞摩利人趕走。
39Kaj la filoj de Mahxir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris gxin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie.
40摩西把基列給了瑪拿西的兒子瑪吉,瑪吉就住在那裡。
40Kaj Moseo donis Gileadon al Mahxir, filo de Manase, kaj tiu eklogxis tie.
41瑪拿西的兒子睚珥,去攻取了亞摩利人的村莊,就把這些村莊叫作哈倭特.睚珥。
41Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilagxojn, kaj li donis al ili la nomon Vilagxoj de Jair.
42挪巴去攻取了基納和基納的小村鎮,就用自己的名字叫基納為挪巴。
42Kaj Nobahx iris kaj militakiris Kenaton kaj gxiajn vilagxojn, kaj donis al gxi la nomon Nobahx, laux sia nomo.