1拿細耳人的條例耶和華對摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2“你要告訴以色列人,對他們說:‘無論男女,如果許了特別的願,就是拿細耳人的願,就要離俗歸耶和華。
2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se viro aux virino decidos fari sanktan promeson de konsekrigxo, por konsekri sin al la Eternulo,
3他要戒除淡酒和濃酒;淡酒作的醋和濃酒作的醋,他都不可喝;不可喝任何葡萄汁,也不可吃鮮葡萄或乾葡萄。
3tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigajxo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigajxoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkajxon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn fresxajn aux sekigitajn li ne devas mangxi.
4在他離俗的日子,葡萄樹上出產的,無論是葡萄核或是葡萄,都不可吃。
4Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas mangxi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj gxis la sxelo.
5“‘在他許願離俗的日子,不可用剃刀剃頭;他要聖潔,直到他離俗歸耶和華的日子滿了,他要由他的頭髮長長。
5Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektusxi lian kapon; gxis la finigxo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo.
6“‘在他離俗歸耶和華的日子,不可走近死人。
6Dum la tuta tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li ne aliru al mortinta korpo.
7他的父母、兄弟或是姊妹,死了的時候,他不可因他們玷污自己,因為離俗歸他 神的記號,在他的頭上;
7Ne cxe sia patro, nek cxe sia patrino, nek cxe sia frato, nek cxe sia fratino li malpurigxu, se ili mortis; cxar konsekro al lia Dio estas sur lia kapo.
8在他離俗的日子,他都是歸耶和華為聖的。
8Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo.
9“‘如果在他身旁,突然有人死了,以致他離俗的頭被玷污了,他就要在得潔淨的日子剃頭,就是在第七日剃頭。
9Kaj se iu mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos sian konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia purigxo, en la sepa tago li gxin pritondu;
10第八天,他要把兩隻斑鳩,或是兩隻雛鴿,帶到會幕門口交給祭司。
10kaj en la oka tago li alportu du turtojn aux du kolombidojn al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.
11祭司要獻一隻作贖罪祭,一隻作燔祭,為他贖那因死人而玷污的罪;他要在當天使他的頭成為聖潔,
11Kaj la pastro faros el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon, kaj li pekliberigos lin de tio, kion li pekis per la mortinta korpo, kaj li sanktigos lian kapon en tiu tago.
12使他重新離俗歸耶和華的日子,又要帶一隻一歲的公羊羔來作贖愆祭;以前的日子無效,因為他的離俗被玷污了。
12Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la tempo de sia konsekriteco, kaj li alportos jaragxan sxafidon kiel kulpoferon; kaj la tempo antauxa perdos sian valoron, cxar lia konsekriteco malpurigxis.
13“‘拿細耳人的律例是這樣:離俗的人的日子滿了那天,人要把他帶到會幕的門口;
13Kaj jen estas la legxo pri la konsekrito:kiam finigxos la tempo de lia konsekriteco, oni venigu lin al la pordo de la tabernaklo de kunveno;
14他要把供物獻給耶和華,就是獻一隻完全沒有殘疾、一歲的公羊羔作燔祭,一隻完全沒有殘疾、一歲的母羊羔作贖罪祭,一隻完全沒有殘疾的公綿羊作平安祭,
14kaj li alportu kiel oferon al la Eternulo unu jaragxan sxafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj unu jaragxan sxafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu virsxafon sendifektan kiel pacoferon,
15一籃無酵調油的細麵餅和抹油的無酵薄餅,以及同獻的素祭和奠祭。
15kaj korbon da macoj el delikata faruno, kukojn miksitajn kun oleo, kaj flanojn nefermentintajn, sxmiritajn per oleo, kaj ilian farunoferon kaj versxoferon.
16祭司要在耶和華面前獻上這些供物,又要獻上他的贖罪祭和燔祭;
16Kaj la pastro prezentos tion antaux la Eternulon kaj faros lian pekoferon kaj lian bruloferon.
17他又要把那隻公綿羊和那一籃無酵餅,獻給耶和華作平安祭;祭司也要把同獻的素祭和奠祭獻上。
17Kaj el la virsxafo li faros pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da macoj, kaj la pastro faros lian farunoferon kaj lian versxoferon.
18拿細耳人要在會幕門口剃他離俗的頭,把他離俗的頭髮拿去,放在平安祭下的火上。
18Kaj la konsekrito pritondos cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno sian konsekritan kapon, kaj li prenos la harojn de sia konsekrita kapo, kaj metos sur la fajron, kiu estas sub la pacofero.
19拿細耳人剃去了自己離俗的頭髮以後,祭司就要取那煮過的公綿羊的一條前腿,又要從籃子裡取一個無酵餅和一個無酵薄餅,都放在拿細耳人的手上。
19Kaj la pastro prenos la kuiritan sxultron de la virsxafo kaj unu nefermentintan kukon el la korbo kaj unu nefermentintan flanon, kaj li metos tion sur la manon de la konsekrito, kiam tiu estos pritondinta sian konsekritan kapon.
20祭司要把這些作為搖祭,在耶和華面前搖一搖;這些作搖祭獻上的胸和作舉祭的腿,同為聖物歸給祭司;然後拿細耳人才可以喝酒。
20Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo; sanktigita gxi estu por la pastro, krom la brustajxo de skuado kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon.
21“‘許願的拿細耳人的律例是這樣:他獻給耶和華的供物是照著他離俗的願,不是根據他手上所得的;他怎樣許願,就當怎樣照著離俗的律例而行。’”
21Tio estas la legxo pri konsekrito, kiu donis sanktan promeson; lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo; konforme al sia promeso, kiun li promesis, li faru, laux la legxo pri lia konsekriteco.
22祭司祝福的話耶和華對摩西說:
22Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
23“你要告訴亞倫和他的兒子說:‘你們要這樣為以色列人祝福,對他們說:
23Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al ili:
24願耶和華賜福你,保護你;
24La Eternulo vin benu kaj vin gardu;
25願耶和華使他的臉光照你,賜恩給你;
25La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin;
26願耶和華敞臉垂顧你,賜你平安。’
26La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon.
27他們要這樣奉我的名為以色列人祝福,我也要為他們祝福。”
27Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin benos.