1大衛的詩。耶和華啊!我呼求你,求你快來幫助我;我呼求你的時候,求你留心聽我的聲音。(本節在《馬索拉抄本》包括細字標題)
1Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian vocxon, kiam mi vokas al Vi.
2願我的禱告好像香安放在你面前;願我的手高舉好像獻晚祭。
2Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.
3耶和華啊!求你看守我的口,把守我的嘴。
3Metu, ho Eternulo, gardon al mia busxo, Gardu la pordon de miaj lipoj.
4求你不要容我的心偏向惡事,免得我和作孽的人一同行惡,也不要使我吃他們的美食。
4Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne mangxu iliajn bongustajxojn.
5願義人擊打我,這是出於慈愛;願他責備我,這是膏我頭的膏油,我的頭不會拒絕。我仍要為惡人的惡行禱告。
5Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: GXi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos ecx pli; Kaj mi pregxas cxe iliaj malfelicxoj.
6他們的官長被摔在山崖下的時候,他們就要聽我的話,因為我的話甘美。
6Disigxis sur roko iliaj jugxantoj, Kaj ili auxdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.
7他們說:“我們的骨頭被拋散在墓旁,好像人犁田鋤地時掘起的土塊。”
7Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disjxetitaj iliaj ostoj gxis la busxo de SXeol.
8主耶和華啊!我的眼睛仰望你;我投靠你,求你不要使我喪命。
8CXar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpusxu mian animon.
9求你保護我脫離惡人為我所設的網羅,和作孽的人的圈套。
9Gardu min kontraux la reto, kiun oni metis al mi, Kontraux la implikilo de la malbonaguloj.
10願惡人都落在自己的網羅裡,我卻得以安然逃脫。
10La malvirtuloj falu en siajn retojn cxiuj, Dum mi preteriros.