1Ahxab rakontis al Izebel cxion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis cxiujn profetojn per glavo.
1耶洗别寻索以利亚的性命
2Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri:La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaux en cxi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de cxiu el ili.
2耶洗别就差派一个使者去见以利亚说:“明天这个时候,如果我不使你的性命,像那些人一样,愿神明惩罚我,并且加倍惩罚我。”
3Li ektimis, kaj levigxis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-SXeban, kiu trovigxas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.
3以利亚逃往何烈山以利亚害怕,就起来,逃命去了。他到了犹大的别是巴,就把自己的仆人留在那里。
4Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidigxis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris:Suficxas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, cxar mi ne estas pli bona ol miaj patroj.
4他自己却在旷野走了一天的路,来到一棵罗腾树下,就坐在那里求死,说:“耶和华啊,现在已经够了,求你取我的性命吧,因为我并不比我的列祖好。”
5Kaj li kusxigxis kaj endormigxis sub la genisto; kaj jen angxelo ektusxis lin, kaj diris al li:Levigxu, mangxu.
5他躺在那棵罗腾树下,睡着了。忽然有一位天使拍他,说:“起来,吃吧!”
6Li ekrigardis, kaj jen cxe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj krucxon kun akvo. Kaj li mangxis kaj trinkis, kaj denove kusxigxis, por dormi.
6他张眼一看,只见头旁有用炭火烤的饼和一瓶水。他就起来吃喝,然后又躺下去。
7Kaj la angxelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektusxis lin, kaj diris:Levigxu, mangxu, cxar vin atendas granda vojo.
7耶和华的使者第二次回来拍他,说:“起来吃吧!因为你要走的路程太远了。”
8Kaj li levigxis kaj mangxis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu mangxado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn gxis HXoreb, la monto de Dio.
8于是他起来吃喝,靠着那食物的力量,他走了四十昼夜,直走到 神的山,就是何烈山。
9Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la Eternulo, kaj diris al li:Kion vi faras cxi tie, Elija?
9耶和华以微声向以利亚说话他在那里进了一个洞,就在洞里过夜。耶和华的话临到他,说:“以利亚啊,你在这里干什么?”
10Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.
10他说:“我为耶和华万军的 神大发热心,因为以色列人背弃了你的约,拆毁了你的祭坛,用刀杀死了你的众先知,只剩下我一个人,他们还在寻索,要取去我的性命。”
11Kaj Li diris:Eliru kaj starigxu sur la monto antaux la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento dissxiras montojn kaj disrompas rokojn antaux la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo.
11耶和华说:“你出来站在山上,在我耶和华面前。”那时,耶和华从那里经过。在耶和华面前有强烈的大风,山崩石碎,但耶和华不在风中;风过以后有地震,但耶和华也不在地震中;
12Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la fajro auxdigxis blovado de delikata venteto.
12地震过后有火,耶和华也不在火中;火后有低微柔和的声音。
13Kiam Elija tion ekauxdis, li kovris sian vizagxon per sia mantelo, kaj eliris kaj starigxis cxe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li vocxo, kaj diris:Kion vi faras cxi tie, Elija?
13以利亚听见了,就用自己的外衣蒙着脸,走出来,站在洞口。忽然有声音向他说:“以利亚啊,你在这里干什么?”
14Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.
14以利亚说:“我为耶和华万军的 神大发热心,因为以色列人背弃了你的约,拆毁了你的祭坛,用刀杀了你的众先知,只剩下我一个人,他们还在寻索,要取去我的性命。”
15Kaj la Eternulo diris al li:Iru returne vian vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu HXazaelon kiel regxon super Sirio;
15以利亚奉命返回大马士革耶和华对他说:“你离去吧,从你来的路回到大马士革的旷野去。你到了那里,就要膏哈薛作亚兰王。
16kaj Jehun, filon de Nimsxi, sanktoleu kiel regxon super Izrael; kaj Elisxan, filon de SXafat, el Abel-Mehxola, sanktoleu kiel profeton anstataux vi.
16又要膏宁示的孙子耶户作以色列王,还要膏亚伯.米何拉人沙法的儿子以利沙接续你作先知。
17Kaj estos, ke kiu savigxos de la glavo de HXazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu savigxos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Elisxa.
17将来逃得过哈薛的刀的,必被耶户杀死;逃得过耶户的刀的,必被以利沙杀死。
18Mi restigos el Izrael sep mil, cxiujn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal kaj kies busxo ne kisis lin.
18但我在以色列人中留下七千人,他们全是未曾向巴力屈过膝的,也未曾与巴力亲过嘴的。”
19Kaj li foriris de tie, kaj trovis Elisxan, filon de SXafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaux li, kaj li mem estis cxe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj jxetis al li sian mantelon.
19以利亚呼召以利沙于是以利亚离开那里去了。他遇见沙法的儿子以利沙正在耕田。在他面前有十二对牛,他自己正在赶着第十二对牛。以利亚走过他那里去,把自己的外衣披在以利沙身上。
20Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris:Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li:Iru kaj revenu, cxar kion mi faris al vi?
20以利沙就撇下那些牛,跑在以利亚的后面,说:“请你允许我与父母亲吻别,然后我就跟随你。”以利亚对他说:“你回去吧!我向你作了什么呢?”
21Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj bucxis ilin, kaj sur la jungajxo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili mangxis. Kaj li levigxis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.
21以利沙就离开他回去了。他牵了一对牛来宰了,用套牛的器具把牛煮熟,就分给众人,他们都吃了。然后以利沙就起来,跟随以利亚,服事他。