1Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la regxo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.
1运约柜进殿(代下5:2-6:2)那时,所罗门把以色列的长老、各支派的首领和以色列的族长,都召集到耶路撒冷自己面前,要把耶和华的约柜从大卫城,就是锡安运上来。
2Kaj kolektigxis al la regxo Salomono cxiuj Izraelidoj al la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa monato.
2于是,在以他念月,就是七月,在守节期的时候,以色列众人都聚集到所罗门王那里。
3Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la pastroj ekportis la keston.
3以色列的众长老都来到了,祭司们就把约柜抬起来。
4Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj.
4祭司和利未人把耶和华的约柜、会幕和会幕里的一切圣器具都运上来。
5Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis kun li antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.
5所罗门王和聚集到他那里的以色列全体会众,都一同在约柜前献牛羊为祭,数目多得不可胜数,无法计算。
6Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.
6祭司把耶和华的约柜抬进内殿为它预备的地方,就是至圣所,放在两个基路伯的翅膀底下。
7CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre.
7因为基路伯展开翅膀在约柜所在地的上面,遮掩约柜和抬柜的杠。
8Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago.
8这些杠很长,在内殿前的圣所可以看见杠头,在殿外却看不见;直到今日,这些杠还在那里。
9En la kesto estis nenio krom la du sxtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur HXoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta.
9约柜里面只有两块石版,这两块石版在以色列人出埃及地以后,耶和华与他们立约的时候,摩西在何烈山放在那里的。
10Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo.
10祭司从圣所里出来的时候,有云彩充满耶和华的殿,
11Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.
11因为云彩的缘故,祭司不能站立服事,因为耶和华的荣光充满了圣殿。
12Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;
12那时,所罗门说:“耶和华曾说,他要住在密云中。
13tial mi konstruis domon por Via logxado, lokon por Via restado eterna.
13现在我果然为你建造了一座巍峨的殿,作你永远的居所。”
14Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.
14所罗门宣告建殿的理由(代下6:3-11)于是王把脸转过来,为全体以色列会众祝福,全体以色列会众都站着。
15Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:
15所罗门说:“耶和华以色列的 神是应当称颂的,因为他亲口对我父亲大卫应许过的,现在他亲手成全了。他说:
16De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
16‘自从我把我的子民以色列领出埃及的日子以来,我未曾在以色列的各支派中拣选一座城,建造殿宇,作我名的居所;但我拣选了大卫治理我的子民以色列。’
17Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
17我父大卫心里有意要为耶和华以色列的 神的名建殿。
18Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;
18但耶和华对我父大卫说:‘你心里有意为我的名建一座殿,你这心意是好的。
19tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia nomo.
19然而你不要建造这殿,只有你亲生的儿子,他必为我的名建造这殿。’
20Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
20现在耶和华已经实现了他说过的话,我已经起来继承我父大卫,坐在以色列的王位上,正如耶和华所说过的。我也已经为耶和华以色列的 神的名建造了这殿。
21Kaj mi arangxis tie lokon por la kesto, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun niaj patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta.
21我又为约柜预备了一个地方。这约柜里有耶和华的约,就是他领我们列祖出埃及地的时候与他们所立的。”
22Kaj Salomono starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la cxielo,
22所罗门献殿的祷告(代下6:12-42)所罗门当着以色列的全体会众,站在耶和华的祭坛前,向天伸开双手,
23kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;
23祷告说:“耶和华以色列的 神啊,天上地下没有别的神像你;你对一心在你面前行事为人的仆人守约施慈爱。
24Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.
24你谨守了你应许过你仆人我父大卫的话。你亲口说过,也亲手作成,正如今天一样。
25Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iradi antaux Mi, kiel vi iradis antaux Mi.
25耶和华以色列的 神啊,现在求你谨守你应许你仆人我父亲大卫的话:‘只要你的子孙谨守他们的行为,像你在我面前所行的一样,就必不断有人坐以色列的王位。’
26Nun, ho Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David, mia patro.
26以色列的 神啊,现在求你成就你应许你仆人我父大卫的话吧!
27CXu efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!
27“ 神真的住在地上吗?看哪!天和天上的天尚且不能容纳你,何况我建造的这殿呢?
28Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi hodiaux;
28然而耶和华我的 神啊,求你垂顾你仆人的祷告和恳求,垂听你仆人今天在你面前所作的呼吁和祷告。
29por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris:Mia nomo tie estos; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.
29愿你的眼睛昼夜看顾这殿,看顾你所说‘我的名要留在那里’的地方。愿你垂听你仆人向这地方所发的祷告。
30Kaj auxskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu sur la loko de Via logxado en la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.
30你仆人和你的子民以色列向这地方祷告的时候,求你垂听他们的恳求。求你在天上的居所垂听,垂听而赦免。
31Kiam iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:
31“如果有人得罪他的邻居被迫起誓,他来到这殿在你的祭坛前起誓的时候,
32tiam auxskultu en la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, kondamnante la manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.
32求你在天上垂听,采取行动,审判你的仆人,定恶人有罪,使他所行的,都归到他自己的头上。定义人有理,照着他的公义赏赐他。
33Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke gxi pekis antaux Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos al Vi en cxi tiu domo:
33“你的子民以色列若是得罪了你,以致在仇敌面前被打败,又回转归向你,承认你的名,在这殿里向你祷告恳求的时候,
34tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj.
34求你在天上垂听,赦免你的子民以色列的罪,领他们返回你赐给他们列祖之地。
35Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:
35“如果他们因为得罪了你,天就闭塞不下雨;他们若是向这地方祷告,承认你的名;又因你苦待他们,就离开他们的罪,
36tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.
36求你在天上垂听,赦免你仆人和你的子民以色列的罪,指示他们当行的善道,赐雨水在你的地上,就是你赐给你子民的产业之地。
37Se estos malsato en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado, aux se estos ia plago aux malsano;
37“如果这地有饥荒、瘟疫、旱风、霉烂、蝗虫、蚂蚱,或有仇敌把他们围困在城里,无论遭遇什么灾祸,什么疾病,
38cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiu venos de iu homo aux de Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos malfelicxon en sia koro kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo:
38你的子民以色列,或是众人,或是个人,知道自己心里的苦痛,向这殿伸开双手所作的一切祷告、一切恳求,
39Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de cxiuj homidoj);
39求你在天上你的居所垂听而赦免,并且采取行动。你是知道人心的,只有你知道万人的心,求你照着各人所行的报应他,
40por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.
40好使他们在你赐给我们列祖的地上,一生一世敬畏你。
41Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo
41“至于不属于你的子民以色列的外族人,为了你的名的缘故从远地而来,
42(cxar ili auxdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo:
42因为他们听到你的大名、大能的手和伸出来的膀臂,他们来向这殿祷告的时候,
43Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.
43求你在天上你的居所垂听,照着外族人向你呼求的一切而行,好使地上的万族万民都认识你的名,敬畏你,像你的子民以色列一样;又使他们知道我建造的这殿是称为你的名下的。
44Kiam Via popolo eliros milite kontraux sian malamikon laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
44“如果你的子民出去与仇敌争战,无论你派他们到哪处,他们若是向你所拣选的这城,并向我为你的名建造的这殿祷告,
45tiam auxskultu en la cxielo ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.
45求你在天上垂听他们的祷告和恳求,为他们主持公道。
46Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aux proksiman;
46“如果你的子民得罪了你(没有不犯罪的世人),你向他们发怒,把他们交给仇敌,以致仇敌把他们掳到仇敌的地方,或是远或是近,
47sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
47在被掳的地方,他们若是回心转意,在他们被掳去之地回转,向你祈求,说:‘我们犯了罪了;我们犯了过了,我们作了恶事。’
48kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
48如果他们在俘掳他们的仇敌的地方,一心一意回转归向你,又向着你赐给他们列祖的地方,向你所拣选的这城,和我为你的名建造的这殿祷告,
49tiam auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon;
49求你在天上你的居所垂听他们的祷告和恳求,为他们主持公道。
50kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi, kaj cxiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraux Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke cxi tiuj estu favorkoraj al ili.
50赦免得罪了你的子民,又赦免他们冒犯你的一切过犯,使他们在掳他们的人面前蒙怜悯。
51CXar ili estas Via popolo kaj Via heredajxo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno.
51因为他们是你的子民、你的产业,是你从埃及、从铁炉中领出来的。
52Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por ke Vi auxdu ilin pri cxio, pri kio ili vokas al Vi.
52愿你睁开眼睛看顾你仆人的祈求,和你的子民以色列的祈求,他们向你呼求的,愿你都垂听。
53CXar Vi distingis ilin kiel Vian heredajxon el cxiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.
53主耶和华啊!因为你已经把他们从地上万族万民中分别出来,作自己的产业,正如你领我们的列祖出埃及的时候,借着你的仆人摩西所应许的。”
54Kiam Salomono finis pregxi antaux la Eternulo tiun tutan pregxon kaj petegon, li levigxis de sia genuado antaux la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la cxielo.
54所罗门为人民祝福所罗门在耶和华的祭坛前屈膝下跪,向天伸开双手,向耶和华献完了这一切祷告和恳求以后,就起来,
55Kaj li starigxis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per lauxta vocxo, dirante:
55站着,大声给以色列的全体会众祝福,说:
56Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al cxio, kion Li diris:ne forfalis ecx unu vorto el cxiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto Moseo.
56“耶和华是应当称颂的。他照着自己一切所应许的,赐安息给他的子民以色列人。借着他的仆人摩西所应许一切美好的话,一句都没有落空。
57La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forjxetu nin;
57愿耶和华我们的 神与我们同在,像与我们的列祖同在一样。愿他不离弃我们,也不撇下我们。
58Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laux cxiuj Liaj vojoj, kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn regulojn, kiujn Li donis al niaj patroj.
58愿他使我们的心归向他,遵行他的一切道,谨守他吩咐我们列祖的诫命、律例和典章。
59Kaj cxi tiuj miaj vortoj, kiujn mi pregxis antaux la Eternulo, estu proksimaj al la Eternulo, nia Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justajxon al Sia servanto kaj justajxon al Sia popolo Izrael en cxiuj tagoj;
59愿我在耶和华面前恳求的这些话,昼夜都不离耶和华我们的 神,好使他天天为他仆人和他的子民以色列人主持公道,
60por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia.
60使地上万族万民都知道耶和华是 神,除他以外没有别的神。
61Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laux Liaj legxoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaux.
61所以你们的心要完全归给耶和华我们的 神,遵行他的律例,谨守他的诫命,像今天一样。”
62Kaj la regxo kaj kun li cxiuj Izraelidoj bucxis oferojn antaux la Eternulo.
62献殿礼的献祭(代下7:4-10)王和所有与他在一起的以色列人都在耶和华面前献祭。
63Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj cxiuj Izraelidoj inauxguris la domon de la Eternulo.
63所罗门向耶和华献平安祭,牛二万二千头,羊十二万只;这样,王和以色列众人为耶和华的殿举行了奉献典礼。
64En tiu tago la regxo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiu estis antaux la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj.
64那一天,因为耶和华面前的铜祭坛太小,容不下燔祭、素祭和平安祭牲的脂肪,王就把耶和华殿前院子当中的地方分别为圣,在那里献燔祭、素祭和平安祭牲的脂肪。
65Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo, antaux la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraux sep tagoj, kune dek kvar tagoj.
65那时所罗门与从哈马口直到埃及小河的以色列人,都在耶和华我们的 神面前举行盛大的集会,守节七天,又七天,一共十四天。
66En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la regxon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.
66到了第八天,王遣散了众人;众人都祝福过王以后,就高高兴兴地回自己的家去。他们因为看见耶和华向他仆人大卫和他子民以色列所施的一切恩惠,心中都感到欢喜。