Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

1 Kings

9

1Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj de cxio dezirita de Salomono, kion li deziris fari,
1耶和华再次向所罗门显现(代下7:11-22)
2la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon.
2耶和华就第二次向所罗门显现,像先前在基遍向他显现一样。
3Kaj la Eternulo diris al li:Mi auxdis vian pregxon kaj vian petegon, kiun vi faris antaux Mi; Mi sanktigis cxi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiam.
3耶和华对他说:“你在我面前所作的祷告和恳求,我都已经听见了。你建造的这殿,我已经把它分别为圣,要使我的名永远留在那里;我的眼和我的心也必常在那里。
4Kaj pri vi, se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj gxusteco, farante cxion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn legxojn kaj regulojn:
4至于你,如果你像你父亲大卫那样,存诚实和正直的心在我面前行事为人,遵行我一切所吩咐你的,谨守我的律例和典章,
5tiam Mi fortikigos la tronon de via regxado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.
5我就必坚固你统治以色列的国位,直到永远,正如我应许你父亲大卫说:‘你的子孙,总不断有人坐以色列的王位。
6Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos al ili:
6你们或是你们的子孙,若是转去不跟从我,不遵守我赐给你们的诫命和律例,去事奉别的神,敬拜他们,
7tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj.
7我就必把以色列人从我赐给他们的这地上剪除,甚至为自己的名分别为圣的这殿,我也必从我面前把它丢弃不顾,使以色列人在万族中成为笑谈和讥笑的对象。
8Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo?
8这巍峨的殿必成为废墟,经过的人都必惊讶,取笑说:耶和华为什么向这地和这殿这样作啊?
9Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili kaj servis al ili-pro tio la Eternulo venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.
9人要回答说:是因为他们离弃了那把他们的列祖从埃及地领出来的耶和华他们的 神,去亲近别的神,敬拜他们,事奉他们,因此耶和华使这一切灾祸临到他们。’”
10Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la regxan domon
10所罗门以二十座城回报希兰所罗门用了二十年的时间来建造耶和华的殿和王宫这两座建筑物。
11(por kiuj HXiram, la regxo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laux lia tuta deziro), la regxo Salomono tiam donis al HXiram dudek urbojn en la lando Galilea.
11因为推罗王希兰曾照着所罗门所喜爱的,以香柏木、松木和金子帮助他,于是所罗门王把加利利地的二十座城给了希兰。
12Kaj HXiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne placxis al li.
12希兰从推罗出来,看看所罗门给他的这些城。他不喜欢这些城,
13Kaj li diris:Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul gxis la nuna tago.
13他说:“我的兄弟啊,这些就是你送给我的城吗?”于是他给这些城起名叫迦步勒,直到今日。
14Kaj HXiram sendis al la regxo cent dudek kikarojn da oro.
14希兰送给所罗门约有四千公斤金子。
15Jen estas la arangxo pri la impostoj, kiujn starigis la regxo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj HXacoron kaj Megidon kaj Gezeron.
15所罗门其他建树与功绩(代下8:3-18)这是所罗门王征召服劳役的建筑耶和华的殿和他自己的王宫,以及米罗、耶路撒冷的城墙、夏琐、米吉多和基色的记录。
16(Faraono, regxo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis gxin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj logxis en la urbo, kaj li donis gxin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)
16先前埃及王法老上来攻取基色,放火烧城,杀了住在城里的迦南人,把城送给自己的女儿、所罗门的妻子作嫁妆。
17Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-HXoronon,
17所以所罗门重建基色、下伯.和仑、
18kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,
18巴拉和在犹大地旷野里的他玛,
19kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
19以及属于所罗门所有的一切积货城、屯车城、马兵城,与所罗门在耶路撒冷、黎巴嫩和他统治的各地他喜爱建造的。
20Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, HXetidoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:
20所有亚摩利人、赫人、比利洗人、希未人和耶布斯人余下的人,他们不是以色列人。
21iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj gxis la nuna tago.
21他们的子孙仍然留在那地,以色列人不能灭绝他们。于是所罗门征召他们作苦工的奴仆,直到今日。
22Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj cxarestroj, kaj liaj rajdistoj.
22至于以色列人,所罗门却没有使他们作奴仆,而是作他的战士、臣仆、统领、军长、战车长和骑兵长。
23La nombro de la cxefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.
23所罗门有督工五百五十人,负责管理作工的人和监督工程。
24La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por sxi; tiam li konstruis Milon.
24法老的女儿从大卫城搬到所罗门为她建造的宫里以后,所罗门才重建米罗。
25Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis cxe gxi antaux la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.
25所罗门每年三次在他为耶和华建造的祭坛上献上燔祭和平安祭;又在耶和华面前的坛上烧香,这样,他完成了建殿的工程。
26Kaj sxiparon faris la regxo Salomono en Ecjon-Geber, kiu trovigxas apud Elat, sur la bordo de la Rugxa Maro, en la lando de Edom.
26所罗门王又在以东地、红海边,靠近以禄的以旬.迦别,建造船队。
27Kaj HXiram sendis en la sxiparo siajn servantojn sxipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.
27希兰派遣他船队的仆人,就是熟悉航海的船员,与所罗门的仆人一同航海。
28Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.
28他们到达了俄斐,从那里取得黄金约有一万四千公斤,运到所罗门王那里。