1Tiam Samuel prenis krucxeton kun oleo kaj versxis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris:Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel cxefon super Sia heredajxo.
1撒母耳膏立扫罗为王
2Kiam vi hodiaux foriros de mi, vi trovos cxe la tombo de Rahxel, en la regiono de Benjamen, en Celcahx, du homojn, kiuj diros al vi:Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris sercxi, kaj jen via patro cxesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante:Kion mi faru koncerne mian filon?
2今天你离开我以后,在便雅悯境内的泄撒,靠近拉结坟墓的旁边,必遇见两个人。他们会对你说:‘你去寻找的那几头母驴已经找到了。现在你父亲放下了母驴的事,反而为你担忧,说:我为我的儿子要怎么办呢?’
3Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino.
3你要从那里再往前去,直到他泊的橡树那里,必遇见三个上伯特利去敬拜 神的人,一个带着三只山羊羔,一个带着三个饼,一个带着一皮袋酒。
4Kaj ili salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj manoj.
4他们必向你问安,并且给你两个饼,你要从他们手中接过来。
5Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filisxtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altajxo, kaj antaux ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.
5然后,你要到 神的山去,那里有非利士人的驻军。你进城的时候,会遇见一班先知从邱坛上下来。在他们前面有鼓瑟的、打鼓的、吹笛的、弹琴的。他们都受感说话。
6Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi farigxos alia homo.
6耶和华的灵必大大感动你,你就要与他们一同受感说话,变成另一个人。
7Kiam plenumigxos super vi cxi tiuj antauxsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, cxar Dio estas kun vi.
7这些征兆临到你的时候,你就可以见机行事,因为 神与你同在。
8Kaj vi iros antaux mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por bucxi pacoferojn. Sep tagojn atendu, gxis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari.
8你要在我以先下到吉甲去,我也要下到你那里去献燔祭和平安祭。你要等候七天,等我到了你那里,指示你所当行的。”
9Kaj kiam li turnis siajn sxultrojn, por foriri de Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj cxiuj tiuj antauxsignoj plenumigxis en tiu tago.
9扫罗受感说话扫罗转身离开撒母耳的时候, 神就改变了他,赐给他一颗新心。那一天,这一切征兆都实现了。
10Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili.
10扫罗到了那山,有一班先知迎面而来。 神的灵大大感动他,他就在他们中间受感说话。
11Kaj kiam cxiuj, kiuj konis lin de antauxe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia:Kio farigxis kun la filo de Kisx? cxu ankaux Saul estas inter la profetoj?
11所有以前认识扫罗的人,看见他和他们一起受感说话,就彼此说:“基士的儿子怎么啦!扫罗也列在先知中间吗?”
12Kaj unu el tie respondis kaj diris:Kiu estas ilia patro? De tio devenis la proverbo:CXu ankaux Saul estas inter la profetoj?
12那里有一个人回答:“这些人的父亲是谁呢?”因此,后来有句俗语说:“扫罗也列在先知中间吗?”
13Kaj cxesinte profeti, li venis sur la altajxon.
13扫罗受感说话完了以后,就到邱坛去了。
14Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo:Kien vi iris? Kaj li respondis:Por sercxi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne trovigxas, ni iris al Samuel.
14扫罗的叔叔问扫罗和他的仆人说:“你们到哪里去了?”他回答:“找母驴去。我们找不到,就去见撒母耳。”
15Tiam diris la onklo de Saul:Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel.
15扫罗的叔叔说:“你把撒母耳对你们所说的话告诉我。”
16Kaj Saul diris al sia onklo:Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la regxado, li ne diris al li.
16扫罗对他叔叔说:“他清楚地告诉我们,母驴已经找到了。”至于撒母耳所说有关王国的事,扫罗却没有告诉他的叔叔。
17Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan.
17扫罗被抽选为王撒母耳召集众民到米斯巴耶和华那里,
18Kaj li diris al la Izraelidoj:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de cxiuj regnoj, kiuj premis vin.
18对他们说:“耶和华以色列的 神这样说:‘我把你们以色列人从埃及带上来,我救你们脱离埃及人的手,又救你们脱离所有欺压你们的列国人的手。’
19Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el cxiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li:Regxon starigu super ni. Starigxu do nun antaux la Eternulo laux viaj triboj kaj familioj.
19你们今天却离弃了那位拯救你们脱离一切灾难和困苦的 神,竟对他说:‘求你立一个王统治我们。’现在你们要按着你们的支派和家族,站在耶和华面前。”
20Kaj Samuel alvenigis cxiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen.
20撒母耳使以色列众支派都近前来,抽签抽中了便雅悯支派;
21Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laux gxiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kisx. Oni sercxis lin, sed oni lin ne trovis.
21他又使便雅悯支派按着家族近前来,抽签抽中了马特利;再抽签抽中了基士的儿子扫罗。众人寻找他,却找不到。
22Tiam oni demandis ankoraux la Eternulon:CXu la viro ankoraux venos cxi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kasxis sin inter la vazaro.
22于是他们求问耶和华:“那人到这里来了没有?”耶和华说:“他躲在那些物件中。”
23Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li starigxis meze de la popolo, kaj de la sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.
23他们就跑过去,把他从那里领出来;他站在众人中间,比众人都高出一个头。
24Kaj Samuel diris al la tuta popolo:CXu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? cxar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris:Vivu la regxo!
24撒母耳对众民说:“你们看见耶和华所拣选的人没有?在众人中没有一个可与他相比。”众人就大声欢呼:“愿王万岁!”
25Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la regxado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaux la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon cxiun al lia domo.
25撒母耳把国法对众人述说了,又记在书上,存放在耶和华面前,然后遣散众人,各回自己的家去了。
26Kaj Saul ankaux iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektusxis.
26扫罗也回基比亚自己的家里去了,有一些勇士与他一起回去;他们的心都被 神感动。
27Sed la sentauxguloj diris:Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigis, ke li ne auxdas.
27但是有些流氓说:“这人怎能拯救我们呢?”就藐视他,也没有送他礼物。扫罗却没有说什么。