1Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kisx, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Behxorat, filo de Afiahx, Benjamenido, viro forta.
1扫罗为父寻驴
2Li havis filon, kies nomo estis Saul; cxi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.
2他有一个儿子,名叫扫罗,既年轻又英俊;在以色列人中,没有一个能比他更英俊的。他比人高出一个头。
3Perdigxis azeninoj de Kisx, patro de Saul; kaj Kisx diris al sia filo Saul:Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj levigxu, kaj iru sercxi la azeninojn.
3扫罗的父亲基士有几头母驴走失了,他就对他的儿子扫罗说:“你带一个仆人,动身去寻找母驴吧!”
4Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj trairis la landon SXalisxa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la landon SXaalim, sed tie ne trovigxis; kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis.
4扫罗走遍以法莲山地,又走遍沙利沙地,但他们都没有找到。他们又走遍沙琳地,母驴也不在那里;又走遍便雅悯地,还是找不到。
5Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li:Venu, ni reiru hejmen, cxar alie mia patro eble cxesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.
5求见撒母耳他们到了苏弗地,扫罗对跟随他的仆人说:“来,我们回去吧,恐怕我父亲不为母驴挂心,反而为我们担忧了。”
6Kaj tiu diris al li:Jen en cxi tiu urbo estas Dia homo, homo respektata; cxio, kion li diras, nepre plenumigxas; ni iru do tien, eble li montros al ni la vojon, kiun ni devas iri.
6仆人对他说:“看哪,这城里有一位神人,很受人敬重,他所说的,都必应验。现在,我们到他那里去吧,也许他会告诉我们当走的路。”
7Kaj Saul diris al sia junulo:Bone, ni iros, sed kion ni alportos al la homo? cxar la pano elcxerpigxis en nia sako, kaj ni havas nenian donacon, por alporti al la Dia homo; kion ni havas?
7扫罗对仆人说:“如果我们去,有什么可以送给那人呢?因为我们袋里的食物都已经用尽了,也没有礼物可以送给那神人,我们还有什么呢?”
8La junulo plue respondis al Saul kaj diris:Jen en mia mano trovigxas kvarono de argxenta siklo; mi donos gxin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon.
8仆人回答扫罗:“看哪!我手里有三克银子,可以送给那神人,请他告诉我们应该走的路。”
9(En la antauxa tempo cxe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion:Ni iru al la antauxvidisto; cxar kion oni nun nomas profeto, tion oni antauxe nomis antauxvidisto.)
9从前在以色列中,有人去求问 神的时候,就这样说:“来,我们去见先见吧。”因为今天称为先知的,从前称为先见。
10Kaj Saul diris al sia junulo:Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu logxis la Dia homo.
10扫罗对仆人说:“你说的好。来,我们去吧!”于是他们到那神人所住的城里去。
11Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por cxerpi akvon; kaj ili diris al tiuj:CXu la antauxvidisto estas cxi tie?
11他们正上山坡要进城的时候,就遇见几个少女出来打水。他们就问那些少女:“先见在这里吗?”
12Kaj tiuj respondis al ili kaj diris:CXi tie; jen li estas antaux vi; nun rapidu, cxar hodiaux li venis en la urbon, cxar hodiaux la popolo alportas bucxoferon sur la altajxo.
12那些少女回答他们说:“在这里!他就在你们前面,现在快去吧!他今天正到这城里来,因为今天在邱?上,人民有献祭的事。
13Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaux ol li iros sur la altajxon, por mangxi; cxar la popolo ne mangxas antaux lia veno, cxar li benas la bucxoferon, kaj nur poste mangxas la invititoj. Iru do, cxar nun vi lin trovos.
13你们一进城,在他登上邱坛吃祭物之前,必遇见他。因为他未到,众人不能先吃,他必先为祭物祝谢,然后客人才可以吃。现在你们上去吧!今天,你们必可遇见他。”
14Kaj ili iris supren en la urbon. Apenaux ili venis en la mezon de la urbo, jen Samuel eliras renkonte al ili, por iri sur la altajxon.
14耶和华预先指示撒母耳于是二人上那城去;他们正进城的时候,撒母耳就迎着他们出来,要上邱坛去。
15Dume la Eternulo revelaciis al la oreloj de Samuel, unu tagon antaux la veno de Saul, dirante:
15原来,在扫罗来到的前一天,耶和华已经启示撒母耳说:
16Morgaux en cxi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel cxefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filisxtoj; cxar Mi vidis Mian popolon, kaj gxiaj krioj atingis Min.
16“明天大约这个时候,我要差派一个人从便雅悯地到你那里去,你要膏立他作我子民以色列人的领袖。他要拯救我的子民脱离非利士人的手。我眷顾了我的子民,因为他们的哀求已经达到我这里。”
17Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo diris al li:Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li regos super Mia popolo.
17撒母耳看见了扫罗,耶和华就对撒母耳说:“你看,这就是我对你所说的那人,他要统治我的子民。”
18Saul alproksimigxis al Samuel en la pordego, kaj diris:Diru al mi, mi petas, kie estas cxi tie la domo de la antauxvidisto.
18撒母耳与扫罗会面扫罗在城门口,走近撒母耳跟前,说:“请告诉我先见的家在哪里?”
19Kaj Samuel respondis al Saul kaj diris:Mi estas la antauxvidisto; iru antaux mi sur la altajxon; vi mangxos kun mi hodiaux, kaj morgaux mi lasos vin for, kaj mi diros al vi cxion, kio estas en via koro.
19撒母耳回答扫罗:“我就是先见,请你在我前面上邱坛去。今天你们要与我一同吃饭,明天早晨我就送你回去。你心里的一切事,我都会告诉你。
20Kaj pri la azeninoj, kiuj perdigxis cxe vi antaux tri tagoj, ne zorgu, cxar ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos cxio plej bona en Izrael? cxu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro?
20至于你前三天失了的母驴,你不必为它们担心,因为都已经找到了。以色列众人所渴求的是谁呢?不是你和你的父家吗?”
21Saul respondis kaj diris:Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el cxiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn?
21扫罗回答:“我不是以色列众支派中最微小的便雅悯人吗?我的家族不是便雅悯支派的家族中最微小的吗?你为什么对我说这样的话呢?”
22Tiam Samuel prenis Saulon kaj lian junulon, kaj enkondukis ilin en la mangxocxambron, kaj donis al ili lokon supraloke de la invititoj, kiuj estis en la nombro de cxirkaux tridek homoj.
22撒母耳把扫罗和扫罗的仆人领进了客厅,使他们坐在客人中的首位;那里约有三十人。
23Kaj Samuel diris al la kuiristo:Donu tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu gxin cxe vi.
23撒母耳对厨师说:“我交给你,吩咐你存放好的那一份祭肉,现在可以拿来。”
24Kaj la kuiristo prezentis femuron, kaj tion, kio estas kun gxi, kaj metis tion antaux Saulon, kaj Samuel diris:Jen estas, kio restis; metu gxin antaux vin kaj mangxu, cxar gxi estas rezervita por vi por la tempo, por kiu mi invitis la popolon. Kaj Saul mangxis kun Samuel en tiu tago.
24厨师就把那条腿肉拿上来,摆在扫罗面前。撒母耳说:“这是为你留下的,现在摆在你面前,请吃吧!因为这是我邀请众人的时候,特地为这时刻保留的。”于是,当天扫罗就与撒母耳一同吃饭。
25Kaj ili malsupreniris de la altajxo en la urbon, kaj Samuel parolis kun Saul sur la tegmento.
25他们从邱坛下来,进到城里;撒母耳和扫罗在房顶上说话。
26Kaj ili levigxis frue; kaj kiam la matenrugxo levigxis, Samuel vokis Saulon sur la tegmenton, kaj diris:Levigxu, mi lasos vin for. Kaj Saul levigxis, kaj ili eliris ambaux, li kaj Samuel, eksteren.
26他们清早起来;天快亮的时候,撒母耳在房顶上呼叫扫罗说:“起来吧,我要送你回去。”扫罗就起来。于是,他与撒母耳二人一起到外面去。
27Kiam ili atingis la finon de la urbo, Samuel diris al Saul:Diru al la junulo, ke li iru antauxen (kaj tiu iris antauxen); kaj vi haltu nun, kaj mi anoncos al vi la diron de Dio.
27他们下到城边的时候,撒母耳对扫罗说:“吩咐你的仆人先走。(仆人就先走了。)你暂且留在这里,我好把 神的话讲给你听。”