1Jehosxafat, regxo de Judujo, revenis bonstate en sian hejmon, en Jerusalemon.
1耶户责备约沙法
2Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de HXanani, la viziisto, kaj diris al la regxo Jehosxafat:CXu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo.
2先见哈拿尼的儿子耶户出来迎见约沙法王,对他说:“你怎能帮助恶人,喜爱那恨恶耶和华的人呢?因此耶和华的忿怒必临到你身上。
3Tamen bonajxoj estas trovitaj en vi, cxar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la sercxado de Dio.
3可是你还有善行,因为你从国中除掉亚舍拉,并且决心寻求 神。”
4Kaj Jehosxafat logxis en Jerusalem. Kaj denove li iris al la popolo, de Beer-SXeba gxis la monto de Efraim, kaj revenigis ilin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
4约沙法设立审判官约沙法住在耶路撒冷,后来又出巡民间,从别是巴到以法莲山地,领人民归向耶和华他们列祖的 神。
5Li starigis jugxistojn en la lando, en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo, en cxiu urbo aparte.
5他又在犹大境内的一切设防城中,都设立审判官;
6Kaj li diris al la jugxistoj:Rigardu, kion vi faras, cxar ne por homo vi jugxas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de jugxado.
6他对他们说:“你们行事,必须谨慎;因为你们审判,不是为人,而是为耶和华;你们审判的时候,耶和华必和你们同在。
7Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.
7现在你们要敬畏耶和华;你们要谨慎行事,因为耶和华我们的 神没有不义,不偏待人,也不受贿赂。”
8Ankaux en Jerusalem Jehosxafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael, por jugxado antaux la Eternulo kaj por jugxaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem.
8约沙法又在耶路撒冷,从利未人、祭司和以色列各家族的首领中设立了一些人,替耶和华施行审判,为耶路撒冷的居民处理诉讼。
9Kaj li ordonis al ili jene:Tiele agu en timo antaux la Eternulo, en fideleco kaj kun pura koro:
9约沙法吩咐他们说:“你们要以敬畏耶和华的心,忠心和尽心办事。
10en cxiu jugxa disputo, kiu venos antaux vin de viaj fratoj, kiuj logxas en siaj urboj, cxu pri afero de sango, cxu pri religia preskribo, ordono, legxoj, aux decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpigxu antaux la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne farigxos kulpaj.
10你们住在各城里的同胞带到你们面前的一切诉讼,无论是流血的事件,或是有关律法、诫命、律例和典章的诉讼,你们总要警告他们,免得他们得罪耶和华,以致耶和华的烈怒临到你们和你们的同胞身上;你们必须这样行,就没有罪了。
11Kaj jen la cxefpastro Amarja estas super vi en cxiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Isxmael, la princo el la domo de Jehuda, en cxiu afero koncernanta la regxon, kaj la Levidojn vi havas antaux vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.
11所有属于耶和华的事,有大祭司亚玛利雅管理你们;所有属于王的事,有犹大家的领袖以实玛利的儿子西巴第雅管理你们;在你们面前也有利未人作官长。你们要勇敢行事;愿耶和华和良善的人同在。”