Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

2 Chronicles

20

1Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton.
1约沙法禁食祈祷退敌
2Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi.
2有人来向约沙法报告说:“从海的对岸,就是从以东,有大军前来攻击你;现在他们在哈洗逊.他玛。”哈洗逊.他玛就是隐.基底。
3Jehosxafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo.
3于是约沙法害怕起来,定意要寻求耶和华,就在犹大全地宣告禁食。
4Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.
4于是犹大人集合起来,寻求耶和华的帮助;犹大各城中都有人出来寻求耶和华。
5Jehosxafat starigxis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaux la nova korto.
5约沙法就在犹大和耶路撒冷的会众中,站在耶和华殿的新院子前面,
6Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi.
6说:“耶和华我们列祖的 神啊,你不是天上的 神吗?你不是统治万国的吗?你手中有大能大力,没有人能抵挡你。
7Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam.
7我们的 神啊,你不是曾经把这地的居民从你的子民以色列人面前赶走,把这地赐给你的朋友亚伯拉罕的后裔永远作产业吗?
8Kaj ili enlogxigxis en gxi, kaj konstruis por Vi en gxi sanktejon al Via nomo, dirante:
8他们住在那地,又在那里为你的名建造了一座圣所,说:
9Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos.
9‘如果有灾祸临到我们,无论是刀剑、刑罚、瘟疫、饥荒,我们在急难的时候,站在这殿和你的面前,向你呼求,你必垂听和施行拯救,因为你的名是在这殿内。’
10Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin-
10现在这里有亚扪人、摩押人和西珥山的人,从前以色列人从埃及地出来的时候,你不许以色列人侵犯他们。那时,以色列人就离开了他们,不除灭他们。
11jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredajxo, kiun Vi donis al ni.
11现在你看,他们怎样报复我们;他们要来把我们从你赐给我们承受作产业的地赶出去。
12Ho nia Dio, cxu Vi ne jugxos ilin? cxar ni ne havas forton kontraux cxi tiu granda homamaso, kiu venis kontraux nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj.
12我们的 神啊,你不惩罚他们吗?因为我们没有力量抵挡这来攻打我们的大军;我们也不知道该作什么;我们的眼睛只有仰望你。”
13Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.
13那时全犹大的人,连他们的婴孩、妻子和儿女,都站在耶和华面前。
14Tiam sur Jahxaziel, filo de Zehxarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo;
14当时,耶和华的灵在会众中临到利未人亚萨的后裔,玛探雅的玄孙、耶利的曾孙、比拿雅的孙子、撒迦利亚的儿子雅哈悉;
15kaj li diris:Auxskultu, cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem kaj regxo Jehosxafat! Tiele diras al vi la Eternulo:Ne timu kaj ne sentu teruron antaux cxi tiu granda homamaso, cxar la milito estas ne kontraux vi, sed kontraux Dio.
15他就说:“全犹大的人、耶路撒冷的居民和约沙法王啊,你们要留意!耶和华这样对你们说:‘你们不要因这大军惧怕和惊慌,因为战争的胜负不是在于你们,而是在于 神。
16Morgaux malsupreniru sur ilin:jen ili supreniras sur la altajxon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaux la dezerto Jeruel.
16明天你们要下去攻击他们,他们会从洗斯的斜坡上来,你们必在耶鲁伊勒旷野东面的谷口遇见他们。
17Ne vi devas batali cxi tiun fojon:starigxu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron:morgaux eliru kontraux ilin, kaj la Eternulo estos kun vi.
17犹大人和耶路撒冷人哪,这次你们不必出战,只要稳守阵地,站立不动,看耶和华为你们施行的拯救。’你们不要惧怕,也不要惊慌;明天要出去攻击他们,耶和华必和你们同在。”
18Tiam Jehosxafat klinigxis vizagxaltere, kaj cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem jxetis sin antaux la Eternulo, por adorklinigxi antaux la Eternulo.
18于是约沙法面伏于地,全犹大的人和耶路撒冷的居民都俯伏在耶和华面前,敬拜耶和华。
19Kaj levigxis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Korahxidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per lauxta vocxo alten.
19哥辖子孙中和可拉子孙中的利未人,都站起来高声赞美耶和华以色列的 神。
20Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.
20大胜而回(王上22:41-45)第二天早晨,众人清早起来,出发到提哥亚的旷野去;他们正出去的时候,约沙法站起来,说:“犹大人和耶路撒冷的居民哪,你们要听我的话;信靠耶和华你们的 神,你们就必坚立;信靠他的先知,你们就必亨通。”
21Kaj li konsiligxis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaux la armitoj, kaj parolu:Gloru la Eternulon, cxar eterna estas Lia favorkoreco.
21约沙法和人民商议好了,就指派向耶和华歌唱的人,使他们身穿圣洁的服饰,走在军队的前面,赞美耶和华,说:“你们要称颂耶和华,因他的慈爱永远长存。”
22Kaj en la tempo, kiam ili komencis gxojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraux la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraux Judujon, kaj ili estis batitaj.
22他们正在欢呼赞美的时候,耶和华就派出伏兵,击杀那前来攻打犹大人的亚扪人、摩押人和西珥山的人,他们就被击溃了。
23Kaj starigxis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraux la logxantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la logxantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian.
23原来亚扪人和摩押人起来攻击住西珥山的人,把他们杀尽灭绝;他们灭尽了住西珥山的人以后,竟又自相残杀。
24Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu savigxis.
24犹大人来到旷野的瞭望楼,向那大军观望,只见伏尸遍地,没有一个逃脱的。
25Kaj venis Jehosxafat kaj lia popolo, por preni la militakirajxon; kaj ili trovis cxe ili multe da havajxo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakirajxon, cxar estis tre multe da gxi.
25约沙法和他的人民就来掠夺敌人的财物,在尸首中见许多财物、衣服和珍宝。他们剥脱下来的,多得不能携带;因为掠物甚多,所以掠夺了三天。
26En la kvara tago ili kolektigxis en la Valo de Beno, cxar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno gxis la nuna tago.
26第四日,他们聚集在比拉迦谷,在那里称颂耶和华,因此那地方名叫比拉迦谷,直到今日。
27Kaj cxiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehosxafat antauxe, iris returne, por reiri kun gxojo en Jerusalemon; cxar la Eternulo donis al ili gxojon pri iliaj malamikoj.
27事后,犹大和耶路撒冷所有的人,在约沙法率领下,都欢欢喜喜回耶路撒冷去了,耶和华使他们因胜过仇敌欢喜快乐。
28Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo.
28他们拿着琴瑟和号筒来到耶路撒冷,进了耶和华的殿。
29Kaj timo antaux Dio venis sur cxiujn regnojn de la landoj, kiam ili auxdis, ke la Eternulo militis kontraux la malamikoj de Izrael.
29世上列国一听见耶和华战败了以色列的仇敌,就都惧怕 神。
30Kaj trankviligxis la regno de Jehosxafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon cxirkauxe.
30这样,约沙法的国得享太平,因为他的 神使他四境安宁。
31Jehosxafat regxis super Judujo; la agxon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.
31约沙法登基统治犹大的时候,是三十五岁;他在耶路撒冷作王共二十五年。他的母亲名叫阿苏巴,是示利希的女儿。
32Li iradis laux la vojo de sia patro Asa kaj ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo.
32约沙法遵行他父亲亚撒的道路,总不偏离,行耶和华看为正的事。
33Tamen la altajxoj ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraux ne turnis forte sian koron al Dio de gxiaj patroj.
33只是邱坛还没有除掉,人民仍然没有定意归向他们列祖的 神。
34La cetera historio de Jehosxafat, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu, filo de HXanani, kiu estas enigita en la libron de la regxoj de Izrael.
34约沙法其余的事迹,一生的始末,都记在哈拿尼的儿子耶户的言行录上;这言行录又收录在以色列诸王记上。
35Poste Jehosxafat, regxo de Judujo, amikigxis kun Ahxazja, regxo de Izrael, kiu agadis malpie.
35约沙法与亚哈谢修好(王上22:48-49)后来,犹大王约沙法和作恶多端的以色列王亚哈谢结盟。
36Li kunigxis kun li, por fari sxipojn, irontajn en Tarsxisxon. Kaj li konstruis sxipojn en Ecjon-Geber.
36约沙法和他合伙建造船只,开往他施去;他们是在以旬.迦别建造船只。
37Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Maresxa, eldiris profetajxon pri Jehosxafat jene:Pro tio, ke vi kunigxis kun Ahxazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la sxipoj rompigxis kaj ne povis iri en Tarsxisxon.
37那时,玛利沙人多大瓦的儿子以利以谢说预言攻击约沙法,说:“因为你和亚哈谢结盟,耶和华必破坏你建造的船只。”后来那些船只果然受到破坏,不能开往他施去。