1Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.
1约兰作犹大王(王上22:50;王下8:16-19)
2Li havis fratojn, filojn de Jehosxafat:Azarja, Jehxiel, Zehxarja, Azarjahu, Mihxael, kaj SXefatja. CXiuj ili estis filoj de Jehosxafat, regxo de Judujo.
2约兰有几个兄弟,就是约沙法的儿子亚撒利雅、耶歇、撒迦利雅、亚撒利雅、米迦勒和示法提雅;这些人都是犹大王约沙法的儿子。
3Ilia patro donis al ili multe da donacoj, argxenton, oron, multekostajxojn, kaj fortikigitajn urbojn en Judujo; sed la regnon li donis al Jehoram, cxar li estis la unuenaskito.
3他们的父亲把许多礼物,就是金、银、财宝,以及犹大地的几座设防城都赐给了他们,却把王位赐给了约兰,因为他是长子。
4Kiam Jehoram estrigxis super la regno de sia patro kaj fortigxis, li mortigis per glavo cxiujn siajn fratojn kaj ankaux kelkajn el la eminentuloj de Izrael.
4约兰一登上了他父亲的王位,巩固了自己的权势以后,就用刀杀了他所有的兄弟和犹大的一些领袖。
5La agxon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.
5约兰登基的时候是三十二岁,他在耶路撒冷作王共八年。
6Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo.
6他随从众以色列王的道路,好像亚哈家所行的一样,因为他娶了亚哈的女儿作妻子,行耶和华看为恶的事。
7Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj cxar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.
7耶和华因为自己和大卫所立的约,不愿消灭大卫家;却照着他应许的,永远赐灯光给大卫和他的子孙。
8En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon.
8以东人和立拿人背叛犹大(王下8:20-22)约兰在位的日子,以东人反叛,脱离了犹大的统治,自立一王统治他们。
9Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun cxiuj siaj cxaroj eliris; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn.
9约兰率领他的众军长和所有的战车一同前去;他夜间起来,攻击那些包围他的以东人和战车队长。
10Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna tago. En la sama tempo ankaux Libna defalis de li, cxar li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj.
10从此,以东人反叛,脱离了犹大的统治,直到今日。那时,立拿人也反叛了,因为约兰离弃了耶和华他列祖的 神。
11Li ankaux arangxis altajxojn sur la montoj de Judujo, li malcxastigis la logxantojn de Jerusalem kaj delogis Judujon.
11他又在犹大众山上建筑邱坛,使耶路撒冷的居民行邪淫,引诱犹大人。
12Kaj venis al li letero de la profeto Elija, en kiu estis skribite:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Pro tio, ke vi ne iradis laux la vojoj de via patro Jehosxafat, kaj laux la vojoj de Asa, regxo de Judujo,
12以利亚的警告以利亚先知有信送给约兰,说:“耶和华你的先祖大卫的 神这样说:‘因为你没有遵行你父亲约沙法的道路,也没有遵行犹大王亚撒的道路,
13sed vi iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kaj malcxastigis Judujon kaj la logxantojn de Jerusalem, kiel malcxastigis la domo de Ahxab, kaj ecx viajn fratojn, la domon de via patro, kiuj estis pli bonaj ol vi, vi mortigis:
13却随从了以色列诸王的道路,使犹大人和耶路撒冷的居民行邪淫,好像亚哈家行邪淫一样;又杀了你父家比你良善的众兄弟;
14pro tio jen la Eternulo frapos per granda plago vian popolon, viajn filojn, viajn edzinojn, kaj vian tutan havajxon;
14所以耶和华要用极大的灾祸击打你的人民、妻子和儿女,以及你的一切财产。
15kaj vi mem havos grandan malsanon, malsanon en viaj internajxoj tian, ke pro la malsano elfalados viaj internajxoj cxiutage.
15至于你,你的肠脏必患严重的病,直到因病情日益严重,你的肠子都流出来了。’”
16Kaj la Eternulo ekscitis kontraux Jehoram la spiriton de la Filisxtoj, kaj de la Araboj, kiuj logxis apude de la Etiopoj;
16非利士人的进攻后来,耶和华激动了非利士人和靠近古实的阿拉伯人的心,和约兰作对。
17kaj ili iris kontraux Judujon kaj penetris en gxin, kaj forprenis la tutan havajxon, kiu trovigxis en la regxa domo, ankaux liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis cxe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoahxaz.
17他们上来攻打犹大,侵入境内,掠去了王宫的一切财物,又掳去了他的众子和妻妾;除了他最小的儿子约哈斯以外,没有给他留下一个儿子。
18Kaj post cxio cxi tio la Eternulo frapis liajn internajxojn per nesanigebla malsano.
18约兰患重病不治这些事以后,耶和华击打约兰,使他的肠脏患了不治之症。
19Kaj tio dauxris de tago al tago; kaj kiam finigxis du jaroj, liaj internajxoj eliris de li kune kun lia malsano, kaj li mortis en grandaj doloroj; kaj lia popolo ne faris al li brulon, kiel la bruloj por liaj patroj.
19他病了很久。过了二年,他的肠子因病重流了出来,他就病死了;他的人民没有为他烧火,好像从前他的列祖烧火一样。
20La agxon de tridek du jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem; li foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed ne en la tomboj de la regxoj.
20约兰登基的时候是三十二岁;他在耶路撒冷作王共八年;他离世的时候,没有人哀悼他。人把他埋葬在大卫城里,可是没有葬在众王的陵墓里。