1La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem.
1玛拿西作犹大王(王下21:1-9)
2Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.
2他行耶和华看为恶的事,随从耶和华在以色列人面前赶走的列国所行可厌恶的事。
3Li konstruis denove la altajxojn, kiujn detruis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.
3他重新建造他父亲希西家拆毁的邱坛,又为巴力立坛,制造亚舍拉,并且敬拜和事奉天上的万象。
4Li konstruis ankaux altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris:En Jerusalem estos Mia nomo eterne.
4他又在耶和华的殿中筑坛,耶和华曾经指着这殿说:“我的名必永远留在耶路撒冷。”
5Li konstruis altarojn al la tuta armeo de la cxielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
5玛拿西在耶和华殿的两院中,为天上的万象筑坛,
6Li ankaux trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, auxguradis, sorcxadis, starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.
6并且在欣嫩子谷把自己的儿女用火烧为祭,又占卜、行邪术、用法术、交鬼和通灵;作了很多耶和华看为恶的事,惹他发怒。
7La skulptajxon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;
7他又把他所做的雕像立在 神的殿中, 神曾经指着这殿,对大卫和他的儿子所罗门说:“我要在这殿里,和在我从以色列各支派中拣选的耶路撒冷中,立我的名,直到永远。
8kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi cxion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, legxojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo.
8只要以色列人谨守遵行我借着摩西吩咐他们的一切律法、律例和典章,我就决不再使他们的脚离开我赐给他们列祖的地。”
9Manase delogis la Judojn kaj la logxantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaux la Izraelidoj.
9可是玛拿西却引诱犹大人和耶路撒冷的居民行恶,比耶和华在以色列人面前除灭的列国更厉害。
10La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne auxskultis.
10因悖逆而被掳耶和华曾警告玛拿西和他的人民,他们却不理会。
11Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la regxo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per cxenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.
11因此耶和华领亚述王的将帅来攻打他们,用钩子钩着玛拿西,用铜链锁住他,把他带到巴比伦去。
12En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antaux la Dio de siaj patroj.
12因悔改而回归玛拿西在急难的时候,就恳求耶和华他的 神,并且在他列祖的 神面前非常谦卑。
13Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auxskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.
13他向耶和华祷告,耶和华应允他的恳求,垂听他的祈求,使他归回耶路撒冷,恢复他的王位。玛拿西这才知道只有耶和华是 神。
14Post tio li konstruis eksteran muregon por la urbo de David okcidente de Gihxon, en la valo, gxia la enirejo de la Pordego de Fisxoj, cxirkaux Ofel, kaj li faris gxin tre alta. Kaj li starigis militestrojn en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo.
14此后,玛拿西在大卫城外,从谷中的基训西边起直到鱼门口,建了一道城墙,围绕着俄斐勒,他把城墙建得很高;又在犹大各设防城里,派驻军长。
15Li forigis la fremdajn diojn kaj la idolon el la domo de la Eternulo, ankaux cxiujn altarojn, kiujn li konstruis sur la monto de la domo de la Eternulo kaj en Jerusalem; kaj li eljxetis tion eksteren de la urbo.
15除掉一切偶像又从耶和华的殿中除掉外族人的神和偶像,又把他在耶和华殿的山和在耶路撒冷所筑的一切坛,都拋出城外。
16Kaj li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris sur gxi pacoferojn kaj dankoferojn, kaj li ordonis al la Judoj, ke ili servadu al la Eternulo, Dio de Izrael.
16玛拿西重修了耶和华的祭坛,在坛上献上平安祭和感恩祭,又吩咐犹大人事奉耶和华以色列的 神。
17Tamen la popolo cxiam ankoraux oferadis sur la altajxoj, sed nur al la Eternulo, sia Dio.
17可是人民仍然在邱坛上献祭,尽管只向耶和华他们的 神献祭。
18La cetera historio de Manase, lia pregxo al lia Dio, kaj la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael, trovigxas en la kroniko de la regxoj de Izrael.
18玛拿西逝世(王下21:17-18)玛拿西其余的事迹,包括他对他的 神的祷告,和那些先见奉耶和华以色列的 神的名向他所说的话,都记在以色列诸王记上。
19Lia pregxo kaj auxskultiteco, cxiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altajxojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaux sia humiligxo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.
19他的祷告, 神怎样应允他的恳求,他谦卑下来以前的一切罪恶和过犯,以及他在什么地方建筑邱坛,设立亚舍拉和偶像,都记在何赛的言行录上。
20Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en lia domo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amon.
20玛拿西和他的列祖同睡,埋葬在他的宫中;他的儿子亚们接续他作王。
21La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem.
21亚们作犹大王(王下21:19-26)亚们登基的时候,是二十二岁;他在耶路撒冷作王共两年。
22Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase; kaj al cxiuj idoloj, kiujn faris lia patro Manase, Amon oferadis kaj servadis.
22他行耶和华看为恶的事,像他父亲玛拿西所行的一样;亚们向他父亲玛拿西所做的一切雕像献祭,并且事奉它们。
23Li ne humiligxis antaux la Eternulo, kiel humiligxis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpigxis.
23他没有在耶和华面前谦卑,像他父亲玛拿西谦卑一样;这亚们所犯的罪过越来越多。
24Kaj konspiris kontraux li liaj servantoj kaj mortigis lin en lia domo.
24后来,他的臣仆阴谋造反,在宫中把他杀死了。
25Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.
25但犹大的人民把所有反叛亚们王的人都击杀了,并且立他的儿子约西亚接续他作王。