1La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem.
1约西亚作犹大王(王下22:1-2)
2Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis laux la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren nek maldekstren.
2他行耶和华看为正的事,效法他先祖大卫所行的,不偏左,也不偏右。
3En la oka jaro de sia regxado, estante ankoraux knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altajxoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj.
3宗教改革他在位第八年,还是年幼的时候,就开始寻求他先祖大卫的 神。到了第十二年,他就开始洁净犹大和耶路撒冷,除掉邱坛、亚舍拉、雕像和铸像。
4Kaj oni detruis antaux li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disjxetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn.
4众人在他面前拆毁了巴力的祭坛,他亲自打碎了坛上高高的香坛,又把亚舍拉、雕像和铸像砍碎,撒在向这些偶像献过祭的人的坟上。
5La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon.
5他把祭司的骨头烧在他们的祭坛上,这样就洁净了犹大和耶路撒冷。
6Ankaux en la urboj de Manase, Efraim, Simeon, kaj gxis Naftali, en iliaj ruinoj cxirkauxe,
6他又在玛拿西、以法莲、西缅,以至拿弗他利的各城,以及它们周围荒废的地方,都这样行。
7li detruis la altarojn kaj la sanktajn stangojn, kaj la idolojn li disbatis en pecetojn, kaj cxiujn kolonojn de la suno li dehakis en la tuta lando de Izrael; kaj li revenis en Jerusalemon.
7他拆毁了祭坛,把亚舍拉和雕刻的偶像打碎,破碎了以色列全地所有的香坛,就回耶路撒冷去了。
8En la dek-oka jaro de sia regxado, post la purigo de la lando kaj de la domo, li sendis SXafanon, filon de Acalja, la urbestron Maaseja, kaj la kronikiston Joahx, filo de Joahxaz, por ripari la domon de la Eternulo, lia Dio.
8重修圣殿(王下22:3-7)约西亚在位第十八年,洁净犹大地和圣殿以后,就差派亚萨利雅的儿子沙番、市长玛西雅和约哈斯的儿子史官约亚,去修筑耶和华他的 神的殿。
9Kaj ili venis al la cxefpastro HXilkija, kaj transdonis la argxenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj cxiuj restintaj Izraelidoj, ankaux de cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon.
9于是他们来见大祭司希勒家,把献给 神的殿的银子交给他。这银子都是守门的利未人,从玛拿西、以法莲和以色列所有的余民,以及犹大、便雅悯和耶路撒冷的居民那里收集来的。
10Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon.
10他们又把银子交给在耶和华殿里负责监察的人;他们又把银子发给在耶和华殿里作工的工人,去修补圣殿。
11Ili donis al la cxarpentistoj kaj konstruistoj, por acxeti cxirkauxhakitajn sxtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la regxoj de Judujo.
11他们把银子交给木匠和石匠,去购买凿好的石头和作木架与横梁的木材,修补犹大列王毁坏了的殿宇。
12Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jahxat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zehxarja kaj Mesxulam el la Kehatidoj; la Levidoj cxiuj estis kompetentaj muzikistoj;
12这些人忠心地工作;管理他们的督工是利未人米拉利的子孙雅哈和俄巴底;监管他们的是哥辖的子孙撒迦利雅和米书兰;还有所有精通乐器的利未人,
13super la portistoj, kiel observistoj super cxiuj laboristoj en cxiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj.
13管理扛抬的,并且监管所有作各种工作的人;利未人中,也有作书记、作职员和作守门的。
14Kiam ili elprenis la argxenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro HXilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo.
14发现律法书(王下22:8-13)他们把献给耶和华殿的银子拿出来的时候,希勒家祭司发现了耶和华借摩西所传的律法书。
15Kaj HXilkija ekparolis kaj diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj HXilkija donis la libron al SXafan.
15希勒家对书记沙番说:“我在耶和华的殿里发现了律法书。”希勒家就把书交给沙番。
16Kaj SXafan alportis la libron al la regxo, kaj li ankaux raportis al la regxo jene:CXion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras.
16沙番把书带到王那里,同时向王报告:“你交托你仆人的事,他们都办妥了。
17Oni elsxutis la argxenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis gxin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj.
17他们把在耶和华殿里的银子倒出来,交给监督和作工的人。”
18Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis el gxi antaux la regxo.
18书记沙番又告诉王,说:“希勒家祭司还交给我一卷书卷。”于是沙番在王面前诵读那书。
19Kiam la regxo auxdis la vortojn de la instruo, li dissxiris siajn vestojn.
19王一听见律法书上的话,就撕裂自己的衣服,
20Kaj la regxo ordonis al HXilkija, Ahxikam, filo de SXafan, Abdon, filo de Mihxa, la skribisto SXafan, kaj Asaja, servanto de la regxo, dirante:
20吩咐希勒家和沙番的儿子亚希甘、米迦的儿子亚比顿、书记沙番,以及王的臣仆亚撒雅,说:
21Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro.
21“你们去,为我、也为以色列和犹大的余民,求问耶和华关于我们发现的这书上的话;因为我们的列祖没有谨守耶和华的话,也没有照着这书上所记的一切去行,所以耶和华才向我们大发烈怒。”
22Kaj iris HXilkija, kaj tiuj, kiuj estis cxe la regxo, al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tokhat, filo de HXasra, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi pri tio.
22女先知户勒大的预言(王下22:14-20)于是希勒家和王所差派的人去见女先知户勒大。户勒大是掌管礼服的沙龙的妻子;沙龙是哈斯拉的孙子、特瓦的儿子;户勒大住在耶路撒冷第二区;他们对户勒大这样说了。
23Kaj sxi diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:
23她就回答他们:“耶和华以色列的 神这样说:‘你们对那差你们来见我的人说:
24Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaux la regxo de Judujo.
24耶和华这样说:我要按着在犹大王面前诵读的那卷书上所写的一切咒诅,降灾在这地和这地的居民身上。
25Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per cxiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraux cxi tiu loko, kaj gxi ne estingigxos.
25因为他们离弃了我,向别的神烧香,用他们手所做的惹我发怒,所以我的忿怒必倾倒在这地上,总不熄灭。
26Kaj koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis:
26至于那派你们来求问耶和华的犹大王,你们要这样对他说:耶和华以色列的 神这样说:论到你听见的话;
27CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux Dio, kiam vi auxdis Liajn vortojn pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, kaj vi humiligxis antaux Mi, dissxiris viajn vestojn, kaj ploris antaux Mi:tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.
27因为你听了我指着这地方和这里的居民所说的话,就心里感动,在 神面前谦卑;你既然在我的面前谦卑,又撕裂衣服,在我的面前哭泣,所以我就垂听你的祷告;这是耶和华的宣告。
28Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.
28我必使你归到你的列祖那里去,你必平平安安归入你的坟墓。我所要降在这地方和这地上的居民身上的一切灾祸,你必不会亲眼看见。’”他们就把这番话回复王去了。
29La regxo sendis, kaj kunvenigis cxiujn plejagxulojn de Judujo kaj Jerusalem.
29王宣读约书并与 神立约(王下23:1-7)于是王派人把犹大和耶路撒冷的众长老都召集了来。
30Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj gxis la malgrandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.
30王和犹大众人、耶路撒冷的居民、祭司、利未人,以及所有的人民,无论大小,都一同上耶和华的殿去;王就把在耶和华殿里发现的约书上的一切话,都诵读给他们听。
31Kaj la regxo starigxis sur sia loko, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj legxojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.
31王站在他的位上,在耶和华面前立约,要一心一意跟随耶和华,谨守他的诫命、法度和律例,实行这书上所记立约的誓言。
32Kaj li aligis al tio cxiujn, kiuj trovigxis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la logxantoj de Jerusalem agadis laux la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj.
32他又使所有在耶路撒冷和便雅悯的人,都顺从这约。于是耶路撒冷的居民,都遵照他们列祖的 神的约而行。
33Kaj Josxija forigis cxiujn abomenindajxojn el cxiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj cxiujn, kiuj trovigxis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
33约西亚在以色列人所属的各地,把一切可憎的物尽都除掉,使所有在以色列的人都事奉耶和华他们的 神。约西亚在世的日子,人民都跟随耶和华他们列祖的 神,总不离开。