Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

2 Chronicles

9

1Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono, sxi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis sur sia koro.
1示巴女王来访所罗门(王上10:1-9)
2Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.
2所罗门把她的一切难题,都给她解答了;没有一样难倒所罗门,不能给她解答的。
3Kaj la regxino de SXeba vidis la sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
3示巴女王看见所罗门的智慧和他建造的宫殿,
4kaj la mangxajxon de lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinversxistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.
4他席上的食物,群臣的座位,仆人的侍候和他们的服饰,酒政和酒政的服饰,以及所罗门在耶和华殿里所献的燔祭,就十分惊讶。
5Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;
5于是她对王说:“我在本国听见关于你的事和你的智慧,实在是真的。
6mi ne kredis iliajn vortojn, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon de via granda sagxeco:vi superas la famon, kiun mi auxdis.
6我先前不信那些话,等到我来了,亲眼看见了,才知道你智慧的伟大,人告诉我的还不到一半。你实在是见面胜似闻名。
7Felicxaj estas viaj homoj, kaj felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.
7属你的人是有福的,你的臣仆是有福的,因为他们可以常常侍立在你面前,聆听你的智慧。
8Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel regxon antaux la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por cxiam, Li faris vin regxo super ili, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.
8耶和华你的 神是应当称颂的,因他喜悦你,使你坐在他的王位上,为耶和华你的 神作王;因为你的 神爱以色列人,要永远坚立他们,所以立你作他们的王,好秉公行义。”
9Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam estis aromajxoj similaj al tiuj, kiujn la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.
9示巴女王赠送的礼物(王上10:10-12)于是示巴女王把约四千公斤金子、大批香料和宝石送给所罗门王;示巴女王送给所罗门王的香料,是犹大地从来没有过的。
10Kaj la servantoj de HXiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaux santalan lignon kaj multekostajn sxtonojn.
10希兰的仆人和所罗门的仆人从俄斐把黄金运来,也把檀香木和宝石运了来。
11Kaj el la santala ligno la regxo faris sxtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antauxe oni vidis ion similan en la Juda lando.
11王用檀香木为耶和华的殿和王宫作了台阶,又为唱歌的人作了琴瑟;像这样的东西,是在犹大地从来没有见过的。
12Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion sxi alportis al la regxo. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.
12所罗门的回礼(王上10:13)所罗门王按着示巴女王带来给他的,回送她礼物;此外,还把女王所愿所求的,都送给她,于是女王和她的臣仆都返回本国去了。
13La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
13所罗门的财富与智慧(王上10:14-25)所罗门每年所得的金子,共重两万三千公斤,
14krom tio la disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaux cxiuj regxoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj argxenton.
14另外,还有从商人和行商运来的,阿拉伯诸王和本国的各总督,都把金银运来给所罗门。
15Kaj la regxo Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent sikloj da forgxita oro estis uzitaj por cxiu sxildo),
15所罗门王用锤炼好的金子做了二百面大盾牌,每一面大盾牌用锤炼好的金子七公斤。
16kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tricent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj), kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.
16又用锤炼好的金子做了三百面小盾牌,每一面小盾牌用锤炼好的金子约三公斤;王把这些盾牌都放在黎巴嫩林宫。
17Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.
17王用象牙做了一个大宝座,包上纯金。
18Kaj ses sxtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
18宝座有六级台阶,又用金脚凳和宝座相连,座位两边都有扶手,扶手旁边各有一只狮子站立。
19Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; io simila ne ekzistis en iu regno.
19六级台阶上共有十二只狮子站立;每级两只,一左一右;在列国中都没有这样做的。
20Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; argxento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora.
20所罗门王的一切杯爵都是金的;黎巴嫩林宫里的一切器皿都是精金做的;在所罗门的时代,银子算不得什么。
21CXar la regxo havis sxipojn, kiuj iradis en Tarsxisxon kun la servantoj de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la sxipoj el Tarsxisx, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
21因为王的船只和希兰的仆人一同到他施去;往他施的船只每三年回来一次,载着金银、象牙、猿猴和孔雀回来。
22Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj sagxeco.
22所罗门王的财富和智慧,胜过世上的列王。
23Kaj cxiuj regxoj de la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxecon, kiun Dio enmetis en lian koron.
23世上的列王都求见所罗门的面,要听 神赐给他的智慧。
24Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.
24他们各人带来的礼物有:银器、金器、衣服、兵器、香料、骡马;每年都有一定的数量。
25Kaj Salomono havis kvar mil cxevalstalojn, cxarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
25所罗门有四千马廊的车马,还有马兵一万二千,他把这些人马安置在屯车城和耶路撒冷,就是与王在一起。
26Li regis super cxiuj regxoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo.
26所罗门统治列王,从幼发拉底河到非利士地,直到埃及的边界。
27Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento en Jerusalem estis kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
27王在耶路撒冷使银子好像石头,使香柏木好像平原的桑树那么多。
28CXevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el cxiuj landoj.
28人们从埃及和各地把马匹运到所罗门那里。
29La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetajxoj de Ahxija, la SXiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat.
29所罗门逝世(王上11:41-43)所罗门其余的事迹,一生的始末,不是都记在拿单先知的记录上,示罗人亚希雅的预言上,以及先见易多论到尼八的儿子耶罗波安的启示录上吗?
30Kaj Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn.
30所罗门在耶路撒冷作王统治全以色列共四十年。
31Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.
31所罗门和他的列祖同睡,埋葬在他父亲大卫的城里;他的儿子罗波安接续他作王。