Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

2 Kings

17

1En la dek-dua jaro de Ahxaz, regxo de Judujo, Hosxea, filo de Ela, farigxis regxo en Samario super Izrael, kaj li regxis naux jarojn.
1何细亚作以色列王
2Li faradis malbonon antaux la Eternulo, sed ne tiel, kiel la regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.
2他行耶和华看为恶的事,只是不像他以前的以色列诸王。
3Kontraux lin iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kaj Hosxea farigxis lia servanto kaj donadis al li tributon.
3亚述王撒缦以色上来攻击他,他就臣服于他,并且向他进贡。
4Kiam la regxo de Asirio rimarkis cxe Hosxea perfidon, cxar li sendis senditojn al So, regxo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la regxo de Asirio, kiel cxiujare, tiam la regxo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.
4后来,亚述王发觉何细亚阴谋反叛:他曾派使者去见埃及王梭,并且不再向亚述王献上贡物,像过去每年一样。亚述王就拿住他,把他囚在牢里。
5Kaj la regxo de Asirio iris kontraux la tutan landon, venis al Samario, kaj siegxis gxin dum tri jaroj.
5亚述王攻陷撒玛利亚的原因亚述王上来攻击以色列全国各地,并且到撒玛利亚来,围城三年。
6En la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
6何细亚在位第九年,亚述王占领了撒玛利亚,把以色列人掳到亚述去,徙置他们在哈腊,在哈博河和歌散河一带,以及在玛代人的各城。
7CXar la Izraelidoj pekis kontraux la Eternulo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de Faraono, regxo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,
7这是因为以色列人得罪了那曾带领他们从埃及王法老的手下离开埃及的耶和华他们的 神,去敬畏别的神。
8kaj agadis laux la legxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj, kaj laux tio, kiel agadis la regxoj de Izrael;
8他们随从耶和华从以色列人面前驱逐的外族人的风俗,以及以色列诸王奉行的风俗。
9kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj kontraux la Eternulo, ilia Dio, kaj arangxis al si altajxojn en cxiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo;
9以色列人也说了亵渎的话,顶撞耶和华他们的 神,并且在他们所有的城市,从哨站到设防城,为他们自己建筑邱坛。
10kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu verda arbo;
10又在各高山顶上和每一棵青翠的树下竖立神柱和亚舍拉。
11kaj ili incensadis tie sur cxiuj altajxoj, kiel la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaux ili, kaj faradis malbonajxojn, por inciti la Eternulon;
11他们在各邱坛上献祭和焚香,好像耶和华从他们的面前掳去的外族人一样,又行恶事,使耶和华发怒。
12kaj ili servadis al la idoloj, pri kiuj la Eternulo diris al ili:Ne faru tion.
12他们又服事雕刻的偶像,耶和华曾警告他们不可以行这事。
13Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.
13耶和华曾借着他的众先知和先见警告以色列人和犹大人说:“从你们的恶道上转回吧!谨守我的吩咐和我的律例,就是我曾吩咐你们的祖先,和借着我的仆人众先知传递给你们的一切律法。”
14Sed ili ne auxskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion;
14可是他们不听从,反而硬着自己的颈项,好像他们的祖先,不信服耶和华他们的 神;
15kaj ili malestimis Liajn legxojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantajxon kaj vantigxis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis cxirkaux ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;
15厌弃他的律例和他与他们的祖先订立的约,以及他对他们的警戒;却信从虚无的神,自己成为虚妄,跟从他们周围的外族人,耶和华曾吩咐他们不可跟从他们的行为。
16kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al Baal;
16他们丢弃耶和华他们 神的一切吩咐,为自己做了两个牛犊的铸像,又做亚舍拉,并且敬拜天上的万象和服事巴力;
17kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorcxadis kaj auxguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.
17他们又把儿女用火烧为祭,并且占卜,行法术,出卖自己去行耶和华看为恶的事,使他发怒。
18Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraux la Izraelidoj, kaj forpusxis ilin de antaux Sia vizagxo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.
18于是耶和华向以色列人大大发怒,把他们从自己面前赶走,只剩下犹大一个支派。
19Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.
19连犹大人也不持守耶和华他们的 神的吩咐,随从以色列人所行的习俗。
20Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, gxis Li tute forjxetis ilin de antaux Si.
20耶和华就厌弃以色列人的后裔,使他们受苦,把他们交在抢掠他们的人的手中,直到把他们从自己的面前完全丢弃。
21CXar la Izraelidoj defalis de la domo de David, kaj prenis al si kiel regxon Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon.
21因为他自从使以色列从大卫家分裂出来后,他们就立了尼八的儿子耶罗波安作王,耶罗波安却引诱以色列人不去跟从耶和华,又使他们犯了大罪。
22Kaj la Izraelidoj iradis en cxiuj pekoj de Jerobeam, kiujn li faris, ne deturnante sin de ili,
22以色列人就随从耶罗波安所犯的一切罪恶,总不转离;
23gxis la Eternulo forpusxis Izraelon de antaux Sia vizagxo, kiel Li diris per cxiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion gxis la nuna tago.
23以致最后耶和华把以色列人从自己的面前赶走,就像他借着自己的仆人众先知所说的。于是以色列人被掳离开自己的国土,往亚述去,直到今日。
24Kaj la regxo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava, HXamat, kaj Sefarvaim, kaj eklogxigis ilin en la urboj de Samario anstataux la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj eklogxis en gxiaj urboj.
24亚述安置外族于撒玛利亚亚述王从巴比伦、古他、亚瓦、哈马和西法瓦音带人来,安置在撒玛利亚的城市,代替以色列人。他们就得了撒玛利亚作产业,住在它的城市中。
25Sed cxar en la komenco de sia logxado tie ili ne timis la Eternulon, la Eternulo sendis kontraux ilin leonojn, kiuj faris inter ili mortigadon.
25他们开始在那里居住的时候,并不敬畏耶和华,所以耶和华派狮子到他们中间,咬死他们好些人。
26Oni raportis al la regxo de Asirio, dirante:La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj logxigis en la urboj de Samario, ne konas la legxojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraux ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, cxar ili ne konas la legxojn de la Dio de la lando.
26有人告诉亚述王说:“你所掳去,安置在撒玛利亚各城市的众民族不知道当地的神的规矩,所以他派狮子到他们中间。看哪,狮子咬死他们,因为他们不知道当地的神的规矩。”
27Tiam la regxo de Asirio ordonis, dirante:Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj logxu tie, kaj li instruu al ili la legxojn de la Dio de la lando.
27于是亚述王下令:“我从那里掳来的祭司中,要叫一个回到那里去。他要去住在那里,教导他们当地的神的规矩。”
28Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis forkondukitaj el Samario, kaj li eklogxis en Bet-El, kaj instruis ilin, kiel ili devas timi la Eternulon.
28于是从撒玛利亚被掳来的祭司中,有一个回去,住在伯特利,教导他们怎样敬畏耶和华。
29Tamen cxiu popolo faris ankaux siajn diojn, kaj starigis ilin en la domoj de la altajxoj, kiujn konstruis la Samarianoj, cxiu popolo en siaj urboj, en kiuj ili logxis.
29但各族的人仍然制造自己的神像,安放在撒玛利亚人所造各邱坛的庙中;各族人在他们所居住的城市都这样作。
30La Babelanoj faris Sukot-Benoton, la Kutanoj faris Nergalon, la HXamatanoj faris Asximan;
30巴比伦人做了疏割.比讷像,古他人做了匿甲像,哈马人做了亚示玛像,
31la Avaanoj faris Nibhxazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj bruligadis siajn infanojn per fajro al Adramelehx kaj Anamelehx, la dioj de Sefarvaim.
31亚瓦人做了匿哈和他珥他像,西法瓦音人用火焚烧自己的儿女,献给西法瓦音的神亚得米勒和亚拿米勒。
32Ili timis ankaux la Eternulon, kaj starigis al si el sia mezo pastrojn por la altajxoj, kaj tiuj servadis por ili en la domoj de la altajxoj.
32他们也惧怕耶和华,所以从他们中间选立邱坛的祭司,替他们在邱坛的庙里献祭。
33La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laux la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.
33他们既惧怕耶和华,又服事他们的神;从哪个民族掳来的,就按照哪个民族的习俗服事他们的神。
34GXis la nuna tempo ili agas laux la moroj antikvaj:ili ne timas la Eternulon, kaj ne agas laux siaj legxoj kaj siaj moroj, nek laux la instruo kaj ordono, kiujn la Eternulo donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la nomon Izrael,
34直到今日,他们仍是按照他们初时的习俗去行;他们不敬畏耶和华,行事不按他们的规例和典章,也不按耶和华曾吩咐雅各的子孙的律法和诫命;后来,耶和华给雅各起名为以色列。
35kun kiuj la Eternulo faris interligon kaj ordonis al ili, dirante:Ne timu aliajn diojn, ne adorklinigxu antaux ili, ne servu al ili, kaj ne faru al ili oferojn;
35耶和华曾经和他们立约,又吩咐他们说:“你们不可崇敬别的神,不可跪拜他们,不可服事他们,也不可向他们献祭。
36sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaux Li adorklinigxu, kaj al Li faru oferojn;
36但那曾用大能和伸出的膀臂把你们从埃及地领出来的耶和华,你们应当敬畏他,跪拜他和向他献祭。
37kaj la legxojn kaj la decidojn kaj la instruon kaj la ordonojn, kiujn Li skribis por vi, observu, ke vi plenumu ilin cxiam, kaj ne timu aliajn diojn;
37他写给你们的律例、典章、律法和诫命,你们要永远谨守遵行,不要崇敬别的神。
38kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne forgesu, kaj ne timu aliajn diojn;
38他和你们所立的约你们不可忘记,不要崇敬别的神。
39sed nur la Eternulon, vian Dion, timu, kaj Li savos vin el la mano de cxiuj viaj malamikoj.
39但要敬畏耶和华你们的 神,他必救你们脱离所有仇敌的手。”
40Tamen ili ne obeis, sed agis laux siaj moroj antauxaj.
40可是他们没有听从,仍然照着他们起初的习俗去行。
41Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaux al siaj idoloj ili servis, ankaux iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas gxis la nuna tago.
41这样,这些民族一方面敬畏耶和华;另一方面又继续服事他们的偶像。他们的子子孙孙继续照着他们的祖先所行的去行,直到今日。