1En la tria jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, ekregxis HXizkija, filo de Ahxaz, regxo de Judujo.
1希西家作犹大王(代下29:1-2,31:1)
2Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi, filino de Zehxarja.
2他登基的时候是二十五岁;他在耶路撒冷作王二十九年,他母亲名叫亚比,是撒迦利雅的女儿。
3Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
3他行耶和华看为正的事,效法他的祖宗大卫一切所行的。
4Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.
4他废去邱坛,打碎神柱,砍掉亚舍拉;他又打碎摩西所做的铜蛇,因为直到那些日子,以色列人仍然向它焚香,称它作尼忽士但。
5La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter cxiuj regxoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaux li.
5他倚靠耶和华以色列的 神,在他以前或以后的犹大列王中,没有像他的。
6Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo.
6他忠于耶和华,没有转离不跟从他,谨守他的吩咐,就是他曾吩咐摩西的。
7Kaj la Eternulo estis kun li; cxie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la regxo de Asirio kaj cxesis servi al li.
7耶和华和他同在,他所有的征战都得到成功。他背叛亚述王,不再臣服他。
8Li venkobatis la Filisxtojn gxis Gaza kaj gxia regiono, de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo.
8他攻击非利士人,直到迦萨和它的四境,从哨站以至设防城。
9En la kvara jaro de la regxo HXizkija, tio estas en la sepa jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kontraux Samarion kaj eksiegxis gxin.
9撒玛利亚被攻陷希西家王在位第四年,就是以色列王以拉的儿子何细亚在位第七年,亚述王撒缦以色上来攻击撒玛利亚,把城围困;
10Kaj li venkoprenis gxin post tri jaroj; en la sesa jaro de HXizkija, tio estas en la nauxa jaro de Hosxea, regxo de Izrael, Samario estis prenita.
10过了三年,他们就攻取了撒玛利亚。希西家在位第六年,就是以色列王何细亚在位第九年,撒玛利亚被攻取了。
11Kaj la regxo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj;
11亚述王把以色列人掳到亚述去,把他们徙置在哈腊、哈博河和歌散河,以及玛代人的城里;
12pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, cxion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis.
12这是因为他们不听从耶和华他们 神的话,违背他的约;耶和华的仆人摩西吩咐的一切,他们都不听从,不遵行。
13En la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija eliris Sanhxerib, regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.
13亚述王攻打犹大(代下32:1-9;赛36:1-3)希西家王在位第十四年,亚述王西拿基立上来攻击犹大所有的设防城,占据了它们。
14Tiam HXizkija, regxo de Judujo, sendis al la regxo de Asirio en Lahxisxon, por diri:Mi pekis; returnu vin de mi; kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la regxo de Asirio metis sur HXizkijan, regxon de Judujo, tributon de tricent kikaroj da argxento kaj tridek kikaroj da oro.
14犹大王希西家派人往拉吉去见亚述王说:“我有罪了,请你离我回去吧,你们加于我的处分,我必承当。”于是亚述王罚了犹大王希西家九百公斤银子和一百八十公斤金子。
15Kaj HXizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo.
15希西家就把耶和华殿和王宫宝库内所有的金子都给了他。
16En tiu tempo HXizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn HXizkija, regxo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la regxo de Asirio.
16那时,犹大王希西家把耶和华殿门上和自己包在门柱上的金子,都刮了下来,给了亚述王。
17La regxo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabsxaken el Lahxisx al la regxo HXizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalemon. Kiam ili venis, ili starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas cxe la vojo de la kampo de fulistoj.
17亚述王从拉吉派他珥探、拉伯撒利和拉伯沙基率领大军,往耶路撒冷,到希西家王那里去。他们就上来,去到耶路撒冷。他们到达以后,就站在上池的引水道旁,在漂布地的大路上。
18Ili vokis la regxon. Kaj eliris al ili Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.
18他们呼叫王;希勒家的儿子王宫总管以利亚敬、书记舍伯那和亚萨的儿子史官约亚就出来见他们。
19Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?
19拉伯沙基的恐吓(赛36:4-12)拉伯沙基对他们说:“你们要对希西家说:‘亚述大王这样说:你所倚赖的这种防御算是什么呢?
20Vi diris nur busxan babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?
20你说有作战的智谋和能力,只是嘴上空言,现在你倚赖谁才背叛我呢?
21Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.
21你看,你倚赖埃及这压伤的芦苇做的手杖,人若是倚靠它,它必刺入他的手,把手刺伤,埃及王法老对所有倚赖他的人正是这样。
22Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu en Jerusalem.
22如果你们对我说:我们倚靠的是耶和华我们的 神,希西家不是曾把他的邱坛和祭坛废去,又对犹大人和耶路撒冷人说:你们要在耶路撒冷这祭坛前敬拜吗?
23Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?
23现在,你可以和我主亚述王打赌,我给你二千匹战马,看你能否派出骑兵来骑它们?
24Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?
24否则,你怎能使我主最小的一位臣仆转脸逃跑呢?你竟然倚赖埃及供应战车和战马吗?
25Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun lokon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin.
25现在,我上来攻击这地方,要毁灭它,不是有耶和华的意思吗?耶和华曾对我说:上去攻击那地,把它毁灭。’”
26Tiam Eljakim, filo de HXilkija, kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
26希勒家的儿子以利亚敬、舍伯那和约亚对拉伯沙基说:“请用亚兰语和你的仆人们说话,因为我们听得懂;不要用犹大语和我们说话,免得传入在城墙上的人民的耳中。”
27Sed Rabsxake diris al ili:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
27拉伯沙基对他们说:“我主派我来,只是对你的主和你说这些话吗?不也是对坐在城墙上,和你们在一起吃自己的粪、喝自己的尿的人民说的吗?”
28Kaj Rabsxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, kaj li ekparolis, dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la regxo de Asirio.
28劝降的话(代下32:9-19;赛36:13-22)于是拉伯沙基站着,用犹大语大声喊着,说:“你们要听亚述大王的话。
29Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin, cxar li ne povos savi vin el lia mano.
29王这样说:‘不要给希西家欺骗了你们,因为他不能从我的手中解救你们;
30Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, kaj cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
30也不要让希西家欺骗你们去信赖耶和华说:耶和华一定会解救我们,这城必不会交在亚述王的手中。
31Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon el sia puto,
31不要听从希西家,因为亚述王这样说:你们要与我和好,出来向我投降,各人就可以吃自己的葡萄树和无花果树的果子,喝自己水池里的水。
32gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne auxskultu HXizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj:La Eternulo nin savos.
32直到我来带你们到一个像你们国家的地方,那地方有五谷新酒,粮食和葡萄园,橄榄树和蜂蜜,你们必可以活着,不会死亡。不要听从希西家,因为他误导你们说:耶和华必解救我们。
33CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?
33列国的神真能解救他们的国土脱离亚述王的手吗?
34Kie estas la dioj de HXamat kaj de Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim, de Hena kaj Iva? cxu ili savis Samarion el miaj manoj?
34哈马和亚珥拔的神在哪里呢?西法瓦音、希拿和以瓦的神在哪里呢?他们可以解救撒玛利亚脱离我的手吗?
35Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
35这些国家所有的神,有哪一个曾解救他自己的国家脱离我的手呢?难道耶和华能解救耶路撒冷脱离我的手吗?’”
36Kaj la popolo silentis kaj nenion respondis al li; cxar estis ordono de la regxo:Ne respondu al li.
36众民都不出声,一句话也不回答他,因为王吩咐他们:“不要回答他。”
37Kaj Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto, venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake.
37当时王宫总管希勒家的儿子以利亚敬、书记舍伯那和亚萨的儿子史官约亚来到希西家那里,他们的衣服都撕裂了,他们把拉伯沙基的话都告诉了他。