Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

2 Kings

19

1Kiam la regxo HXizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.
1希西家向以赛亚求救(赛37:1-5)
2Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn el la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
2王又派王宫总管以利亚敬、书记舍伯那和祭司中的长老披上麻布,到亚摩斯的儿子以赛亚先知那里。
3Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
3他们对他说:“希西家这样说:‘今天是痛苦、责罚和侮辱的日子,好像婴儿的产期到了,却没有力量生产。
4Eble auxdos la Eternulo, via Dio, cxiujn vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.
4或者耶和华你的 神听到拉伯沙基所说的话(他就是他的主亚述王派来辱骂永活的 神的人),就因着耶和华你的 神所听见的话责罚他。所以请为这里余剩的人献上祷告。’”
5Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja.
5希西家王的臣仆就来到以赛亚那里。
6Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.
6以赛亚安慰的话(赛37:6-7)以赛亚对他们说:“你们要这样告诉你们的主人:‘耶和华这样说:不要因你所听见亚述王的随从亵渎我的话而惊怕。
7Jen Mi metos en lin spiriton, ke, auxdinte sciigon, li reiros en sian landon, kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
7看哪,我要使他的心惊颤(“使他的心惊颤”原文作“放一个灵在他里面”),他将听见消息,就退回自己的地方去;我要使他在自己的国土倒在刀下。’”
8Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.
8亚述王恐吓的话(赛37:8-13)拉伯沙基回去,发觉亚述王正在攻打立拿,因为他曾听说亚述王已拔营离开拉吉。
9Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Tiam li denove sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio:
9亚述王听见有关古实王特哈加的消息说:“看哪,他出来要和你交战。”于是亚述王再派使者去见希西家说:
10Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
10“你们要对犹大王希西家说:‘不要让你所信靠的 神欺骗你说:耶路撒冷不会交在亚述王的手中。
11Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruinigante ilin; cxu vi do savigxos?
11看哪,你听过亚述列王怎样对付列国,把它们完全毁灭,你会得着解救吗?
12CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
12我祖先所消灭的民族,就是歌散人、哈兰人、利色人和在提.拉撒的伊甸人,他们的神可曾解救他们吗?
13Kie estas la regxo de HXamat kaj la regxo de Arpad kaj la regxo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?
13哈马王、亚珥拔王、西法瓦音城的王、希拿王和以瓦王在哪里呢?’”
14HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo.
14希西家向 神祷告(赛37:14-20)希西家从使者手中接过信件,念完了,就上耶和华的殿。希西家把信件在耶和华面前展开。
15Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;
15希西家在耶和华面前祷告,说:“耶和华以色列的 神,坐在二基路伯中间的啊,只有你是地上万国的 神,天地是你创造的。
16klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu la vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
16耶和华啊!求你侧耳聆听;耶和华啊!求你睁眼垂顾;听那派使者来侮辱永活的 神的西拿基立的话。
17Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis la popolojn kaj ilian teron,
17耶和华啊!亚述列王真的曾毁坏列国和它们的领土,
18kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono; ili ekstermis ilin.
18把它们的神丢进火里,但他们并不是神,不过是人手用木头、石头做成的,因此他们可以把他们除掉。
19Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
19现在,耶和华我们的 神啊,求你从他的手中把我们拯救出来,地上万国就可以知道只有你耶和华才是 神。”
20Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al HXizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tion, kion vi pregxis al Mi pri Sanhxerib, regxo de Asirio, Mi auxdis.
20以赛亚预言亚述必败(赛37:21-35)于是亚摩斯的儿子以赛亚派人去见希西家,说:“耶和华以色列的 神这样说:‘你向我祷告有关亚述王西拿基立的事,我已经听见了。’
21Jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.
21下面是耶和华所说关于他的话:‘锡安的居民(“居民”原文作“处女”)藐视你,嗤笑你;耶路撒冷的居民在你背后摇头。
22Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael!
22你辱骂了谁,亵渎了谁?你扬声攻击谁呢?你高举眼目是向谁傲慢呢?就是攻击以色列的圣者。
23Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.
23你借着你的使者侮辱了我的主,你说--我要用大批的战车,攀登众山的高峰,到达黎巴嫩山的顶端,砍伐高大的香柏树,佳美的松木;我要进入极远的峰峦,最茂密的森林。
24Mi fosis kaj trinkis fremdan akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo.
24我掘井饮外地的水,我用脚掌踏干埃及所有的河道。
25CXu vi ne auxdis, ke Mi jam delonge tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.
25你没有听过吗?在远古我已决定,在古时我已筹划,现在我要实现,就是你使设防城变成乱堆。
26Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo.
26他们的居民没有能力,惊惶、羞惭。他们好像田野的嫩草,青绿的蔬菜,和房顶上的草,还未长成就枯萎了。
27Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi.
27你坐下,你出去,你进来,以及你对我所发的烈怒,我都知道。
28Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.
28因为你向我发了烈怒,你狂傲的话进入我的耳中,我要把我的钩子钩在你的鼻子上,把嚼环套在你的嘴上,使你在你来的路上转回去。
29Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi mangxos en cxi tiu jaro grenon memsemigxintan, en la dua jaro grenon sovagxan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.
29‘这要给你作一个征兆:这一年要吃自然生长的,第二年也要吃自己长出来的,第三年要撒种、收割,栽种葡萄园,吃它们的果子。
30Kaj la restajxo de la domo de Jehuda denove enradikigxos malsupre kaj donos fruktojn supre.
30犹大家逃脱的余民,必再往下扎根,往上结果;
31CXar el Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
31因为将有剩余的人从耶路撒冷出来,将有逃脱的人从锡安山而来,耶和华的热心必成全这事。
32Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio:Li ne eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi remparon.
32因此,耶和华论到亚述王这样说:他不会来到这城,不会在那里射箭,也不会拿着盾牌向城进攻,不会筑起土堆围攻它。
33Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
33他必循他来的路回去,他必不能来到这城,这是耶和华的宣告。
34Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
34为了我和我仆人大卫的缘故,我必保护这城,拯救这城。’”
35En tiu nokto eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.
35 神惩罚亚述王(代下32:20-21;赛37:36-38)那天晚上,耶和华的使者出去,在亚述军营杀了十八万五千人。早上,他们起来的时候,看哪,到处都是死尸。
36Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.
36于是亚述王西拿基立拔营离开,回去住在尼尼微。
37Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.
37一日,他正在他的神亚斯洛的庙中叩拜的时候,亚得米勒和沙利巴用刀刺杀了他,然后逃到亚拉腊地。他的儿子以撒哈顿接续他作王。