Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

2 Kings

20

1En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos.
1希西家病危与康复(代下32:24;赛38:1-8、21-22)
2Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante:
2他却转脸向墙,祷告耶和华说:
3Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.
3“唉,耶和华啊!求你记念我曾怎样以真诚和完全的心在你面前行事为人,我所行的都是你看为善的事。”希西家就痛哭起来。
4Kiam Jesaja ankoraux ne eliris el la interna korto, aperis al li la vorto de la Eternulo jene:
4以赛亚还没有出到中院,耶和华的话就临到他说:
5Reiru, kaj diru al HXizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.
5“你回去对我子民的君主希西家说:‘你祖大卫的 神耶和华这样说:我听见了你的祷告,看见了你的眼泪。看哪,我必医治你,第三日你要上耶和华的殿。
6Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn; kaj kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon, kaj Mi defendos cxi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto David.
6我必把十五年的寿命增添给你。我要拯救你和这城脱离亚述王的手,又要因我自己和我仆人大卫的缘故保护这城。’”
7Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon. Kaj oni alportis kaj metis sur la sxvelajxon, kaj li resanigxis.
7以赛亚说:“取一片无花果饼来。”他们就取了来,把它贴在疮上。希西家就痊愈了。
8Kaj HXizkija diris al Jesaja:Kia estas la signo, ke la Eternulo min resanigos kaj mi iros en la tria tago en la domon de la Eternulo?
8希西家对以赛亚说:“有什么征兆告诉我耶和华必医治我,第三日我能上耶和华的殿呢?”
9Jesaja respondis:Tio estos por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:cxu la hormontra ombro iru antauxen je dek gradoj, aux cxu gxi iru returne je dek gradoj?
9以赛亚说:“这就是耶和华给你的征兆,显明耶和华必成全他应许的这事:你要日影向前进十级或是倒退十级呢?”
10Kaj HXizkija diris:Facile estas por la ombro iri antauxen je dek gradoj; ne, la ombro iru returne je dek gradoj.
10希西家说:“日影延伸十级容易;不,我要日影倒后十级。”
11Tiam la profeto Jesaja vokis al la Eternulo, kaj Li retiris la hormontran ombron malantauxen je dek gradoj sur la hormontrilo de Ahxaz, sur kiu gxi malsuprigxis.
11以赛亚先知呼求耶和华,他就使日晷上的日影,就是在亚哈斯的日晷上已经下移的日影倒退了十级。
12En tiu tempo Berodahx-Baladan, filo de Baladan, regxo de Babel, sendis leterojn kaj donacojn al HXizkija; cxar li auxdis, ke HXizkija estis malsana.
12希西家展示所有宝物(赛39:1-4;参代下32:27-31)那时,巴比伦王巴拉但的儿子比罗达.巴拉但送信和礼物给希西家,因为他听见希西家病了。
13Kaj HXizkija elauxdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.
13希西家听了使者的话,随后把宝库内的一切银子、金子、香料、贵重的油和军器库,以及他宝库内一切所有的,都给他们看。无论是在他的宫中或是在全国各地的,希西家没有一样不给他们看的。
14Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis, el Babel.
14后来,以赛亚先知来到希西家王那里,对他说:“这些人说了些什么?他们是从哪里来见你的呢?”希西家说:“他们是从遥远的巴比伦来见我的。”
15Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj HXizkija respondis:CXion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.
15以赛亚说:“他们在你宫中看到了什么呢?”希西家说:“我宫中的一切,他们都看见了。在我宝库内的,我没有一样不给他们看的。”
16Tiam Jesaja diris al HXizkija:Auxskultu la diron de la Eternulo:
16以赛亚预言被掳(代下32:32-33;赛39:5-8)以赛亚对希西家说:“你要听耶和华的话:
17Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.
17‘看哪,日子快到,那时你宫中的一切和你的祖先所积存直到今日的一切,都要被掠到巴比伦去,没有一样留下。’这是耶和华说的。
18Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.
18并且你的众子中,就是由你所出,你所生的,有一部分要被掳去。他们要在巴比伦王的王宫中当太监。”
19Kaj HXizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
19希西家对以赛亚说:“你所说耶和华的话很好。”他心里说:“在我的日子有和平和安全不是很好吗?”
20La cetera historio de HXizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
20希西家其余的事迹和他所有的英勇事迹,以及他做水池和引水道,把水引入城里的事,不是都写在犹大列王的年代志上吗?
21Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase.
21希西家和他的祖先一同长眠,他的儿子玛拿西就接续他作王。