Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Deuteronomy

23

1Kiu havas dispremitajn testikojn aux detrancxitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
1不得进耶和华的会的人
2Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; ecx lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
2私生子不可进耶和华的会;他的后代直到第十代,也不可进耶和华的会。
3Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; ecx ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne;
3亚扪人或摩押人不可进耶和华的会;他们的后代直到第十代,也永远不可进耶和华的会。
4pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraux vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.
4因为你们出埃及的时候,他们没有拿食物和水在路上迎接你们,又因为他们从两河之间的亚兰的毗夺雇了比珥的儿子巴兰,来攻击你,咒诅你。
5Sed la Eternulo, via Dio, ne volis auxskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, cxar la Eternulo, via Dio, amas vin.
5但耶和华你的 神不愿听从巴兰;耶和华你的 神使咒诅的话变为你的祝福,因为耶和华你的 神爱你。
6Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.
6你一生一世永不可寻求他们的平安和他们的福乐。
7Ne abomenu Edomidon, cxar li estas via frato; ne abomenu Egipton, cxar vi estis fremdulo en lia lando.
7“你不可厌恶以东人,因为他是你的兄弟;不可厌恶埃及人,因为你在他的地上作过寄居的。
8La infanoj, kiuj naskigxos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
8他们所生的子孙到了第三代,就可以进耶和华的会。
9Kiam vi eliros tendare kontraux viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraux cxio malbona.
9“你出兵安营攻打仇敌的时候,要谨守自己,远避一切恶事。
10Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintajxo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro;
10保持军营洁净的条例“如果你们中间有人因为夜间偶然梦遗而不洁净,就要出到营外去,不可进入营中。
11kiam farigxos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.
11到了黄昏的时候,他要用水洗澡;日落了,他才可以进入营中。
12Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesajxoj.
12你在营外要有厕所,你可以出到那里去便溺。
13Fosileton vi devas havi cxe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per gxi kaj reen kovru vian elirintajxon;
13在你的器械中,要有一把锹;你在外面便溺以后,可以用来铲土,转身把粪便掩盖。
14cxar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturnigxu de vi.
14因为耶和华你的 神常在你的营中行走,要拯救你,要把你的仇敌交在你的面前;所以你的营要圣洁,免得他看见你那里有污秽的东西,就离开你。
15Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li sercxos rifugxon cxe vi kontraux sia sinjoro;
15其他各种条例“如果一个奴仆离开了他的主人,逃到你那里来,你不可把他送交他的主人。
16kun vi li logxu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie placxos al li; ne premu lin.
16他要在你中间和你同住,住在他自己选择的地方,住在他喜欢的城市,你不可欺负他。
17Ne devas esti malcxastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malcxastisto inter la filoj de Izrael.
17“以色列的女子中不可有庙妓,以色列的男子中不可有男庙妓。
18Ne enportu pagon de malcxastistino nek de malcxastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; cxar ambaux estas abomenajxo antaux la Eternulo, via Dio.
18妓女所得的酬金,或男妓所得的代价,你不可带入耶和华你的 神的殿里还任何的愿,因为这两样都是耶和华你的 神厌恶的。
19Ne donu kreskige al via frato monon, nek mangxajxon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige.
19你借给你兄弟的银钱、食物,或是任何可以生利的东西,都不可取利。
20Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi gxin.
20借给外族人,你倒可以取利;只是借给你的兄弟,你就不可取利;好使耶和华你的 神,在你要去得为业的地上,和你手里所办的一切事上,赐福给你。
21Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi gxin; cxar la Eternulo, via Dio, postulos gxin de vi, kaj estos sur vi peko.
21“如果你向耶和华你的 神许了愿,就不可迟延还愿,因为耶和华你的 神必向你追讨,那时你就有罪了。
22Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko.
22如果你不许愿,你倒没有罪。
23Kio eliris el via busxo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via busxo.
23你嘴里说出来的,你要谨守;你亲口应许的甘心祭,就是你向耶和华你的 神许的愿,你要实行。
24Kiam vi eniros en vinbergxardenon de via proksimulo, vi povas mangxi vinberojn kiom vi volos, gxissate; sed en vian vazon ne metu.
24“你进了你邻舍的葡萄园,你可以随意吃饱葡萄,只是不可装在你的器皿里。
25Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas desxiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraux la grenkampon de via proksimulo.
25你进了你邻舍的麦田,你可以用手摘麦穗,只是不可在你邻舍的麦田里挥动镰刀。”