Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Deuteronomy

24

1Se iu prenos virinon kaj farigxos sxia edzo, kaj okazos, ke sxi ne placxas al li, cxar li trovis cxe sxi ion hontindan:tiam li skribu al sxi eksedzigan leteron kaj donu gxin en sxian manon kaj forsendu sxin el sia domo.
1离婚再婚的条例
2Kaj se sxi eliros el lia domo kaj iros kaj edzinigxos kun alia viro;
2她离开夫家以后,就可以去再嫁别人。
3kaj tiu lasta edzo sxin ekmalamos kaj skribos al sxi eksedzigan leteron kaj donos en sxian manon kaj forsendos sxin el sia domo; aux mortos tiu lasta viro, kiu prenis sxin kiel edzinon:
3如果后夫又恨她,也给她写休书,交在她手里,叫她离开他的家;或者娶她为妻的后夫死了;
4tiam sxia unua edzo, kiu forsendis sxin, ne povas preni sxin denove kiel edzinon, post kiam sxi estas malpurigita; cxar tio estas abomenajxo antaux la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredajxon.
4那么,叫她离开的前夫,不可在她受了污辱以后,再娶她为妻,因为这在耶和华面前是可厌可恶的事;你不可使耶和华你的 神赐给你作产业的土地蒙受罪污。
5Se iu antaux nelonge edzigxis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis.
5其他条例“如果人娶了新妇,不可从军出征,也不可派他担任什么公务,他可以在家赋闲一年,使他所娶的妻子快乐。
6Neniu prenu kiel garantiajxon muelilon aux supran muelsxtonon, cxar tiam li prenus garantiajxe animon.
6“不可拿人的磨,或是上磨石作抵押,因为这等于拿人的生命作抵押。
7Se oni trovos iun, kiu sxtelis iun el siaj fratoj, el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu sxtelinto devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
7“如果发现有人拐带了以色列人的一个兄弟,把他当作奴隶看待,或是把他卖了,那拐带人的就要处死;这样,你就把那恶从你中间除掉。
8Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu cxion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.
8“在大痲风的灾病上,你要谨慎自己,照利未支派的祭司指教你们的一切,认真地谨守遵行;我怎样吩咐了他们,你们就要怎样谨守遵行。
9Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.
9你当记得你们出了埃及,在路上的时候,耶和华你的 神向米利暗所行的事。
10Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiajxon;
10“如果你借东西给你的邻舍,不论所借的是什么,总不可走进他的家里去拿抵押。
11staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiajxon eksteren.
11你要站在外面,等那向你借贷的人把抵押拿出来给你。
12Kaj se li estas malricxulo, tiam ne dormu kun lia garantiajxo;
12他若是个穷人,你不可留他的抵押过夜。
13redonu al li la garantiajxon cxe la subiro de la suno, por ke li kusxu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaux la Eternulo, via Dio.
13到了日落的时候,你要把抵押品还给他,好使他可以用自己的衣服盖着睡觉,他就给你祝福,这在耶和华你的 神面前,就算是你的义了。
14Ne faru maljustajxon al dungito, al malricxulo kaj senhavulo el viaj fratoj aux el viaj fremduloj, kiuj logxas en via lando, en viaj urboj:
14“困苦贫穷的雇工,无论是你的兄弟,或是寄居在你的地上你的城里的,你都不可欺压他。
15en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super gxi, cxar li estas malricxa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraux vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.
15你要当日给他工钱,不可等到日落,因为他贫穷,把心放在工钱上,免得他对你不满而呼求耶和华,你就有罪了。
16Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj:cxiu devas ricevi morton pro sia krimo.
16“不可因儿子的罪处死父亲,也不可因父亲的罪处死儿子;各人要因自己的罪被处死。
17Ne jugxu malgxuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiajxe veston de vidvino.
17“你不可向寄居的和孤儿屈枉正直,也不可拿寡妇的衣服作抵押。
18Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel.
18你要记住你在埃及作过奴仆,耶和华你的 神把你从那里救赎出来;所以我吩咐你要遵行这话。
19Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni gxin:gxi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiuj faroj de viaj manoj.
19“你在田间收割庄稼的时候,如果遗留一捆在田里,就不可再回去拾取,要留给寄居的、孤儿和寡妇;好使耶和华你的 神,在你手里所办的一切事上,赐福给你。
20Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu gxis fino:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
20你打橄榄树以后,枝上剩下的不可再打,要留给寄居的、孤儿和寡妇。
21Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restajxon post vi:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
21你收取葡萄园的葡萄以后,剩下的不可再摘,要留给寄居的、孤儿和寡妇。
22Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.
22你要记住你在埃及作过奴仆,所以我吩咐你遵行这话。”