1Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj vi ekposedos gxin kaj enlogxigxos en gxi:
1奉献初熟土产的条例
2tiam prenu el la unuaj el cxiuj fruktoj de la tero, kiujn vi ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos, por logxigi tie Sian nomon;
2就要从耶和华你的 神赐给你的地上,把地上各种初熟果子取些来,放在篮子里,到耶和华你的 神选择立为他名的居所的地方,
3kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al li:Mi sciigas hodiaux antaux la Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al niaj patroj, ke Li donos gxin al ni.
3去见当时作祭司的,对他说:‘我今日向耶和华你的 神表明,我已经来到了耶和华向我们的列祖起誓应许要赐给我们的地。’
4Kaj la pastro prenos la korbon el via mano, kaj metos gxin antaux la altaron de la Eternulo, via Dio.
4祭司就要从你手里接过篮子,放在耶和华你的 神的祭坛前面。
5Kaj vi ekparolos, kaj diros antaux la Eternulo, via Dio:Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enlogxigxis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj farigxis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;
5然后你要在耶和华你的 神面前说:‘我的祖先原是个飘泊流亡的亚兰人;他下到埃及,在那里寄居;他人数稀少,在那里却成了又大又强、人数又多的国。
6kaj la Egiptoj agis malbone kontraux ni kaj premis nin kaj metis sur nin malfacilan laboron;
6埃及人恶待我们,苦害我们,把苦工加在我们身上。
7kaj ni ekkriis al la Eternulo, la Dio de niaj patroj, kaj la Eternulo auxskultis nian vocxon kaj vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon;
7于是我们向耶和华我们列祖的 神呼求,耶和华听见了我们的声音,看见了我们所受的困苦、劳碌和压迫,
8kaj la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per mano forta kaj per brako etendita kaj per granda teruro kaj per signoj kaj mirakloj;
8耶和华就用大能的手和伸出来的膀臂,以及大而可畏的事、神迹和奇事,把我们从埃及领出来。
9kaj Li venigis nin al cxi tiu loko kaj donis al ni cxi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;
9把我们领进这地方,把这地赐给我们,就是流奶与蜜的地。
10kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaux la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorklinigxos antaux la Eternulo, via Dio.
10耶和华啊,现在你看,我把你赐给我的土地的初熟果子带了来。’随后你要把篮子放在耶和华你的 神面前,在耶和华你的 神面前下拜。
11Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu logxas inter vi.
11你和利未人,以及住在你们中间的外族人,都要因耶和华你的 神赐给你和你的家的一切好处而欢乐。
12Kiam vi finos la apartigadon de cxiuj dekonajxoj el viaj produktajxoj en la tria jaro, la jaro de la dekonajxoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili mangxu inter viaj pordegoj kaj satigxu:
12奉献什一之物的条例“每逢第三年,就是十分献一之年,你把一切出产的十分之一完全取出,分给利未人、寄居的和孤儿寡妇,使他们在你的城中吃饱了以后,
13tiam diru antaux la Eternulo, via Dio:Mi forigis la sanktigitajxon el la domo, kaj mi donis gxin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laux Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpasxis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis;
13你就要在耶和华你的 神面前说:‘我已经把圣物从家里除去了,也分给了利未人、寄居的和孤儿寡妇,都照着你吩咐我的一切诫命;你的命令我都没有违背,也没有忘记。
14mi ne mangxis el gxi en la tagoj de mia malgxojo, kaj mi ne apartigis el gxi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el gxi por mortinto; mi auxskultis la vocxon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al cxio, kion Vi ordonis al mi.
14我守丧的时候,没有吃这圣物;我不洁的时候,没有把它除去,也没有把它送给死人;我听从了耶和华我的 神的话,都照着你吩咐我的一切行了。
15Ekrigardu el Via sankta logxejo, el la cxielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi jxuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
15求你从天上你圣洁的居所垂看,赐福给你的子民以色列,和你赐给我们的土地,就是你向我们的列祖起誓应许的那流奶与蜜的地。’
16En la hodiauxa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi cxi tiujn legxojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
16作耶和华圣洁的子民“耶和华你的 神今日吩咐你遵行这些律例和典章,所以你要一心一意谨守遵行。
17Al la Eternulo vi promesis hodiaux, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laux Liaj vojoj kaj observos Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj auxskultos Lian vocxon.
17你今日承认了耶和华是你的 神,要遵行他的道,谨守他的律例、诫命和典章,听从他的话。
18Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaux, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos cxiujn Liajn ordonojn;
18耶和华今日照着他应许你的,也承认了你是他珍贵的子民,使你谨守他的一切诫命;
19kaj ke Li starigos vin pli alte ol cxiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.
19他又使你得称赞、名誉和尊贵,超过他所造的列国之上,并且照着他说过的使你作圣洁的子民,归于耶和华你的 神。”