1Kaj Moseo kaj la plejagxuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux.
1立石头写诫命
2Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn sxtonojn kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko;
2将来你们过约旦河,到了耶和华你的 神赐给你的土地的那一天,你要立起几块大石头,墁上石灰。
3kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.
3你过河以后,要把这律法的一切话都写在石头上面,使你可以进入耶和华你的 神赐给你的土地,就是流奶与蜜的地,正如耶和华你列祖的 神应许你的。
4Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu cxi tiujn sxtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaux, sur la monto Ebal, kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko.
4所以,将来你们过了约旦河,就要在以巴路山上,照着我今日吩咐你们的,把这些石头立起来,墁上石灰。
5Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el sxtonoj; ne levu sur ilin feron.
5在那里你要为耶和华你的 神筑一座石坛,在石头上你不可动铁器。
6El sxtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur gxi bruloferojn al la Eternulo, via Dio;
6你要用没有凿过的整块石头筑耶和华你的 神的坛;在坛上你要献上燔祭给耶和华你的 神;
7kaj bucxu pacoferojn, kaj mangxu tie, kaj estu gaja antaux la Eternulo, via Dio.
7又要献上平安祭,并且在那里吃喝;也要在耶和华你的 神面前欢乐。
8Kaj skribu tre klare sur la sxtonoj cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.
8你要把这律法的一切话,都清清楚楚写在石头上。”
9Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante:Silentu kaj auxskultu, ho Izrael; en la hodiauxa tago vi farigxis popolo al la Eternulo, via Dio.
9摩西和利未支派的祭司对以色列众人说:“以色列啊,要默默静听;今日你已经成为耶和华你的 神的子民了。
10Auxskultu do la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn mi donas al vi hodiaux.
10所以你要听从耶和华你的 神的话,遵行他的诫命和律例,就是我今日吩咐你的。”
11Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:
11犯罪的必受咒诅那天摩西又吩咐人民:
12CXi tiuj starigxu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon:Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Jozef kaj Benjamen.
12“你们过了约旦河以后,西缅、利未、犹大、以萨迦、约瑟、便雅悯等支派的人,要站在基利心山上为人民祝福;
13Kaj cxi tiuj starigxu por malbenado sur la monto Ebal:Ruben, Gad kaj Asxer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali.
13流本、迦得、亚设、西布伦、但、拿弗他利等支派的人,要站在以巴路山上宣布咒诅的话。
14Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al cxiuj Izraelidoj per lauxta vocxo:
14利未人要向以色列众人大声说:
15Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aux fanditan, abomenajxon antaux la Eternulo, manfaritajxon de artisto, kaj starigos gxin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:Amen.
15“‘制造耶和华厌恶的雕像或铸像,工人手中做的,并且在暗处设立的,那人必受咒诅。’众民都要应声说:‘阿们。’
16Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
16“‘轻慢父母的,必受咒诅。’众民都要说:‘阿们。’
17Malbenita estu, kiu forsxovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
17“‘移动邻舍地界的,必受咒诅。’众民都要说:‘阿们。’
18Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
18“‘使瞎子走错路的,必受咒诅。’众民都要说:‘阿们。’
19Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
19“‘对寄居的和孤儿寡妇屈枉正直的,必受咒诅。’众民都要说:‘阿们。’
20Malbenita estu, kiu kusxas kun la edzino de sia patro; cxar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
20“‘和父亲的妻子同寝的,必受咒诅,因为他揭开了他父亲的衣襟。’众民都要说:‘阿们。’
21Malbenita estu, kiu kusxas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
21“‘和任何野兽同寝的,必受咒诅。’众民都要说:‘阿们。’
22Malbenita estu, kiu kusxas kun sia fratino, filino de sia patro aux filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
22“‘和同父异母,或是同母异父的姊妹同寝的,必受咒诅。’众民都要说:‘阿们。’
23Malbenita estu, kiu kusxas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
23“‘和岳母同寝的,必受咒诅。’众民都要说:‘阿们。’
24Malbenita estu, kiu kasxe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
24“‘暗中杀害邻舍的,必受咒诅。’众民都要说:‘阿们。’
25Malbenita estu, kiu prenas subacxeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
25“‘接受贿赂杀人,流无辜人的血的,必受咒诅。’众民都要说:‘阿们。’
26Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de cxi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
26“‘不坚守这律法的话去遵行的,必受咒诅。’众民都要说:‘阿们。’”