1Se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol cxiuj popoloj de la tero.
1遵行诫命的必蒙福(利26:3-13;申7:12-24)
2Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj benoj kaj atingos vin, se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio.
2如果你听从耶和华你的 神的话,以下这一切福气必临到你身上,必把你追上。
3Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo.
3你在城里必蒙福,在田间也必蒙福。
4Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.
4你身所生的、土地所出的、牲畜所出的、牛生殖的和羊所产的,都必蒙福。
5Benita estos via korbo kaj via pastujo.
5你的篮子和你的抟面盆,都必蒙福。
6Benita vi estos cxe via venado, kaj benita vi estos cxe via elirado.
6你出必蒙福,你入也必蒙福。
7La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj levigxos kontraux vin, estos frapitaj antaux vi; per unu vojo ili eliros kontraux vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaux vi.
7“那起来攻击你的仇敌,耶和华必使他们在你面前被击败;他们从一条路出来攻击你,必在你面前从七条路逃跑。
8La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por cxiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
8在你的仓房里和你手所办的一切事上,耶和华必吩咐福气临到你;在耶和华你的 神赐给你的地上,他必赐福给你。
9La Eternulo starigos vin al Si kiel popolon sanktan, kiel Li jxuris al vi, se vi observos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj iros laux Liaj vojoj.
9如果你谨守耶和华你的 神的诫命,遵守他的道路,耶和华就必照着他向你起过的誓,立你作他自己的圣民。
10Kaj vidos cxiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin.
10地上万民见你被称为耶和华名下的人,就必惧怕你。
11Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al vi.
11在耶和华向你列祖起誓应许要赐给你的土地上,他必使你身上所生的、牲畜所产的、土地所出的,都丰富有余。
12La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la cxielon, por doni al via tero la pluvon en la gxusta tempo kaj por beni cxiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos.
12耶和华必为你打开他天上的宝库,按时降雨在你的地上,在你手里所作的一切事上赐福给你;你要借贷给许多国的民,却不会向人借贷。
13Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por observi kaj plenumi,
13耶和华必使你作头不作尾,居上不居下,只要你听从耶和华你的 神的诫命,就是我今日吩咐你的,谨守遵行;
14kaj se vi ne deklinigxos de cxiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.
14不可偏离我今日吩咐你的一切话,不偏左也不偏右,以致去随从和事奉别的神。
15Sed se vi ne auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn kaj legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj atingos vin.
15违命的必受咒诅(利26:14-45)“但是,如果你不听从耶和华你 神的话,不谨守遵行我今日吩咐你的一切诫命和律例,以下这一切咒诅就必临到你身上,把你赶上。
16Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo.
16你在城里必受咒诅,在田间也必受咒诅。
17Malbenita estos via korbo kaj via pastujo.
17你的篮子和抟面盆都必受咒诅。
18Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.
18你身所生的、土地所出的、牛生殖的和羊所产的,都必受咒诅。
19Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos cxe via elirado.
19你出必受咒诅,你入也必受咒诅。
20La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en cxiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, gxis vi estos ekstermita kaj gxis vi baldaux pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis.
20“耶和华必在你手所作的一切事上,使咒诅、纷乱和责备临到你身上,直到你被消灭,速速地灭亡,因为你行恶,离弃了我的缘故。
21La Eternulo alkrocxos al vi la peston, gxis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi gxin.
21耶和华必使瘟疫随着你,直到他把你从你进去得为业的地上灭绝了。
22La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flavigxo de la kreskajxoj; kaj ili persekutos vin, gxis vi pereos.
22耶和华必用痨病、热病、炎症、疟疾、干旱、旱风和霉烂打击你;它们必追赶你,直到你灭亡。
23Kaj via cxielo, kiu estas super via kapo, farigxos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, farigxos fero.
23你头上的天必变成铜,你脚下的地必变成铁。
24Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi ekstermigxos.
24耶和华必使你地上的雨水变为飞沙尘土,从天上下到你身上,直到你被消灭。
25Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero.
25耶和华必使你在仇敌面前被击败;你从一条路出去攻击他们,必在他们面前从七条路逃跑;你必成为天下万国惊骇的对象。
26Kaj via kadavro estos mangxajxo por cxiuj birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos.
26你的尸体必成为空中的飞鸟和地上的走兽的食物;必没有人来把它们吓走。
27La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resanigxi.
27“耶和华必用埃及人的疮、痔漏、牛皮癣、红疹打击你,这是你不能医治的。
28La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco.
28耶和华必用癫狂、眼瞎、心乱打击你;
29Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata cxiutage, kaj neniu vin helpos.
29你必在中午的时候摸索,好像瞎子在黑暗中摸索一样;你的道路必不亨通;你必日日受欺压、被抢夺,没有人拯救你。
30Kun virino vi fiancxigxos, sed alia viro kusxos kun sxi; domon vi konstruos, sed vi ne logxos en gxi; vinbergxardenon vi plantos, sed vi ne gxuos gxiajn fruktojn.
30你和女子订了婚,别人必和她同寝;你建造房屋,必不得住在里面;你栽种葡萄园,必不得享用它的果子。
31Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos.
31你的牛在你眼前被宰了,你必不得吃它的肉;你的驴从你面前被抢夺了,必不归还给你;你的羊群交给了你的仇敌,必没有人拯救。
32Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj.
32你的儿女必被交给别国的民,你必亲眼看见,日日为他们焦虑;你必无能为力。
33La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo.
33你土地的出产和你劳碌得来的一切,都必被你不认识的民族吃尽;你必常常受压迫和压制;
34Kaj vi frenezigxos de la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos.
34你因亲眼看见的,必要疯狂。
35La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resanigxi, de la plando de via piedo gxis via verto.
35耶和华必用毒疮打击你的双膝和双腿,由踵至顶,使你无法医治。
36La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono.
36耶和华必把你和你所立统治你的君王,领到你和你的列祖都不认识的国那里去;在那里你必事奉别的神,就是木头石头所做的神。
37Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokatajxo cxe cxiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.
37在耶和华要领你去的各民族中,你必成为使人惊骇、使人嘲笑和讽刺的对象。
38Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; cxar formangxos tion la akridoj.
38“你带到田间的种子虽然很多,但收进来的却很少,因为蝗虫把它吞吃了。
39Vinbergxardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; cxar formangxos ilin la vermoj.
39你栽种修理葡萄园,必不得收葡萄,也不得喝葡萄酒,因为虫子把它吃尽了。
40Olivarbojn vi havos en cxiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne sxmiros; cxar senfruktigxos viaj olivarboj.
40你全境必有橄榄树,却没有油抹身,因为你的橄榄还未成熟就脱落了。
41Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos cxe vi; cxar ili iros en malliberecon.
41你必生儿养女,却不是属你的,因为他们都要被掳去。
42CXiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj.
42你所有的树木和你土地的出产,都必被害虫吃光。
43La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte.
43住在你中间的寄居者必渐渐高升,比你高而又高;你必渐渐下降,低而又低。
44Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto.
44他要借给你,你却不能借给他;他必作头,你必作尾。
45Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi.
45这一切咒诅必临到你,必追赶你,必把你追上,直到你被消灭,因为你不听从耶和华你的 神的话,没有遵守他吩咐你的诫命和律例。
46Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne;
46这些咒诅必在你和你的后裔身上成为异迹和奇事,直到永远。
47pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde.
47因为你在这样富足的时候,没有以欢乐和高兴的心来事奉耶和华你的 神,
48Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin.
48所以你必在饥饿、干渴、赤身露体和缺乏之中,去事奉耶和华派来攻击你的仇敌;他必把铁轭放在你的颈项上,直到把你消灭。
49La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,
49“耶和华必从远方,从地极把一国的民带来,像鹰一般飞来攻击你;这民的语言你不会听;
50popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon.
50这民脸无羞耻,不顾老年人的情面,也不恩待青年人。
51Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin.
51他们必吞吃你牲畜所生的和你土地所产的,直到把你消灭;必不给你留下五谷、新酒和油、幼小的牛,以及肥嫩的羊,直到使你灭亡为止。
52Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi.
52他们必把你围困在你的各城里,直到在你的全境内你所倚靠高大和坚固的城墙都被攻陷;他们必把你围困在耶和华你的 神赐给你的全地的各城里。
53Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko.
53你在仇敌围困和窘迫你的时候,要吃你身所生的,就是吃耶和华你的 神赐给你的儿女的肉。
54Viro delikata inter vi kaj tre alkutimigxinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn,
54你们中间温柔嫩弱的男人,必敌视自己的兄弟、怀中的妻子和余剩的儿女;
55donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj pordegoj.
55甚至在你的仇敌围困和窘迫你在各城里的时候,他要吃自己儿女的肉,却不肯分给他们任何人,因为他没有什么剩下的。
56Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon,
56你们中间温柔娇嫩的妇人,素来因为温柔娇嫩不肯把脚掌踏在地上,现在必敌视自己怀中的丈夫和自己的儿女。
57ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter sxiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn sxi naskas; cxar, pro manko de cxio, sxi mangxos ilin sekrete, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj.
57她暗中把自己两腿之间出来的婴孩,和自己生的儿女吃掉,因为在你的仇敌围困和窘迫你在各城里的时候,她什么都没有了。
58Se vi ne penos plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, skribitajn en cxi tiu libro, timante cxi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION:
58“如果你不谨守遵行写在这书上的这律法的一切话,不敬畏这荣耀和可畏的名,就是耶和华你的 神,
59tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedauxrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedauxrajn.
59耶和华就必使你和你的后裔遭受奇灾,就是大而长久的灾,毒而长久的病。
60Kaj Li turnos sur vin cxiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkrocxigxos al vi.
60他必使你惧怕的埃及人的各种疾病都临到你身上,紧紧地缠着你。
61Ankaux cxian malsanon kaj cxian plagon, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, gxis vi estos ekstermita.
61又把这律法书上没有记载的各样灾病,都降在你身上,直到你被消灭。
62Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio.
62你们以前虽然像天上的星那么多,现在剩下的人数却寥寥可数,因为你不听从耶和华你的 神的话。
63Kaj kiel gxojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel gxojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elsxirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin.
63先前耶和华怎样喜欢你们得好处,使你们人数众多,将来也必怎样喜欢你们灭亡,把你们消灭;你们必从要进去得为业的地上被拔除。
64Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj.
64耶和华必使你分散在万民中,从地的这边到地的那边;在那里你要事奉你和你的列祖不认识的别的神,就是木头和石头做的神。
65Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo.
65在那些国中,你必不得安息,也没有脚掌歇息的地方;耶和华却必使你在那里心中发颤,眼目憔悴,精神颓废。
66Kaj via vivo estos pendanta antaux vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo.
66你未来的生命必悬而不定;你必昼夜恐惧,生命难保。
67Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos.
67因你心里的惧怕惊恐和你眼中看见的景象,早晨你必说:‘但愿现在是晚上!’晚上你必说:‘但愿现在是早晨!’
68Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.
68耶和华必用船把你送回埃及去,走我曾经告诉你,你不得再见的那条路;在那里你们必卖身给你的仇敌作奴仆和作婢女,却没有人买。”