Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Deuteronomy

3

1Kaj ni turnis nin kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Kaj eliris kontraux nin Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei.
1击败巴珊王噩(民21:31-35)
2Kaj la Eternulo diris al mi:Ne timu lin; cxar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon.
2耶和华对我说:‘你不要怕他,因为我已经把他和他的众民,以及他的土地,都交在你的手里;你要待他,像从前你待希实本的亚摩利人的王西宏一样。’
3Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaux Ogon, la regxon de Basxan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis cxe li.
3于是耶和华我们的 神也把巴珊王噩和他的众民都交在我们的手里;我们击杀了他们,没有留下一个存活的人。
4Kaj ni militakiris tiam cxiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili:sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Basxana.
4那时,我们掠夺了他所有的城;在巴珊王噩的国土里,亚珥歌的全境,共有六十座城,没有一座城不被我们所夺。
5CXiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj.
5这些城都是以高墙作堡垒,有城门,有门闩;此外,还有很多没有城墙的乡村。
6Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Sihxon, la regxo de HXesxbon, ni ekstermis en cxiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn;
6我们把这些都灭尽,像从前我们待希实本王西宏一样,把各城中的男女和小孩子都灭尽。
7sed cxiujn brutojn kaj la rabajxon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakirajxon.
7只有城中所有的牲畜和夺得的财物,都掠为己有。
8Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du regxoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon gxis la monto HXermon
8那时,我们从约旦河东亚摩利人的两个王手里,把从亚嫩谷直到黑门山的地夺了过来,
9(la Cidonanoj nomas HXermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas gxin Senir),
9(西顿人称黑门山为西连,亚摩利人却称它为示尼珥。)
10cxiujn urbojn sur la ebenajxo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Basxana.
10就是夺了平原上所有的城市,基列全境和巴珊全境,直到撒迦和以得来,这都是巴珊王噩国内的城市。
11(CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.)
11(利乏音人的余民中,只留下巴珊王噩一人;看哪,他的床是铁的,长四公尺,宽两公尺,这是按一般的尺寸量度,现在不是还在亚扪人的拉巴吗?)
12Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo:de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun gxiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj;
12分地给约旦河东的支派(民32:1-42)“那时,我们占领了那地,从亚嫩谷旁边的亚罗珥起,我把基列山地的一半和其中的城市,都给了流本人和迦得人。
13kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Basxanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Basxanon oni nomas lando de Rafaidoj.
13基列其余的地方和巴珊全境,就是噩王的国土,我都给了玛拿西半个支派。亚珥歌全境就是巴珊全境,这叫作利乏音人的地。
14Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj li donis al Basxan laux sia nomo la nomon Vilagxoj de Jair, tiel estas gxis nun.)
14玛拿西的儿子睚珥,占了亚珥歌全境,直到基述人和玛迦人的边界,就按着自己的名字称巴珊全境为哈倭特.睚珥,直到今日。
15Kaj al Mahxir mi donis Gileadon.
15我又把基列给了玛吉。
16Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead gxis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaux gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
16从基列到亚嫩谷,以谷的中心为界,直到亚扪人边界的雅博河,我都给了流本人和迦得人;
17kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret gxis la maro de la ebenajxo, la Sala Maro, cxe la bazo de Pisga en la oriento.
17又把亚拉巴,和以约旦河为界,从基尼烈直到亚拉巴海,就是盐海,在毗斯迦山坡下东边的地方,都给了他们。
18Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante:La Eternulo, via Dio, donis al vi cxi tiun landon, por ke vi posedu gxin; armitaj iru antaux viaj fratoj la Izraelidoj, cxiuj militkapablaj.
18“那时,我吩咐你们:‘耶和华你们的 神,已经把这地赐给你们作产业了;你们所有的战士,都要预备好,在你们的兄弟以色列人面前过河去。
19Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj-mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn-restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi;
19只有你们的妻子、小孩子和牲畜,可以留在我赐给你们的城里。
20gxis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaux ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros cxiu al sia posedajxo, kiun mi donis al vi.
20直到耶和华使你们的兄弟,像你们一样得了安身的地方;他们也占领了耶和华你们的 神在约旦河西赐给他们的地,然后你们各人才可以回到我赐给你们作产业的地去。’
21Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante:Viaj okuloj vidis cxion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du regxoj; tiel la Eternulo faros al cxiuj regnoj, kiujn vi trairos.
21那时,我吩咐约书亚:‘你亲眼看见了耶和华你们的 神向这两个王所行的一切;耶和华也必向你正要去的各国照样行。
22Ne timu ilin; cxar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
22你们不要怕他们,因为耶和华你们的 神要为你们作战。’
23Kaj mi pregxis al la Eternulo en tiu tempo, dirante:
23不许摩西过约旦河入迦南“那时,我恳求耶和华,说:
24Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; cxar kie estas dio en la cxielo aux sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco?
24‘主耶和华啊,你已经把你的伟大和你有能力的手显给你的仆人看;在天上地下,哪一个神能有像你所作的工作,能有像你所行的奇事呢?
25Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.
25求你让我过去,看看约旦河西的美地,就是那美好的山地和黎巴嫩。’
26Sed la Eternulo ekkoleris kontraux mi pro vi kaj ne auxskultis min; kaj la Eternulo diris al mi:Suficxe, ne parolu al Mi plu pri tio.
26但耶和华为了你们的缘故,向我发怒,不听我的恳求;耶和华对我说:‘罢了,不要向我再提这事了。
27Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; cxar vi ne transiros cxi tiun Jordanon.
27你要上毗斯迦山顶去,举目向东、南、西、北,亲眼观看,因为你不能过这约旦河。
28Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuragxigu lin, cxar li transiros antaux cxi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.
28你却要吩咐约书亚,坚固他,鼓励他,因为他要在这人民前面过河去,使他们承受你看见的这地。’
29Kaj ni restis en la valo, kontraux Bet-Peor.
29于是我们住在伯.毗珥对面的谷中。”