Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Deuteronomy

4

1Kaj nun, ho Izrael, auxskultu la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.
1劝人民遵行 神的律例
2Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de gxi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.
2我吩咐你们的话,你们不可增加,也不可减少,好使你们遵守我吩咐你们的,就是耶和华你们的 神的命令。
3Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; cxar cxiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;
3耶和华因巴力.毗珥的事所行的,你们都亲眼看见了;所有跟随巴力.毗珥的人,耶和华你们的 神都从你们中间消灭了。
4sed vi, kiuj restis aligxintaj al la Eternulo, via Dio, vi cxiuj vivas hodiaux.
4只有你们紧紧倚靠耶和华你们的 神的人,今日全都活着。
5Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.
5看哪,我照着耶和华我的 神吩咐我的,把律例和典章教训你们,好让你们在将要进去得为业的地上遵行。
6Kaj observu kaj plenumu ilin; cxar tio estas via sagxo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj auxdos pri cxiuj cxi tiuj legxoj, kaj diros:Efektive, popolo sagxa kaj prudenta estas tiu granda popolo.
6所以你们要谨守遵行,因为在万民的眼中看来,这就是你们的智慧和聪明;他们一听见这一切律例,就必定说:‘这大国的人真是有智慧,有聪明啊。’
7CXar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, cxiufoje, kiam ni vokas al Li?
7哪一个大国的人有神与他们这样亲近,像耶和华我们的 神,在我们每次呼求他的时候,与我们亲近一样呢?
8Kaj kie estas granda popolo, kiu havas legxojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta cxi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaux?
8又哪一个大国有这样公义的律例和典章,像我今日在你面前颁布的这一切律法呢?
9Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj
9“你只要自己谨慎,又要谨守你的心思,免得你忘了你亲眼看见的事,又免得这些事在你有生之日离开你的心;总要把这些事传给你的子子孙孙,
10pri la tago, en kiu vi staris antaux la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb, kiam la Eternulo diris al mi:Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi auxdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.
10免得你忘了你在何烈山,站在耶和华你们的 神面前的那天。那时耶和华对我说:‘你要为我召集众民,我要叫他们听我的话,使他们在那地上生活的日子,可以学习敬畏我,又可以教训自己的儿女。’
11Tiam vi alproksimigxis kaj starigxis cxe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro gxis la mezo de la cxielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo.
11那时,你们走前来,站在山下;山上有火烧着,火焰冲天,又有黑暗、密云和幽暗。
12Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la vocxon de la vortoj vi auxdis, sed figuron vi ne vidis, nur la vocxon.
12耶和华从火中对你们说话;你们只听见声音,却没有看见形象;只有声音,
13Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj.
13把他的约,就是他吩咐你们遵守的那十条诫命,向你们宣布出来;又把它们写在两块石版上。
14Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la legxojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin.
14那时,耶和华也吩咐我把律例和典章教训你们,使你们在将要过去得为业的地上遵行。
15Gardu do bone viajn animojn:cxar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur HXoreb el meze de la fajro;
15警告人民勿拜偶像“所以你们要特别小心,谨慎自己,因为耶和华在何烈山从火中对你们说话的那一天,你们没有看见什么形象;
16vi do ne malcxastigxu, kaj ne faru al vi ian skulptajxon, bildon de ia idolo, figuron de viro aux virino,
16恐怕你们败坏自己,为自己制造偶像,制造任何神像的形象,无论是男像或是女像,
17figuron de ia bruto, kiu estas sur la tero, figuron de ia flugilhava birdo, kiu flugas sub la cxielo,
17或是地上各种走兽的像,或是飞翔在空中各类有翅膀的雀鸟的像,
18figuron de io, kio rampas sur la tero, figuron de ia fisxo, kiu estas en akvo, malsupre de la tero.
18或是地上各种爬行动物的像,或是地底下水里各样鱼类的像。
19Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.
19又恐怕你抬头望天,看见日、月、星,就是天上万象的时候,就被勾引,去敬拜和事奉它们,那原是耶和华你们的 神分给天下万民享用的。
20Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel nun.
20耶和华却把你们从埃及,从铁炉那里领出来,作他自己的产业,自己的人民,像今日一样。
21Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj jxuris, ke mi ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon;
21耶和华又因你们的缘故,向我发怒,并且起誓不让我过约旦河,也不容我进入耶和华你的 神赐给你作产业的那美地。
22cxar mi mortos en cxi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi transiros kaj ekposedos tiun bonan landon.
22我只有死在此地,不得过约旦河;你们却可以过去,取得那美地作产业。
23Gardu vin, ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian skulptajxon, figuron de io, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.
23你们要自己谨慎,免得你们忘记了耶和华你们的 神与你们所立的约,你们就为自己制造偶像,制造任何神像的形象,就是耶和华你的 神吩咐你不可作的。
24CXar la Eternulo, via Dio, estas fajro konsumanta, Dio severa.
24因为耶和华你的 神是烈火,是忌邪的 神。
25Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte sur la tero, vi malcxastigxos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio, kolerigante Lin:
25“你们生子生孙,在那地住久了的时候,如果你们败坏自己,制造偶像,制造任何神像的形象,行耶和华你的 神看为恶的事,惹他发怒,
26mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi logxos sur gxi, sed vi estos ekstermitaj.
26我今日就呼天唤地向你们作证,你们必在过约旦河取得为业的地上迅速灭亡;你们必不能在那地长久生存,必全被消灭。
27Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.
27耶和华必使你们分散在万民中;在耶和华要领你们所到的万国中,你们剩下的人数必不多。
28Kaj vi servos tie al dioj, kiuj estas faritajxo de homaj manoj, ligno kaj sxtono, kiuj ne vidas kaj ne auxdas kaj ne mangxas kaj ne flaras.
28在那里你们必事奉人手所做的神,就是用木头石头做成的,不能看、不能听、不能吃、不能闻的神。
29Kaj vi sercxos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi sercxos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
29但你们在那里必寻求耶和华你的 神;如果你一心一意寻找他,就必寻见。
30Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos cxio cxi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi auxskultos Lian vocxon;
30日后,你落在患难中,这些事都临到你身上的时候,你必归向耶和华你的 神,听从他的话;
31cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne forlasos vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li jxuris al ili.
31因为耶和华你的 神原是满有怜悯的 神,他必不丢弃你,不毁灭你,也不忘记他起誓与你的列祖所立的约。
32CXar demandu la tempojn antauxajn, kiuj estis antaux vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la cxielo gxis la alia rando:CXu estis io, kiel cxi tiu granda afero, aux cxu oni auxdis pri io simila?
32唯耶和华是 神“你问问在你以前过去的日子,自从 神创造人在地上以来,从天这边到天那边,有没有人行过这样的大事,听过像这样的事呢?
33CXu auxdis la popolo la vocxon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi auxdis, kaj restis vivanta?
33有没有一个民族听见 神在火中说话的声音,像你听见的一样,还能活着呢?
34Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj terurajxoj, simile al cxio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaux viaj okuloj?
34有没有一位神尝试借着试验、神迹、奇事、战争、大能的手和伸出来的膀臂,以及大而可畏的事,把一国的人民从别的国中领出来,像耶和华你们的 神在埃及,在你们面前为你们所作的一切事呢?
35Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li.
35这是要显明给你看,使你知道,只有耶和华是 神;除了他以外,再没有别的神。
36El la cxielo Li auxdigis al vi Sian vocxon, por instrui vin, kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron, kaj Liajn vortojn vi auxdis el meze de la fajro.
36他从天上使你听见他的声音,为要教导你;又在地上使你看见他的大火,并且叫你听到他从火中所说的话。
37Kaj cxar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizagxo, per Sia granda forto el Egiptujo,
37因为他爱你的列祖,所以才拣选了他们的后裔,用大能亲自把你从埃及领出来,
38por forpeli de antaux vi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, por envenigi vin kaj doni al vi ilian landon kiel posedajxon, kiel nun.
38为要把比你大比你强的民族,从你面前赶走,然后领你进去,把他们的地赐给你作产业,像今日一样。
39Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia.
39所以今天你要知道,也要记在心里;天上地下,只有耶和华是 神;除他以外,再没有别的神了。
40Kaj observu Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por cxiam.
40你要遵守我今日吩咐你的律例和诫命,使你和你的子孙得享福乐,也使你在耶和华你的 神赐给你的那地上得享长寿。”
41Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo,
41约旦河东之避难城那时,摩西在约旦河东,日出的方向,把三座城分别出来,
42por ke tien forkuru mortiginto, kiu mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li de antauxe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva:
42让那些素无仇恨、无心误杀人的,可以逃到那里去;逃到这三座城的一座去的,都可以活着:
43Becer en la dezerto, sur la ebenajxo, por la Rubenidoj, kaj Ramot en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Basxan por la Manaseidoj.
43为流本人,分出了在旷野平原的比悉;为迦得人,分出了基列的拉末;为玛拿西人,分出了巴珊的哥兰。
44Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la Izraelidoj;
44 神的法典以下是摩西在以色列人面前所立的律法,
45jen estas la atestoj kaj la legxoj kaj la reguloj, kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo,
45就是摩西在以色列人出埃及以后,对他们所说的法度、律例和典章;
46transe de Jordan, en la valo kontraux Bet-Peor, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon kaj kiun venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo;
46地点是在约旦河东,伯.毗珥对面的谷中,就是住在希实本的亚摩利人的王西宏的地。这西宏是摩西和以色列人出埃及后击杀的。
47kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan, la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo,
47他们占领了他的地和巴珊王噩的地,就是两个亚摩利人的王,是住在约旦河东,日出的方向的;
48de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, gxis la monto Sion (kiu ankaux nomigxas HXermon);
48从亚嫩谷边的亚罗珥,直到西云山,西云山就是黑门山;
49kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj gxis la maro de la stepo cxe la bazo de Pisga.
49还有约旦河东的亚拉巴全地,直到亚拉巴海,就是毗斯迦的山坡下。