Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Esther

2

1Post tiu afero, kiam kvietigxis la kolero de la regxo Ahxasxverosx, li rememoris pri Vasxti, kaj pri tio, kion sxi faris kaj kio estis dekretita pri sxi.
1选立新后
2Kaj diris la junuloj de la regxo, kiuj servadis al li:Oni sercxu por la regxo belajn junajn virgulinojn;
2于是有些侍臣对王说:“要差人为王寻找一些美貌的少女。
3kaj la regxo starigu en cxiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus cxiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon SXusxan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligajxojn;
3王可以委派官员在国中各省,把所有美貌的少女都召到书珊城的女院那里,交在掌理女子的王家太监希该手下,可以供给她们洁身用的香品。
4kaj la junulino, kiu placxos al la okuloj de la regxo, farigxos regxino anstataux Vasxti. Kaj la afero placxis al la regxo, kaj li tiel faris.
4王喜悦的女子,就可以作王后,代替瓦实提。”王喜悦这话,就这样行了。
5En la kastelurbo SXusxan estis Judo, kies nomo estis Mordehxaj, filo de Jair, filo de SXimei, filo de Kisx, Benjamenido;
5以斯帖入宫在书珊城里,有一个犹大人,名叫末底改,是便雅悯人基士的曾孙、示每的孙子、睚珥的儿子。
6kiu estis translogxigita el Jerusalem kune kun la translogxigitoj, kiuj estis forkondukitaj kun Jehxonja, regxo de Judujo, kaj kiujn translogxigis Nebukadnecar, regxo de Babel.
6末底改在巴比伦王尼布甲尼撒掳走犹大王耶哥尼雅和别的俘虏的时候,也同时被掳走。
7Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaux estis nomata Ester, filino de lia onklo, cxar sxi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizagxa. Kiam mortis sxiaj gepatroj, Mordehxaj prenis sxin al si kiel filinon.
7末底改抚养自己叔叔的女儿哈大沙(哈大沙就是以斯帖),因为她没有父母。这女子体态美丽,容貌娟秀;她父母死了,末底改就收养她作自己的女儿。
8Kiam estis auxdigita la ordono de la regxo kaj lia legxo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon SXusxan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaux Ester estis prenita en la regxan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj.
8王的命令和谕旨传开了,许多少女都被召到书珊城,交在希该的手下;以斯帖也被带到王宫里去,交在管理女子的希该手下。
9La knabino placxis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al sxi sxiajn beligajxojn kaj sxian destinitajxon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la regxo; kaj li translogxigis sxin kun sxiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo.
9希该喜悦以斯帖,就恩待她,急忙供给她洁身用的香品和她应得的食物,又给她七个美丽的侍女,都是从王宫里选出来给她的,再把她和她的侍女搬进女院上好的房子里。
10Ester ne diris pri sia popolo nek pri sia patrujo, cxar Mordehxaj ordonis al sxi, ke sxi ne diru.
10以斯帖没有把自己的种族和身世告诉人,因为末底改吩咐她不可告诉人。
11CXiutage Mordehxaj iradis antaux la korto de la virinejo, por sciigxi pri la farto de Ester, kaj pri tio, kio okazas al sxi.
11末底改天天都在女院的院子前面徘徊,要知道以斯帖平安不平安,她的情形怎样。
12Kiam por cxiu knabino venis la vico iri al la regxo Ahxasxverosx, post kiam dum dek du monatoj estis farata al sxi la beligado destinita por la virinoj (cxar tiel longe dauxris la tempo de ilia beligado:ses monatoj per mirha oleo, kaj ses monatoj per aromajxoj kaj per aliaj sxmirajxoj),
12每个少女轮流进宫见亚哈随鲁王之前,都要照着女子的规例洁净身体十二个月,因为女子洁身的规例是这样:六个月用没药油,六个月用香品和妇女洁身用的其他物品。
13tiam la knabino eniris al la regxo. CXion, kion sxi diris, oni donis al sxi, por ke sxi iru kun tio el la virinejo en la regxan domon.
13那时,少女进去见王是这样的:从女院到王宫的时候,她所要的都要给她。
14Vespere sxi eniris, kaj matene sxi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de SXaasxgaz, regxa euxnuko, gardisto de la kromvirinoj; sxi jam ne plu iris al la regxo, krom en la okazo, se la regxo sxin deziris kaj se sxi estis vokita lauxnome.
14她晚上进去,次日早晨回到第二女院去,交给管理妃嫔的沙甲,就是王的太监;除非王喜悦她,题名召她,她就不再进去见王。
15Kiam por Ester, filino de Abihxail, onklo de Mordehxaj, kiu prenis sxin al si kiel filinon, venis la vico iri al la regxo, sxi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de cxiuj, kiuj sxin vidis.
15末底改的叔叔亚比孩的女儿以斯帖,就是末底改收养作自己女儿的,轮到她进去见王的时候,除了王的太监,掌理女子的希该所预备的以外,以斯帖别无所求;看见以斯帖的,都喜爱她。
16Ester estis prenita al la regxo Ahxasxverosx en lian regxan domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la sepa jaro de lia regxado.
16以斯帖被立为后亚哈随鲁王执政第七年十月,就是提别月,以斯帖被带进王宫去见亚哈随鲁王。
17Kaj la regxo ekamis Esteron pli ol cxiujn edzinojn, kaj sxi akiris cxe li simpation kaj favoron pli ol cxiuj virgulinoj; kaj li metis regxan kronon sur sxian kapon kaj faris sxin regxino anstataux Vasxti.
17王爱以斯帖超过所有其他的女子;在所有的处女中,她在王的面前,最得王的恩宠与喜爱;王把王后的冠冕戴在她头上,立她为王后,代替瓦实提。
18Kaj la regxo faris grandan festenon por cxiuj siaj princoj kaj servantoj, festenon je la honoro de Ester; kaj li donis ripozon al la landoj kaj disdonis regxajn donacojn.
18王为他的文武百官大摆筵席,就是以斯帖的婚筵,又向各省颁布休假一天,并且照着王的厚意,颁赐礼物。
19Kaj kiam oni la duan fojon kolektis junulinojn, Mordehxaj sidis cxe la pordego de la regxo.
19第二次召集处女的时候,末底改坐在朝门那里。
20Ester ankoraux ne diris pri sia patrujo kaj pri sia popolo, kiel ordonis al sxi Mordehxaj; kaj la dirojn de Mordehxaj Ester plenumadis tiel same, kiel tiam, kiam sxi estis sub lia prizorgado.
20以斯帖照着末底改吩咐她的,没有把自己的身世和种族告诉人;末底改所说的话,以斯帖都遵行,就像昔日养育她的时候一样。
21En tiu tempo, kiam Mordehxaj sidadis cxe la pordego de la regxo, ekkoleris Bigtan kaj Teresx, du korteganoj de la regxo el la sojlogardistoj, kaj ili intencis meti manon sur la regxon Ahxasxverosx.
21末底改揭发阴谋那时,末底改坐在朝门那里,王有两个守门的太监:辟探和提列,一时因为恼怒,正想下手害亚哈随鲁王。
22Pri tio eksciis Mordehxaj, kaj li diris al la regxino Ester, kaj Ester diris tion al la regxo en la nomo de Mordehxaj.
22这阴谋给末底改知道了,他就告诉王后以斯帖;以斯帖就以末底改的名义对王说起这事。
23La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis ambaux sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon cxe la regxo.
23那阴谋查究起来,就发现真相;于是把二人悬挂在木架上。这事在王面前曾写于史记。