1Kiam Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, auxdis, ke Josuo prenis Ajon kaj ekstermis gxin; ke kiel li agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo, tiel li agis kun Aj kaj kun gxia regxo; kaj ke la logxantoj de Gibeon faris pacon kun Izrael kaj restis inter ili:
1五王联合攻打基遍
2tiam ili tre ektimis; cxar Gibeon estis urbo granda, kiel unu el la regxaj urboj, kaj gxi estis pli granda ol Aj, kaj cxiuj gxiaj logxantoj estis homoj fortaj.
2他们就非常惧怕。因为基遍是大城,好像一座王城;又因为基遍比艾城大,城里所有的人都是勇士。
3Kaj Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, sendis al Hoham, regxo de HXebron, kaj al Piram, regxo de Jarmut, kaj al Jafia, rego de Lahxisx, kaj al Debir, regxo de Eglon, por diri:
3因此,耶路撒冷王亚多尼.洗德派人到希伯仑王何咸、耶末王毗兰、拉吉王雅非亚和伊矶伦王底璧那里去,对他们说:
4Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke gxi faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj.
4“求你们上我这里来帮助我,我们好攻打基遍,因为基遍已经与约书亚和以色列人议和了。”
5Kaj kunigxis kaj iris la kvin regxoj de la Amoridoj, la regxo de Jerusalem, la regxo de HXebron, la regxo de Jarmut, la regxo de Lahxisx, la regxo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn cxirkaux Gibeon kaj ekmilitis kontraux gxi.
5于是亚摩利人的那五个王,就是耶路撒冷王、希伯仑王、耶末王、拉吉王和伊矶伦王,联合起来,带着他们所有的军队上去,在基遍的对面安营,攻打基遍。
6Tiam la logxantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, por diri:Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, cxar kolektigxis kontraux ni cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxas sur la monto.
6约书亚击败五王基遍人就派人到吉甲营中约书亚那里去,说:“不可丢弃你的仆人,求你快快上我们这里来拯救我们、帮助我们;因为住在山地的亚摩利人所有的王都集合起来攻击我们。”
7Kaj Josuo eliris el Gilgal, li kaj la tuta militistaro kun li, kaj cxiuj militotauxguloj.
7于是约书亚和所有能作战的人,以及所有英勇的战士,都一起从吉甲上去。
8Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin; cxar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaux vi.
8耶和华对约书亚说:“你不要怕他们,因为我已经把他们交在你手里了;他们必没有一人能在你面前站立得住。”
9Kaj Josuo venis al ili neatendite; la tutan nokton li iris el Gilgal.
9于是约书亚乘夜从吉甲上去,突然来到他们那里。
10Kaj la Eternulo konfuzegis ilin antaux Izrael, kaj cxi tiu batis ilin per granda venkobato en Gibeon, kaj persekutis ilin laux la vojo, kiu suprenkondukas al Bet-HXoron, kaj batis ilin gxis Azeka kaj gxis Makeda.
10耶和华使他们在以色列人面前溃乱,约书亚在基遍大大地击杀他们,沿着伯.和仑的上坡路追赶他们,击打他们,直到亚西加和玛基大。
11Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet- HXoron, la Eternulo jxetadis sur ilin grandajn sxtonojn el la cxielo, gxis Azeka, kaj ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la sxtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la glavo.
11他们从以色列人面前逃跑,正在下伯.和仑斜坡的时候,耶和华从天上降大冰雹在他们身上,一直到亚西加,打死他们;被冰雹打死的,比以色列人用刀杀死的还多。
12Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaux la cxeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.
12日月停止那时,就是耶和华把亚摩利人交给以色列人的时候,约书亚在以色列人面前对耶和华说:“太阳啊,停在基遍;月亮啊,停在亚雅仑谷。”
13Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris vengxon al siaj malamikoj. Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la cxielo, kaj ne rapidis subiri preskaux dum tuta tago.
13于是太阳停住,月亮站住,直到以色列人在仇敌的身上报了仇。这事不是写在《雅煞珥书》上吗?太阳在天空中站住,不急速下落,约有一整天。
14Kaj nek antauxe nek poste estis tago simila al tiu, en kiu la Eternulo obeis la vocxon de homo; cxar la Eternulo batalis por Izrael.
14在这日以前或这日以后,耶和华听人的祷告,没有像这日一样的,因为耶和华为以色列作战。
15Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron cxe Gilgal.
15后来,约书亚和众以色列人回到吉甲营那里去。
16Kaj forkuris tiuj kvin regxoj kaj kasxis sin en kaverno en Makeda.
16生擒五王就地正法那五个王逃跑了,躲藏在玛基大洞里。
17Kaj oni sciigis al Josuo, dirante:Estas trovitaj la kvin regxoj, kasxitaj en kaverno en Makeda.
17有人告诉约书亚,说:“那五个王已经找到了,都躲藏在玛基大洞里。”
18Tiam Josuo diris:Alrulu grandajn sxtonojn al la aperturo de la kaverno, kaj starigu cxe gxi homojn, por gardi gxin;
18约书亚说:“你们把几块大石头辊到洞口那里去,并派人到洞口去看守他们。
19sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantauxajn tacxmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; cxar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn.
19你们却不可站着,要追赶你们的仇敌,从后面击杀他们,不可让他们逃进自己的城中,因为耶和华你们的 神已经把他们交在你们的手里了。”
20Kaj kiam Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato gxis preskaux plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la fortikigitajn urbojn,
20约书亚和以色列人把他们杀得惨败,直到把他们灭绝为止,那些逃脱的人都逃进设防的城里;
21kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraux la Izraelidojn,
21众以色列人都平平安安回到玛基大营中约书亚那里。没有人敢说话攻击以色列人。
22tiam Josuo diris:Malfermu la aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin regxojn el la kaverno.
22约书亚说:“你们打开洞口,把那五个王从洞里拉出来,带到我这里来。”
23Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin regxojn el la kaverno:la regxon de Jerusalem, la regxon de HXebron, la regxon de Jarmut, la regxon de Lahxisx, la regxon de Eglon.
23众人就照着执行,他们把那五个王,就是耶路撒冷王、希伯仑王、耶末王、拉吉王和伊矶伦王,从洞里拉出来,带到约书亚那里去。
24Kaj kiam oni elkondukis tiujn regxojn al Josuo, tiam Josuo alvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li:Alproksimigxu, metu viajn piedojn sur la kolojn de cxi tiuj regxoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.
24众人把那五个王带到约书亚那里去的时候,约书亚把所有的以色列人都召了来,对那些与他同去作战的军长说:“你们走前来,把脚踏在这些王的颈项上。”他们就走前来,把脚踏在那些王的颈项上。
25Kaj Josuo diris al ili:Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuragxaj; cxar tiel la Eternulo faros al cxiuj viaj malamikoj, kontraux kiuj vi militas.
25约书亚对他们说:“你们不要惧怕,不要惊慌;总要坚强勇敢,因为耶和华必这样对待你们要攻打的所有仇敌。”
26Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj gxis la vespero.
26随后,约书亚把那五个王杀死,悬在五棵树上;他们就悬在树上,直到晚上。
27Kaj post la subiro de la suno Josuo ordonis, kaj oni deprenis ilin de la arboj, kaj jxetis ilin en la kavernon, en kiu ili estis kasxintaj sin; kaj oni almetis al la aperturo de la kaverno grandajn sxtonojn, kiuj restis gxis la nuna tago.
27到了日落的时候,约书亚吩咐人把他们从树上取下来,丢在他们躲藏过的洞里,把几块大石头放在洞口;这些石头一直存到今日。
28Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis gxin per glavo, ankaux gxian regxon; kaj li ekstermis ilin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la regxo de Makeda, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.
28约书亚攻取南部各城在那天,约书亚占领了玛基大,用刀击杀了那城的人和那城的王,把城中所有的人完全毁灭,不容一人逃脱;他对待玛基大王就像对待耶利哥王一样。
29Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al Libna, kaj militis kontraux Libna.
29约书亚和跟他在一起的众以色列人从玛基大往立拿去,攻打立拿。
30Kaj la Eternulo transdonis ankaux gxin kaj gxian regxon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis gxin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis en gxi neniun restanton. Kaj li agis kun gxia regxo, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.
30耶和华把立拿和立拿的王也交在以色列人手里,约书亚用刀攻击那城,杀了城里所有的人,不容一人逃脱;他对待立拿王就像对待耶利哥王一样。
31Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Libna al Lahxisx, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi.
31约书亚和跟他在一起的众以色列人从立拿往拉吉去,对着拉吉安营,攻打这城。
32Kaj la Eternulo transdonis Lahxisxon en la manon de Izrael, kaj li prenis gxin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis gxin kaj cxion vivantan en gxi, simile al cxio, kion li faris al Libna.
32耶和华把拉吉交在以色列人手里,第二天约书亚就占领了拉吉,用刀攻击那城,杀了城中所有的人,跟他对立拿所行的一切一样。
33Tiam venis Horam, regxo de Gezer, por alporti helpon al Lahxisx; sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li lasis al li neniun restanton.
33那时,基色王荷兰上来帮助拉吉,约书亚就把他和他的人民都击杀了,没有留下一人。
34Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Lahxisx al Eglon, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi.
34约书亚和与他在一起的众以色列人从拉吉往伊矶伦去,对着伊矶伦安营,攻打这城。
35Kaj ili prenis gxin en tiu tago, kaj ekstermis gxin per glavo, kaj cxion vivantan en gxi li ekstermis en tiu tago, simile al cxio, kion li faris al Lahxisx.
35那一天,他们占领了这城,用刀攻击那城,杀了城中所有的人;那一天约书亚把他们完全毁灭,跟他对拉吉所行的一切一样。
36Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al HXebron, kaj militis kontraux gxi.
36约书亚和与他在一起的众以色列人从伊矶伦上希伯仑去,攻打这城。
37Kaj ili prenis gxin, kaj per glavo ekstermis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton, simile al cxio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis gxin, kaj cxion, kio vivis en gxi.
37他们占领了这城,用刀攻击这城,杀了这城的王,又攻击属于这城的城镇,杀了城中所有的人,不容一人逃脱,跟他对伊矶伦所行的一切一样,把这城和城中所有的人完全毁灭。
38Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj militis kontraux gxi.
38约书亚和与他在一起的众以色列人回到了底璧,攻打这城。
39Kaj li prenis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al HXebron, tiel li faris al Debir kaj al gxia regxo, kaj kiel li faris al Libna kaj al gxia regxo.
39约书亚占领了这城,抓住这城的王,又占领了属于这城的一切城镇;以色列人用刀击杀他们,把城中所有的人都毁灭了;约书亚不容一人逃脱,他怎样对待希伯仑,也照样对待底璧和底璧的王;也好像他对待立拿和立拿的王一样。
40Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj cxiujn iliajn regxojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis cxion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael.
40这样,约书亚击杀了全地的人,就是山地、南地、高原和山坡的人,以及那些地方所有的王,不容一人逃脱;约书亚照着耶和华以色列的 神的吩咐,把有气息的都完全毁灭了。
41Kaj Josuo batis ilin de Kadesx-Barnea gxis Gaza, kaj la tutan landon Gosxen, gxis Gibeon.
41约书亚从加低斯.巴尼亚击杀他们,直到迦萨,又从歌珊全地击杀他们,直到基遍。
42Kaj cxiujn tiujn regxojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael.
42约书亚在这一次战役中击败了这些王和占领了他们的地,是因为耶和华以色列的 神为以色列作战。
43Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron, en Gilgalon.
43于是约书亚和与他在一起的众以色列人回到吉甲营中。