1Kaj kiam auxdis cxiuj regxoj, kiuj logxis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraux Lebanon, la HXetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj,
1迦南诸王联盟对抗以色列人
2ili kolektigxis kune, por militi unuanime kontraux Josuo kaj kontraux Izrael.
2就聚集起来,同心协力地要与约书亚和以色列人交战。
3Kaj la logxantoj de Gibeon auxdis, kion faris Josuo al Jerihxo kaj al Aj,
3基遍人计骗约书亚基遍的居民听见了约书亚向耶利哥和艾城所行的事,
4kaj ili ankaux faris ruzajxon:ili iris kaj provizis sin per mangxajxoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn dissxiritajn kaj flikitajn vinsakojn;
4就施诡计,假冒使者而来,把旧的布袋和破裂又修补过的旧皮酒袋驮在驴上,
5kaj sxuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfresxa kaj sximigxinta.
5脚上穿着补过的旧鞋,身穿旧衣服,所带的食物又干又碎。
6Kaj ili iris al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael:El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon.
6他们去到吉甲营中约书亚那里,对约书亚和以色列人说:“我们是从远地来的,现在求你们和我们立约。”
7Kaj la Izraelidoj diris al la HXividoj:Eble vi logxas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon?
7以色列人对这些希未人说:“你们也许是这地的居民,若是这样,我们怎样和你们立约呢?”
8Kaj ili diris al Josuo:Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili:Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas?
8他们对约书亚说:“我们是你的仆人。”约书亚问他们:“你们是什么人?是从哪里来的?”
9Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; cxar ni auxdis Lian gloron, kaj cxion, kion Li faris en Egiptujo,
9他们回答约书亚:“你的仆人为了耶和华你 神的名从很远的地方而来,因为我们听见了他的名声和他在埃及所行的一切事,
10kaj cxion, kion Li faris al la du regxoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj al Og, regxo de Basxan, kiu logxis en Asxtarot.
10以及他对约旦河东亚摩利人的两个王,就是希实本王西宏和在亚斯他录的巴珊王噩,所行的一切事。
11Kaj diris al ni niaj plejagxuloj kaj cxiuj logxantoj de nia lando jene:Prenu en viajn manojn mangxajxon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili:Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.
11所以我们的长老和我们本国所有的居民对我们说:‘你们手里要带着旅途用的干粮,去迎见以色列人,对他们说:我们是你们的仆人,现在求你们和我们立约。’
12CXi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis gxin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen gxi malfresxigxis kaj sximigxis.
12我们出门到你们这里来的时候,从家里带出来作干粮的这饼还是热的;看哪,现在都又干又碎了。
13Kaj cxi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendigxis; kaj cxi tiuj niaj vestoj kaj sxuoj malnovigxis pro la tre longa vojo.
13这些皮酒袋,我们盛酒的时候,还是新的;你看,现在都破裂了。我们这些衣服和鞋因路途遥远,都穿旧了。”
14Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
14以色列人取了他们一些食物,却没有求问耶和华的旨意。
15Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la cxefoj de la komunumo jxuris al ili.
15于是约书亚与他们议和,和他们立约,容他们存活;会众的首领也向他们起了誓。
16Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili interligon, ili ekauxdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj logxas apude de ili.
16以色列人奴役基遍人以色列人和他们立约之后,过了三天,才听见他们是自己的近邻,是住在这地的居民。
17Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.
17于是,以色列人起程,第三日就到了他们的城市;他们的城市就是基遍、基非拉、比录、基列.耶琳。
18Kaj la Izraelidoj ne batis ilin, cxar la estroj de la komunumo jxuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris kontraux la estroj.
18以色列人没有击杀他们,因为会众的首领曾经指着耶和华以色列的 神向他们起了誓,全体会众就都向首领发怨言。
19Kaj cxiuj estroj diris al la tuta komunumo:Ni jxuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tusxi ilin;
19众首领对全体会众说:“我们曾经指着耶和华以色列的 神向他们起了誓,现在我们不能伤害他们。
20tion ni faros al ili:ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la jxuro, kiun ni jxuris al ili.
20我们要这样待他们,就是容他们存活,免得 神的忿怒因我们向他们所起的誓,临到我们身上。”
21Kaj la estroj diris al ili:Ili vivu. Kaj ili farigxis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj.
21众首领又对会众说:“要让他们存活。”于是他们就给全体会众作了劈柴打水的人,这是按照众首领对他们的吩咐。
22Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene:Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi logxas apude de ni?
22约书亚把他们召了来,质问他们:“你们为什么欺骗我们说:‘我们离你们很远’,其实你们却是住在这地的?
23estu do nun malbenitaj:ne cxesigxu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.
23现在你们要受到咒诅,你们中间必不断有人作奴仆,为我 神的圣所作劈柴打水的人。”
24Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaux vi cxiujn logxantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaux vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.
24他们回答约书亚,说:“因为你的仆人确实地听见,耶和华你的 神曾经吩咐他的仆人摩西,要把这整片土地赐给你们,并且要在你们面前把这地上所有的居民都消灭,因此,我们因你们的缘故,很怕丧命,才行了这事。
25Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.
25现在,你看,我们都在你的手里,你看怎样处置我们算为好、算为对,就怎样行吧。”
26Kaj li agis kun ili tiel:li savis ilin kontraux la manoj de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj ne mortigis ilin.
26约书亚就这样处置他们,救了他们脱离以色列人的手,以色列人就没有杀他们。
27Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, gxis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.
27在那一天,约书亚指派他们在耶和华选择的地方,为会众和耶和华的祭坛作劈柴打水的人,直到今日。