1Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu, kaj ne estu malkuragxa; prenu kun vi cxiujn militistojn, kaj levigxu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la regxon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon.
1约书亚再攻艾城
2Kaj agu kun Aj kaj kun gxia regxo, kiel vi agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo; nur ilian militakirajxon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaux la urbo.
2你怎样对待耶利哥和耶利哥的王,也要照样对待艾城和艾城的王;只是城中的战利品和牲畜,你们可以据为己有;你要在城后面设下攻城的伏兵。”
3Kaj levigxis Josuo kaj cxiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte,
3于是,约书亚和所有能作战的人都起来上艾城去;约书亚选了三万英勇的战士,漏夜派他们出去,
4kaj ordonis al ili, dirante:Vidu, vi faros insidon cxe la urbo, malantaux la urbo; ne tro malproksimigxu de la urbo, kaj estu cxiuj pretaj.
4吩咐他们说:“你们注意,要在城后面埋伏攻城;不可离城太远,人人都要作好准备。
5Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimigxos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraux nin, kiel antauxe, ni forkuros de ili.
5我和所有与我一起的人,要向城推进。城里的人像前一次出来攻击我们的时候,我们就在他们面前逃跑;
6Kaj ili eliros post ni, gxis ni ellogos ilin el la urbo; cxar ili diros:Ili forkuras de ni, kiel antauxe. Kaj ni kuros de ili.
6他们必定出来追赶我们,我们就把他们引出城来,因为他们必定说:‘这些人像前一次一样在我们面前逃跑了。’所以我们要在他们面前逃跑。
7Tiam vi levigxu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon.
7那时你们就要从埋伏的地方起来,占领那城,因为耶和华你们的 神必把城交在你们的手里。
8Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laux la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi.
8你们占领了城以后,就要放火烧城;要照着耶和华的话行事;你们要谨慎,我已经吩咐你们了。”
9Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo.
9约书亚差派他们去了,他们就上到埋伏的地方去,住在伯特利和艾城的中间,就是在艾城的西边。那一夜,约书亚却在人民中间住宿。
10Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejagxuloj de Izrael antaux la popolo al Aj.
10约书亚清早起来,召集人民上艾城去,他和以色列的长老走在人民的前面。
11Kaj cxiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj alproksimigxis, kaj venis antaux la urbon, kaj starigis sian tendaron norde de Aj; kaj inter ili kaj Aj estis valo.
11所有与他在一起的战士都上去,迫近艾城,在城的北面安营;在约书亚和艾城中间有一个山谷,
12Kaj li prenis cxirkaux kvin mil homojn, kaj arangxis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj.
12约书亚挑了大约五千人,要他们埋伏在伯特利和艾城中间,就是艾城的西面。
13Kaj la popolo starigis la tutan tendaron, kiu estis norde de la urbo, tiel, ke gxia fina parto estis okcidente de la urbo. Kaj Josuo iris en tiu nokto en la mezon de la valo.
13于是他们把众民,就是在城北的全军和在城西的伏兵都布置好了。那一夜,约书亚走进了山谷之中。
14Kiam la regxo de Aj tion ekvidis, tiam la logxantoj de la urbo rapide levigxis kaj eliris kontraux Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaux la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraux li insido malantaux la urbo.
14艾城的王看见了这情形,就和艾城的人急忙在清早起来,按着所定的时候出到亚拉巴,要与以色列人交战;王却不知道在城后面有伏兵要攻击他。
15Kaj Josuo kaj la tuta Izrael sxajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto.
15约书亚和以色列人在他们面前装败,沿着通往旷野的路逃跑。
16Kaj ili per krio vokis la tutan popolon, kiu estis en la urbo, por persekuti ilin; kaj ili postkuris Josuon, kaj malproksimigxis de la urbo.
16城里的众民都被召集,去追赶他们;艾城的人追赶约书亚的时候,就都被诱离城。
17Kaj en Aj kaj en Bet-El restis neniu homo, kiu ne kuris post Izrael. Kaj ili lasis la urbon malfermita, kaj postkuris Izraelon.
17艾城和伯特利城没有留下一个人不出来追赶以色列人;他们撇下了敞开的城门,去追赶以色列人。
18Kaj la Eternulo diris al Josuo:Etendu la lancon, kiu estas en via mano, kontraux Ajon; cxar en vian manon Mi gxin transdonos. Kaj Josuo etendis la lancon, kiu estis en lia mano, kontraux la urbon.
18攻陷艾城耶和华对约书亚说:“你向着艾城伸出你手中的短枪,因为我要把城交在你手里。”约书亚就向着艾城伸出他手里的短枪。
19Kaj la insidanoj rapide levigxis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis gxin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro.
19他一伸手,伏兵就从埋伏的地方急忙起来,冲进城去,把城夺取,并连忙放火烧城。
20Kaj la logxantoj de Aj ekrigardis malantauxen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la cxielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri-nek tien nek cxi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turnigxis kontraux la persekutantojn.
20艾城的人转身观看,看见城里浓烟冲天,就全身乏力,不能逃跑;往旷野逃跑的以色列人就转过来攻击追赶他们的人。
21Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke levigxas fumo de la urbo, ili turnigxis kaj ekbatis la logxantojn de Aj.
21约书亚和以色列人看见伏兵已经夺取了城,又看见城中浓烟上升,就转回,击杀艾城的人。
22Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili trovigxis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.
22伏兵也出城攻击艾城的人;艾城的人就被困在以色列人中间,前后受敌;于是以色列人把他们击杀,没有留下一个,也没有一个逃脱。
23Kaj la regxon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo.
23他们活捉了艾城的王,把他解到约书亚那里。
24Kaj kiam Izrael mortigis cxiujn logxantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin postkuris, kaj cxiuj falis de glavo gxis plena ekstermigxo, tiam cxiuj Izraelidoj reiris en la urbon Aj kaj mortigis tie cxiujn per glavo.
24以色列人在田间、在旷野,杀尽了所有追赶他们的艾城的居民,艾城的人全部倒在刀下,直到完全消灭;接着,以色列众人回到艾城,用刀击杀了城中的人。
25Kaj la nombro de cxiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj virinoj, estis dek du mil, cxiuj logxantoj de Aj.
25那一天被杀的人,连男带女,共有一万二千人,就是艾城所有的人。
26Kaj Josuo ne retiris sian manon, kiun li etendis kun la lanco, gxis estis ekstermitaj cxiuj logxantoj de Aj.
26约书亚没有收回伸出短枪的手,直到把艾城的居民都消灭为止。
27Nur la brutojn kaj la militakirajxon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laux la diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo.
27只有那城里的牲畜和战利品,以色列人照着耶和华吩咐约书亚的话,都据为己有。
28Kaj Josuo forbruligis la urbon Aj, kaj faris gxin eterna ruino, dezertajxo gxis hodiaux.
28约书亚烧了艾城,使城永远成为废堆,一片荒凉,直到今日。
29Kaj la regxon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis gxis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj jxetis gxin antaux la pordegon de la urbo, kaj amasigis super gxi grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux.
29他又把艾城的王悬在树上,直到黄昏的时候;日落的时候,约书亚吩咐人把尸体从树上拿下来,丢在城门口那里,又在尸体上堆起了一大堆石头,这堆石头一直存到今日。
30Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo, Dio de Izrael,
30以巴路山上筑坛宣读律法那时,约书亚在以巴路山上,为耶和华以色列的 神筑了一座祭坛,
31kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el sxtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur gxi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni bucxis pacoferojn.
31是照着耶和华的仆人摩西吩咐以色列人的,照着摩西律法书上所写的,用未经过铁器打凿的整块石块筑成的一座祭坛;在这祭坛之上,众人向耶和华献燔祭,也献平安祭。
32Kaj li skribis tie sur la sxtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaux la Izraelidoj.
32约书亚在那里,当着以色列人面前,把摩西所写的摩西律法抄写在石头上。
33Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejagxuloj kaj oficistoj kaj liaj jugxistoj staris cxe ambaux flankoj de la kesto, kontraux la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaux la indigxenoj; duono staris kontraux la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraux la monto Ebal, kiel ordonis antauxe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.
33全体以色列人和他们的长老、官长,以及审判官,都站在约柜的两旁,在抬耶和华约柜的利未支派的祭司前面;无论是寄居的,或是本地人,一半对着基利心山,一半对着以巴路山;正如耶和华的仆人摩西以前所吩咐的,好为以色列民祝福。
34Kaj poste li lauxte legis cxiujn vortojn de la instruo, la benon kaj la malbenon, konforme al cxio, kio estas skribita en la libro de la instruo.
34然后,约书亚宣读律法上一切祝福和咒诅的话,全都照着律法书上所写的一切。
35El cxio, kion ordonis Moseo, ne estis ecx unu vorto, kiun ne antauxlegis Josuo antaux la tuta komunumo de Izrael, kaj antaux la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.
35摩西吩咐的一切话,约书亚在以色列全体会众和妇女、小孩,以及在他们中间来往的寄居者面前,没有一句不向他们宣读出来的。